Klarigi la antaŭsciadon

Divulgação

Daryl J. Bem

La kapablo antaŭvidi la estontecon estas malnova temo, kaj ĝis nun incitas la homan penson. Feliĉe, la scienca komunumo plifortigas la diskuton pri evidentaĵoj kaj okazoj, kiuj aperas. Tiu estas la temo, pri kiu okupiĝas la respektata, eminenta profesoro pri psikologio en Cornell University (Usono) Daryl J. Bem. Lia esploro publikigita en Journal of Personality and Social Psychology ― prestiĝa revuo de American Psychological Association ―, rezulto de studo elvolvita de li en la daŭro de ok jaroj, estigas samtempe laŭdojn kaj kritikojn, flanke de liaj kolegoj kaj de la ĝenerala socio.

Oscar Wilde

Tio igas min rememori penson de Oscar Wilde (1854-1900): “Kiam kritikistoj malakordiĝas, tiam la artisto akordiĝas kun si mem”.

Detale elmontrante la uzatan metodon, nur ŝanĝante la ordon de la procezoj, li plenumis naŭ eksperimentojn per ĉirkaŭ mil partoprenantoj. Tio permesas reprodukton de la eksperimento kaj konfirmon fare de aliaj esploristoj, kaj en certaj okazoj uzi kiel bazon tradiciajn studaĵojn en tiu kampo. Li kolektis signifoplenajn rezultojn rilate la klopodon klarigi la tiel nomatajn fenomenojn “psi”, kiuj konsistigas, laŭ la difino de la aŭtoro, “eksternormajn fenomenojn pri informado aŭ transdonado de energio nuntempe neklarigitajn, koncerne al konataj biologiaj kaj fizikaj fenomenoj”.

shutterstock

La pristuditaj okazaĵoj apartenas al ekster-sentuma percepto ― klarvido, telepatio kaj psikomovado ― kun emfazo pri antaŭscio kaj antaŭpercepto.

Dum sia analizado, D-ro Bem, kiu diplomiĝis ankaŭ pri Fiziko, interalie, uzas teoriajn konceptojn pri kvantuma meĥaniko por klarigi tiajn fenomenojn. Fronte al tiom da perspektivoj, ankoraŭ estas multo komprenota en tiu senfina universo, kiu incitas nin senvualigi ĝiajn misterojn. Pro tio, estas nepre necese, ke ni vestu nin per humilemo antaŭ la grandega scio, kiu defias nian inteligentecon. La studaĵo de D-ro Bem, unu el la plej elstaraj esploristoj pri socia psikologio, invitas nin esplori tiun temon sen antaŭjuĝoj. Kvankam ĝi estas realaĵo, tia temo estas ignorata flanke de iuj pensuloj, kiel studobjekto, ĉar ĝi staras for de la nunaj teorioj, kiuj estas bonintencaj sed limigitaj, kaj malsaĝe akceptataj kiel senŝanĝaj veraĵoj.

La granda demando

Mi ekmemoris tion, kion mi diris, okaze de la I-a Internacia Forumo pri Neidentigitaj Flugantaj Objektoj, kies sidejo estis la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, en Brasília-DF, Bazilo, de la 7-a ĝis la 14-a de decembro 1997: De longa tempo la mondo diskutadas la ekziston de la tiel nomataj Neidentigitaj Flugantaj Objektoj.

Koncerne tion, la demando ne temas pri kredo aŭ nekredo, sed pri la scio, ĉu tiaj fenomenoj estas veraj, aŭ ne. Pruvo pri tia vereco estas nature tasko de la Scienco.

ESA/Hubble & NASA, Acknowledgement: Sarajedini et al
    

La sama argumento validas por la faktoj, kiujn oni konsideras supernaturaj, ĉar ili ne kongruas kun la konvencia logiko, kiu ne estas absoluta kaj tial devas esti konstante reviziata. Mi diras kaj rediras: dogmeco en Scienco estas sensencaĵo.

Kreskado en tempo de suferoj

El mia verko Meditadoj el la Animo, mi elprenas ĉi tiun pecon:

D-ro Bezerra de Menezes

Porĉiamaj transformiĝoj ofte okazas je la momentoj de granda historia malkvietiĝo. Obstinuloj kreskas, okaze de batalo. Se ili faras tion kun la penso firma ĉe Paco, tiam la rezulto de iliaj klopodoj markas ilian iradon sur la Tero per signo de Lumo. La fama brazila kuracisto D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (1831-1900) instruis, ke “se oni aspiras transdoni Pacon, se oni emas altigi la koron de homo, oni ne rajtas malhavi, en la vivo, ian profundan kaj radikalan ŝanĝon serĉe de plifortigo de Fido kaj de kompreno pri ĝi”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.