Poezia momento

Venteto, kiu karesadis la plaĝon, dum gaja vesperiĝo en 1955, ĉeestis nekutiman scenon. Fakte, la milda vento estis kunpartoprenanto en la fakto, kiu eĉ sen versoj estus aŭtentika poeziaĵo, gravurita en la animo de junulo. Tiuokaze, mi surpaperigis, en formo de poemeto, la riĉan emocion, kiam subite min kaptis la mirinda vidaĵo. Mia dolĉa amatino havis sian robŝelkon movitan de la marblovo

Ha!
Via brusto,
belega!
Ĉe mia infana
raviĝo,
ekaperis
kiel eterna memoraĵo
por mia tuta vivo.
Eĉ kiam mi estos maljuna,
mi ĝin ne forgesos.

Neniam!
Ha!
Ĉu malĉasto?!
Ĉi tiu sidas en la okuloj
de malĉastuloj.
Kaj, tuj,
mi admonas
kiel antaŭvidanto,
ke malbono monda
sidas en la animo
de maliculo.
Ne en la koro
de tiu, kiu legas mian verson…
Ĉe la faldoj de la vivo,
la kanto de Espero:
bona estas la vivo!...
Ami belecon
de Amo,
fortecon
de tiu, kiu amas kaj kredas.
Dio
ne faris la mondon
por rifuzi al ni la ĝojon
ami la Naturon,
Lian kreaĵon.
Li nur ne deziras,
ke ni ĝin makulu.
Male,
ke ni ĝin respektu,
ĉar la Vivo…
La Vivo!
estis farita por vivado!

Estis iam alia tempo…

Estis iam alia tempo: por rigardi simplan genuon, oni devis venki iaspecan Troj-militon, kun Homero; Helena; Pariso; Hektoro; Menelao; Agamemnonono; Uliso; Aĥilo, tiu, kiu havis malfortikan kalkanon, Kasandra, la flankenlasita aŭguristino; la mirinda "greka donaco”, tio estas, la kolosa ligna ĉevalo, kaj ĉio alia.…

Post la poezia momento, mi rapidis al la verando de ŝia domo, prenis krajonon, panpakaĵajn foliojn kaj, tre ekstaze mi aŭdacis fari tiujn versetojn, kiujn mi jen lasis ĉi tie, kun kelkaj etaj alĝustigoj. La inspira muzo neniam legis ilin… Mia timemo estis tro multa. Mi tamen ilin montris tiun saman tagon al mia patro, Bruno Simões de Paiva (1911-2000), sindediĉa orientanto de mia juna aĝo. Ni ambaŭ foje kverelis, estas vero. Sed kiel ni estis amikoj, reciproke! Hodiaŭ li estas 88-jara*1, kaj tiun tutan tempon li vivis saĝe kaj sufere.

Li estis severa kritikanto de miaj "beletraj” junulaj impulsoj, sed ankaŭ li estis ĝismedola romantikulo. Li estis indulgema en sia juĝo… Feliĉe mia paĉjo estis ĉiam mia bona kunulo. Ankaŭ li havis enamiĝeman koron. Sufiĉas diri, ke li enamiĝis al mia patrino, kiam li estis 9-jara. Ŝi estis 7-jara. Ili kuniĝis en 1940, dudek jarojn post kiam ili unuafoje renkontiĝis en la urbo Camaçari. La familio kontraŭis. Ili estis gekuzoj. La atestanto ĉe la geedza ceremonio estis la eminenta Dorival Caymmi*2, konata de ili ekde infana tempo en Bahia, kun la tradicioj kaj moroj marbordaj, kiun la privilegia edzo de S-ino Stella Maris kaj feliĉa patro de Nana, Dori kaj Danilo plu kantas, belege:

La vento

Ni alvoku la venton
Ni alvoku la venton

Vento blovanta velon
Velo puŝanta barkon
Barko portanta homojnHomoj prenantaj fiŝon
Fiŝo donanta monon, Curimã
Curimã ek, Curimã banala
Curimã ek, Curimã banala
Curimã
Curimã ek, Curimã banala
Curimã ek, Curimã banala
Curimã

Ni alvoku la venton
Ni alvoku la venton

Vento blovanta velon
Velo renversas barkon
Barkoj portanta homojn
Homo prenantaj fiŝon
Fiŝo donanta monon, Curimã

Ni alvoku la venton
Ni alvoku la venton

Nian vivon ni devas vere respekti kaj ami, neniam detrui per frakasaj diboĉoj. Observante la feliĉan ekzemplon de miaj karaj gepatroj, Bruno kaj Idalina (1913-1994), mi rememoras, kune kun Lícia, mia fratino, kelkajn vortojn, kiujn mi publikigis en la verko Reflexões e Pensamentos — Dialética da Boa Vontade [Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo], lanĉita en 1987:

Kiel la sango, kiu trairas la korpon, oksigenas kaj nutras la homajn ĉelojn, tiel same Amo trairas plej kaŝitajn punktojn de nia Animo, fekundigas ĝin kaj ĝin vivplenigas. (…) Fine, ĝi – kiu sin esprimas per plej mirigaj manieroj en la granda laboro konduki la homojn al postvivado – venkos! Ni plu kredas pri la fina venko de Homo kaj de Lia eterna Spirito, kiu estas la Plejalta Kreaĵo de la Kreinto.

He! Vi! Ĉu vi supozis, ke vi legos ian pornografian paĝon? Kia elreviĝo, he?!

Gandhi kaj bona humoro

Mi emas kapti la okazon por insisti pri io: maturiĝi ne signifas fariĝi amara, forperdi la bonan humoron. Mohandas Karamchandi Gandhi*3, diris, ke se li ne subtenus ĝojon en sia Spirito, li ne povus elteni siajn batalojn, kaj jam estus mortinta de longa tempo. Ni konservu la klarigan lecionon de la Mahatmo.

__________________________
*1 Ĉi tiu artikolo estis publikigita en 2000. En la 24-a de Junio de tiu sama jaro, unu monaton antaŭ ol kompletigi 89 jarojn, Bruno Simões de Paiva revenis en la Spiritan Patrolandon.

*2 Dorival Caymmi – Je la 30-a de Aprilo 2000, ĉi tiu granda kantisto, komponisto kaj poeto kompletigis sian 90-jaran naskiĝdaton. Dorival, Bahia kaj Brazilo estas tri vortoj, kiuj miksiĝas, kunfandiĝas laŭ senco, magio kaj muziko. La Lando omaĝas unu el siaj plej altestimataj nomoj de la Popola Muziko. Same, Legio de Bona Volo kaj ties estro, Paiva Netto, gratulas al li okaze de tiu tre speciala dato.

*3 Gandhi naskiĝis en 1869 kaj estis pafmurdita en Januaro 1948. Lia ĉefa disĉiplo estis Pandit Kawaharial Nehru (1889-1964). Nehru, patro de Indira Gandhi (1917-1984), estis la unua estro de la liberigita Hindio. Ankaŭ Indira regis la landon de Kriŝna, kiel Ĉefministro, ĝis ŝi estis murdita de siaj korpogardistoj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.