Idealo de Bono

Fonto: “Jornal de Brasília”, de la 24-a de Januaro 2012.
Reprodução BV

Gandhi

Je la 30-a de Januaro pasis unu plia jaro ekde la murdo de la hinda pacista gvidanto Mohandas Karamchand Gandhi (1869-1948). En mondo signita per perforto, estas ĉiam oportune rememorigi la venkan ekzemplon de la Mahatmo (“granda animo”), kiu atingis per la filozofio de neperforto la sendependecon de Hindujo.

En la jaro 1891, Gandhi diplomiĝis pri Juro en Anglujo kaj revenis Hindujon, kie li laboris en sia fako. Post du jaroj, li komencis movadon en Sudafriko — kiu tiutempe estis brita kolonio — per kiu li celis batali kontraŭ rasismo kaj por la rajtoj de hindoj.

En la jaro 1914 li revenis sian landon kaj disvastigis sian movadon, kies ĉefa metodo estis pasiva rezistado, pledante por neperforto kiel batalmaniero. En 1922 li estis arestita, post kiam li organizis strikon kontraŭ plialtigo de impostoj, kaj oni kondamnis lin al sesjara kaptiteco. Sed li estis liberigita en 1924. En 1930 li gvidis marŝon al la maro, nome 320-kilometran piediradon por protesto kontraŭ kostoj de britaj impostoj kaj la malpermeso, ke hindoj fabriku salon (...). Fine, en 1947, oni proklamis la sendependecon de Hindujo. Gandhi laboris ankaŭ por eviti la konfrontiĝon inter islamanoj kaj hindoj, kiuj starigis apartan Ŝtaton, nome Pakistanon, dividitan je du partoj, tiel ke unu el ili poste fariĝis Bangladeŝo. Oni akuzis, ke li dispartigis la teritorion de Hindujo, kaj tio kaŭzis malamon flanke de hindaj naciistoj. Unu el ĉi tiuj pafmurdis lin en la sekvinta jaro, kiam Gandhi estis 78-jara. Tiutempe, pli ol unu miliono da hindoj ĉeestis lian funebran ceremonion.

Civilizita civilizacio? Nur per dialogo!

Arquivo BV

Ana Serra

En intervjuo, kiun mi donis al portugala ĵurnalistino Ana Serra, mi emfazis, ke Religio, Filozofio kaj Politiko ne kongruas kun netoleremo. Same pri Scienco. Notu la penson de Voltaire (1694-1778): “Toleremo estas tiel necesa en politiko kiel en religio; nur fiero estas netolerema”.

Voltaire

Kaj plie: oni neniam devas prediki pri ia Kreanto, kiu teruras la homojn, sed ke Li faru ilin pli respondecaj kaj fratecaj.

Arquivo BV

1) Sonia de Aguiar 2) Luiz Carlos Lourenço 3) Gilberto Gil

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis — en la verko Apoteko de Pensoj, de la brazila esploristino Sonia de Aguiar, kiun mi ricevis donace de la veterana ĵurnalisto Luiz Carlos Lourenço — la jenan frazon de la aktiva brazila kantisto kaj komponisto Gilberto Gil: “Arto, religio kaj scienco estas malsamaj manieroj trafi la saman celon. Sed fine ili ĉiuj serĉas respondojn al la samaj demandoj”.

Arquivo BV

Goethe

Tiajn demandojn oni klarigos nur tiam, kiam Ekumena Frateco fariĝos la fundamento de dialogo religia, politika, filozofia kaj scienca, en socio tutmonda, kiu arogas al si civilizecon. Antaŭ tio, indas ĉi tien almeti la vortojn de la saĝa Goethe (1749-1832): “Kiu havas firman volon, tiu skulptas la mondon laŭ sia bildo”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.