Scienca privilegio

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito”, de Oktobro 2019.
Arquivo BV

José do Patrocínio

Apriore nei la esencon de tio, kion oni en si mem serĉas, malfaciligas al la scienca penso la privilegion bonfari per la malkovro de tio, kion oni instinkte serĉas: la Spirito. Sed ni ĉiuj atingos la celon. Sufiĉas atendi la ĝustan tempon. Je la 16-a de Aŭgusto 1884, en sia ĵurnalo Gazeta da Tarde, aktivulo kontraŭ sklaveco José do Patrocínio (1853-1905), unu el la fondintoj de la Brazila Akademio de Beletro, verkis pri la rolo de ĉagrenoj: “Same kiel en la ekvilibro de la naturo, baroj taŭgas nur por apliki kaj disdoni la forton laŭ regulaj movoj; en la socia mondo, kontraŭstaroj taŭgas nur por konkretigi kaj sistemigi ideojn, kaj doni al ili direkton pli oportunan por elvolviĝo kaj venko”.

Shutterstock

En momentoj de grandaj defioj, mi ĉiam rememoras ĉi tiujn vortojn, kiujn mi dediĉis al la Kristanoj de la Nova Ordono, Amikoj de Jesuo: por tiu, kiu staras kun Dio, se oni komprenas Lin kiel la Plejaltan Bonon, baroj estas stimuloj. Baroj eble estas turmento por malviglemuloj. Tamen, ili reprezentas antaŭenpuŝantaj risortojn por homoj, kiuj obstinas por Idealo. Antaŭen, Civitanoj de la Spirito, en ĉiaj kampoj de scio!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.