Brigado de la Fratiĝintaj Religioj

Fonto: Revuo JESUO ALVENAS!, eldono 129, de Junio 2017, paĝo 37. | Aktualigita en Decembro 2018.

La radiprogramo Horo de Bona Volo, lanĉita de Alziro Zarur (1914-1979), karmemora Fondinto de Legio de Bona Volo, je la 4-a de Marto 1949, je la 17-a horo, ĉe la Radistacio Globo, en Rio de Janeiro/RJ, en Brazilo, estis la embrio de LBV, kiu iom poste, je la 1-a de Januaro 1950 estis oficialigita, kun la misio starigi Ekumenan Fratecon, nome fundamenton por interkompreniĝo kaj unuiĝo inter ĉiuj civitanoj, sendepende de iliaj kredoj kaj filozofioj.

Arquivo LBV

Je la 7-a de Januaro 1950, Alziro Zarur estris la unuan ekumenan kunsidon de Legio de Bona Volo, nome la Brigadon de la Fratiĝintaj Religioj, laŭ kiu li pionire pledis por la religia interrilato. Ĝi okazis en la Salono de la Konsilantaro de Brazila Gazetara Asocio  (ABI, en la portugala mallongigo), en Rio-de-Ĵanejro, RJ, en kiu Leopoldo Machado estis unu el la oratoroj. Sur la supra foto, dekstre de Zarur (staranta), Teles da Cruz (Katolikismo), maldekstre Murilo Botelho (Esoterismo) kaj Ascânio Farias (Pozitivismo).

La diskonigado de la idealoj de Legio de Bona Volo atingis grandan eĥiĝon, de kiam ĝi estis kreita, en la jardeko post 1950, kaj reprezentis novan etapon en la kampo de sociaj rilatoj, kiuj tiam komencis akcepti la influon de Senlima Ekumenismo, la plej rimarkinda trajto de tiu Institucio, jam en la tempo de ĝia naskiĝo.

Tiel, LBV baziĝis sur la universalaj instruoj de la Kristo, sin dediĉis al la Brigado de la Fratiĝintaj Religioj, kune kun la pionira agado por ampleksigo de ekumena konscio, al kiu Alziro Zarur estis allogita, kiam li estis ankoraŭ juna, en la jaro 1926; kaj tiu klopodado alportis al li, post kelkaj jaroj, la rekonon de Vatikano: li ricevis de la Apostola Nuncio Dom Sebastião Baggio (1913-1993) la Medalon de Papo Paŭlo la 6-a (1897-1978), “pro servoj faritaj al la idealo de Ekumenismo”.

Historia registraĵo

Por konatiĝo fare de la nova generacio, mi uzas tion, kio estis publikigita en mia verko Urĝas reeduki! (2000), pri la interreligia kunveno en la mondo, farita de Legio de Bona Volo, same kiel la gravajn vortojn de du famaj entuziasmuloj pri la idealo de Ekumenismo:

Protestanta Pastoro laŭdas la devenon de LBV

Pere de la Solidara Laborgrupo de Legio de Bona Volo en Eŭropo, mi ricevis raran ekzempleron de la ĵurnalo La Kristano, de la 31-a de Januaro 1950, el la urbo Rio de Janeiro/RJ. Temas pri festa numero pri la 58-a datreveno de tiu oficiala organo de Unuiĝo de Evangeliaj Kongregaciaj kaj Kristanaj Eklezioj en Brazilo. En ĝi ni trovis raporton, sur la paĝo10-a, sub la titolo “La Valoro de Kunlaborado”, subskribita de Salustiano César, Evangelia Ministro, kiu dokumentis la naskiĝon de Legio de Bona Volo (LBV), kreita de Zarur je la 1-a de Januaro 1950, Tago de Paco kaj Monda Kunfratiĝo. Ĉi-sube, jen por historia registro, mi prezentas kelkajn fragmentojn:

La Valoro de Kunlaborado

“... Ni estas kunlaborantoj kun Dio...”

Apostolo Paŭlo, 1 Korintanoj, 3:9.

 

Ekzistas multaj aferoj en la kristana vivo, kiuj ankoraŭ ne estis trafe montritaj, koncerne la evangelian povon. Kunlaborado estas unu el tiuj aferoj, kaj pli bona konceptokompreno pri ĝi estigos novajn vojojn por rimarkindaj realigoj.

Ni sentas bezonon paroli pri kunlaborado, sed ne kiel ĝenerale oni faras tion, per aranĝoj de ornamaj vortoj, kun stila eleganteco.

Mi komencos per la aserto, ke la spirito de kunlaborado inter ni daŭre estigas kaj produktas tre malgrandajn rezultojn, en ĉiuj kampoj de nia ekleziaj komunumoj. Mankas ne la kunlabora spirito. Ĉi tiu ekzistas latenta en la koroj, sed sen edukado, sen planado, sen direktado. (...)

La valoro de kunlaborado estas senkontesta en la ekzistado de plej dignaj entreprenoj. (...)

En la hodiaŭa socio oni trovas faktojn, kiuj konsistigas verajn alvokojn al la kristana popolo. Je la 7-a de Januaro lasta, laŭ speciala invito kiel Protestanta Ministro, mi partoprenis tre interesan kaj surprizan kunvenon en la konstruaĵo de Brazila Gazetara Asocio, kie la kunlabora spirito, en maniero tute providenca, karakteriziĝis per reprezentado de grupo de homoj de malsamaj kredoj kaj filozofiaj branĉoj. Nia parolado, surbaze de Romanoj, 12, estis aŭskultita kaj eksterordinare aplaŭdita, apud la jenaj parolintoj: Izraelida, Pozitivisma, Esoterisma, Spiritisma, Romkatolika, Liberpensa. Treege impresa estis tiu solenaĵo, pro la kulmina celo kunvenigi “homojn de Bona Volo”, favore al tiuj, kiuj restis marĝene de la vivo. Kun tiu celo, oni organizis “Legion de Bona Volo”, kiu asistados “sen antaŭjuĝoj” ĉiujn, kiuj suferas en siaj dolorlitoj, en siaj hejmoj aŭ inter hospitalaj muroj.

Kia bela instruo jen venas de Dio! (...)

Ni agu laŭ la spirito de la Parolo de Dio, kiu diras:

“Amu unu la aliajn elkore, per frata amo, laŭ prefero honore unu al la aliaj.”

Ne estu malrapidaj en zorgado: estu fervora laŭ la spirito, servante la Sinjoron:

Transdonu al la Sanktuloj laŭ viaj bezonoj, plu estu gastamaj.

Sekve, ne senkiale, en la komenco de la jardeko post 1950, la itala filozofo kaj sociologo Pietro Ubaldi (1886-1972) deklaris: “Legio de Bona Volo estas nova movado en la Historio de la Homaro. Ĝi lokos Brazilon sur avangardan pozicion en la mondo”.

La bonfara efiko, kiun tiu paciga predikado alportis al la socio estis rememorita, en simpla maniero, ankaŭ en la jaro 2000, fare de la karmemora sinjorino Maria Brígido (1919-2005), el Porto Alegre/RS, en Brazilo. Tiu respektinda matriarko, entuziasma aŭskultanto de Supera Reto Bona Volo de Radio, rememorigis: “De kiam Zarur komencis la Brigadon de la Fratiĝintaj Religioj, mi trovis ĝin mirinda. Kial sekvantoj de unu religio ne povus rigardi la vizaĝon de aliaj homoj? Mi estis edukita en tia kulturo. Ekzemple: mi ne povis preterpasi sur trotuaro, antaŭ sidejo de framasonismo. Kiel kompreni tion? Oni instruis min tiel: se tie troviĝus spiritisma centro, tiam mi devus iri sur la aliaj flanko de la strato. Mi lernis tiajn aferojn kiam mi estis infano, kaj tiujn samajn instruojn oni bedaŭrinde transdonis al ĉiuj homoj de mia aĝoklaso”.

S-ino Maria Brígido finis siajn komentojn emfazante, ke la nuntempa junularo estas privilegiita, ĉar “danke al la ekumena laboro de LBV ni nun pensas malsame.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.