Forŝiri la vualon de Izisa*¹

Per ĉi tiu artikolo, la verkisto Paiva Netto prezentas ekskluzive al Vi, legantinoj kaj legantoj, pecojn de la ĉapitro XXII de sia verko O Capital de Deus [La Kapitalo de Dio]. Bonan legadon!

Alvenis la tempo por la granda kuniĝo inter Racio kaj Fido, por ke definitive malfermiĝu la pordoj de kono prilumita de plej noblaj kvalitoj de Spirito.

Dum jardekoj, per miaj improvizitaj prelegoj per radio kaj televido, mi asertis, ke kritikpovaj, tamen seriozaj mensoj, efektive sciencaj, estas esence modestaj (kore simplaj*2), ĉar ili konscias, ke ne ekzistas posedantoj de Vero. Pro tio mi publikigis, en la Revista LBV (Revuo LBV) no 16, decembron 1990, ke ekzistas io transe, kion oni devas malkovri kaj analizi humileme, tio estas, sen antaŭjuĝaj ideoj, ĉar ĉi tiuj ne kongruas kun Scienco.

En la verko Sociologia do Universo [Sociologio de la Universo], mi eĉ konsideris: "Kiu efektive celas humilecon antaŭ Saĝo, tiu evitos la limojn metatajn de aroganteco.” Tial mi verkis la paĝon "A Vinha e o Ceticismo” ["Vinberujo kaj Skeptikismo”], en la verko As Profecias sem Mistério [Profetaĵoj sen Mistero]*3 (Eldonejo Elevação, 1998), en kiu mi konsideris, ke la Homaro vivadas sub la jugo de siaj propraj kastremaj kreaĵoj, ĉe la vastaj branĉoj, en kiuj ĝi progresas.

La rezultoj ne estas bona, sufiĉas rigardi la terurajn sociajn maljustaĵojn, kiuj plu ekzistas en "civilizita” mondo. Jen klara memmortiga inklino. Iun tagon eble la domo frakasiĝos, kiel sonas la fama karnavala kanzoneto, kantita de la karmemora Emilinha Borba (1923-2005).

Estas frapa la neceso plilarĝigi la vidpovon de la homa kreema penskapablo, por ke fine ĝi povu starigi la grandan liberigon farendan. Sur kiuj bazoj?! Sur tiuj de Spirito, kondiĉe, ke oni ne konsideru ĝin kiel simplan projekciaĵon de la menso, ĉar ja estas la Sublima Lumo, kiu vivigas la korpon: jen estas la Granda Vinberujo, kiun la Kreinto proponas al la kreito por liberigi lin de la kapturniĝo de troa skeptikismo. Eta dozo da ĉi tiu ja estas fakte saniga, kondiĉe ke oni akceptu ĉi tiun averton de James Laver (1899-1975), la antikva respondeculo pri la departementoj de Bildoj, Desegnaĵoj kaj Pentraĵoj de Victoria and Albert Museum, en Londono, inter 1938 kaj 1959: "Absoluta skeptikismo estas same nepravigebla kiel absoluta kredemo”.

Ĉar tiuj estas la konceptoj, kiuj orientas nin ĉe Legio de Bona Volo, tial la realigo de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, kies unua plena kunsido, ĉe la Monda Parlamento de Ekumena Frateco, nome ParlaMundi de LBV, en oktobro 2000, atingis grandan internacian sukceson. Mi prezentas, ĉar ĝi estas oportuna, la opinion de unu el la gravaj prelegintoj, la hinda fizikisto Amit Goswami, kiu lekcias ĉe la Universitato de Oregon, Usono:

"Ekzistas spaco en nia konscienco, kie ni nepercepteble prenas plej gravajn decidojn koncerne nian vivon. Ĝi nomiĝas en Fiziko kvantuma spaco, kaj ĝi enhavas senfinan kvanton da eblecoj. Kiam ni prenas decidon, oni diras, ke ni transformis tiun ondon da eblecoj en unu solan elekton. Ni ne povas aliri tiun areon en nia normala stato. Ni bezonas por tio ŝanĝitajn konsciencostatojn, ĉu per meditado, preĝado aŭ ekstazo ĉe sanktuloj. En ĝi okazas resanigoj kaj ĉiuj artistoj kreas siajn verkojn”.

En 1988, dum momento de cerbumado, mi strekis iujn punktojn, kiujn mi jam prezentis per pluraj amaskomunikiloj, kaj kiun mi ĉi tie resumas: Necesas forŝiri la vualon de Izisa, kiu malhelpas la homan rezonkapablon, kaj plurfoje senlumigas eĉ tiun de Spirito ekster la karno. Materio multfoje konfuzas psikon, kaj ĉi tiu restas kun sia atingokapablo limigita al tio, kion solan ĝi supozas reala. Sur ĉi tiu kampo okazas batalo: horizontala menso suferas, hipnotita de korpaj sentumoj, mirigita de la malkovro pri la multaj biologiaj funkcioj de la cerbo, kiel se nenio ekzistus ekster la korpa kampo; la vertikala menso dissolvas la vualon de karno, antaŭeniras trans la mirindajn horizontojn eltrovitajn de la surtera scienco, kiu ankoraŭ vivas, iamaniere, ensorĉita de la dogmoj de materiismo. Tiam – prudente superante antikvajn barojn, same kiel dum jarcentoj ĝi superis aliajn – ĝi atingas mondojn ankoraŭ ne konkeritajn de plej klarmensaj esploristoj sur la Tero. Al humiluloj, kleraj aŭ ne, revelaciiĝas la sekretoj de Dio. Al la simplaj, Jesuo diris: " Nenio estas kovrita, kio ne estos elmontrita, kaj nenio kaŝita, kio ne estos konigita” (Evangelio de la Kristo, laŭ Mateo, 10:26).

Estas oportune rememorigi ĉi tiun aserton de la kuracisto kaj politikisto D-ro Bezerra de Menezes (1831-1900): "(...) Scienco daŭre paŝadas, sen la ebleco aserti: mi tuŝis la finan punkton”.

Fronte al tio, ni, la Homaro, kunigita, devas krii "Dankon al Dio!”. Ĉar kontraŭe ni atingus surtere la fundon de mizero, la finon de ĉia espero, pro la foresto de spronado fare de sana scivolemo.

Einstein, Scienco kaj Mistiko

Antaŭ spiritaj okuloj nenio estas senmova, mortinta. Ĉio moviĝas kaj vivas, kiel ĉe nevidebla atomo. Mistikulo tion perceptas antaŭe, per intuicio – nome la Inteligento de Dio, kiu agas sur tiujn, kiuj agordiĝas kun Li – kaj tion poste racia esploristo konfirmos. La estonta saĝulo "estos miksaĵo de sciencisto kaj mistikulo”, ne plu kiel la pasintatempaj, antaŭ la Erao de Racio, ĉar ekzistos alianco prudenta, do ekvilibra, inter tiuj du polusoj de Saĝo: Religio kaj Scienco.

Sen iaspeca tabuo, li superos amasojn da "misteroj”, kiuj defias laboratorion. Poste, racia menso plonĝos en nematerian Infiniton. Tute koncerne tiun inspiritan penson de la mistika germanjuda sciencisto, kiu prenis usonan civitanecon, Albert Einstein (1879-1955): "Religio estonta estos religio kosma. Ĝi transcendos ian personecan Dion kaj evitos dogmojn kaj teologion. Ĝi ampleksos kaj la naturan kaj la spiritan flankojn, ĝi baziĝos sur sento religia naskita de spertado de ĉio, kio estas natura kaj spirita, de signifa unuo.”

Fizikisto rekomendas humilecon al sciencistoj

Ne ekzistas limoj al la kreskado de Dia Kapitalo: Homo, kun sia eterna Spirito.Tion mi emfazis, per la mesaĝo, kiun mi verkis por Ciência e Fé na trilha do equilíbrio*4 [Scienco kaj Fido survoje al ekvilibro], oficiala revuo de la plena kunsido de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV. En tiu publikaĵo, per kiu mi prezentas ankaŭ la vidpunkton de famaj personoj pasintaj kaj nuntempaj (esploristoj, religiaj gvidantoj, filozofoj kaj ekonomikistoj, inter aliaj kompetentuloj), troviĝas brila klarigo de la internacie premiita fizikisto kaj profesoro ĉe Darmouth College, en Usono, Marcelo Gleiser, kiun li prezentis en la programo Ekumenismo (...), montrita de TV Bona Volo*5:

"Ĉiu sciecisto devas havi la humilecon akcepti la fakton, ke Scienco havas limojn, kaj pri tiuj limoj, pri tiuj demandoj, kiujn oni ne povas klarigi, ĉiu homo rajtas serĉi respondon siamaniere, per Racio aŭ per Fido. Ambaŭ kontribuas por ke oni plibonigu la Homon, por pli humanigi la homojn”.

Per tiu manifestiĝo, la klera profesoro Gleiser kongruas kun la ekumena pensmaniero de Legio de Bona Volo, kiu de sia komenco defendas la superadon de baroj, kiuj dismetas sur kontraŭajn kampojn mensojn eksterordinarajn, kapablajn levi al altegaj niveloj la konceptojn pri vivo, sur plej diversaj kampoj de senĉesa lernado. Kiam Scienco sendube transpasos la "finan” linion, kiun ne ĝi mem strekis, sed iuj korifeoj en tiu agado, kiam ĝi antaŭeniros sentime laŭ lumaj vojoj de Spirito, tiam la Homaro ne plu trovos barojn por plenumi sian rimarkindan celon de civilizita civilizacio, kondiĉe ke tiu tuta servo de grandega vasteco estu lumigita de Amo. Ĝi fine povos superi la malfacilaĵojn starigitajn de homoj cetere ege kleraj, kvankam ili bezonas liberiĝi de mankatenoj foje forĝataj de la konvencia kulturo, kiuj tiom malhelpas la grandan destinon de la scienca kaj religia kreema spirito. Neniu enkarcerigas la Animon de libera Homo.

Danke al Dio, la modesta kontribuo de Legio de Bona Volo favore al tiuj novaj tempoj ricevadas rekonon de personoj kiel Edgar Mitchell, usona profesoro kaj la sesa homo, kiu surtretis Lunon:

"Kun plezuro mi sidas ĉi tie kun vi (ĉe ParlaMundi de Legio de Bona Volo). Lasu min komenci per la diro, ke sciencistoj kaj mistikuloj celas la samon, nome, kompreni la realon. La diferenco estas, ke mistikuloj faradas tion de miloj da jaroj per esplorado de la interno de la homoj, dum sciencistoj ĵus alvenis kun granda sukceso, dum la lastaj 400 jaroj, kaj konsideras nur la fizikajn aspektojn. (...) Sciu, ke kiam ni ĉi tie denove renkontiĝos, kaj certe tio okazos, ĉi tiu kampo, pri kiu ni hodiaŭ interesiĝas, Ekumenismo (...), kiu alproksimigas Sciencon kaj Spiritualecon, post kelkaj jaroj estos pli forta ol nun.”*6

Kaj de Patrick Drouot, franca fizikisto:

"Ĉe ParlaMundi de LBV, oni povas diskuti libere niajn ideojn. Mi dankas al ĉi tieaj homoj por ĉi tiu eksterordinara konstruaĵo en Brasília (Brazilo). Estas esence grave, ke oni malfermu pordojn al scio, kiel ĉi tiun, ĉe ParlaMundi. Oni devas kuraĝigi universitatanojn kaj homojn el malsamaj tradicioj, ke ili sidiĝu kaj diskutu la temojn de ĉi tiu Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco. Tiaj iniciatoj, kiel ĉi tiu de Legio de Bona Volo, estas gravaj por la estontaj tempoj.”*7

Von Braun parolas

Kaj por fini ĉi tiun ĉapitron, jen la modela frazo de Werner von Braun (1912-1977), kiu antaŭenpuŝis la usonan kosman planon: "Scienco kaj Religio ne estas inter si kontraŭaj, sed frataj. Ambaŭ serĉas la lastan veron”.

Fine, Scienco lumigita de Amo levas la Homon al atingo de Vero.

__________________________________
*1 Forŝiri la vualon de Izisa — Forigi la vualon de la egipta diino signifas elmontri la Lumon.

*2 Noto de la aŭtoro — Kiuj estas la simplaj? Laŭ mi, la Kore Simplaj — ĉu religiuloj, senkreduloj, ateistoj — konsistigas la geniaĵon, kiun Jesuo ege deziras, por la lumigo de la mondo. Kaj ja al tiuj talentuloj Dio elmontras Siajn sekretojn.

*3 As Profecias sem Mistério [Profetaĵoj sen Mistero] — Furora verko de Paiva Netto, lanĉita de Eldonejo Elevação, kiu, flanke de la libroj Somos Todos Profetas [Ni ĉiuj estas Profetoj] kaj Apocalipse sem medo [Apokalipso sen timo], formas la kolekton O Apocalipse de Jesus para os Simples de Coração [Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj], kiu jam disvendiĝis je pli ol 1,3 miliono da ekzempleroj.

*4 Revuo Scienco kaj Fido survoje al ekvilibro Krom tiu verko, Paiva Netto lasis al ĉiuj la prospekto de la kongreso Discutindo a Morte e a Vida após Ela ["Diskuti la Morton kaj la Vivon post Morto”], kiun li preparis por la partoprenantoj kunsidantaj ĉe Monda Parlamento de Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, en Brasília/Federacia Distrikto (SGAS 915, Lotes75/76, CEP 70390-150, tel. (+55 61) 3245-1070), inter la 23-a kaj la 25-a de oktobro 2003. Tiu evento estis unu plia prepara kunsido por la dua plena kunsido de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, okazinta en oktobro 2004, ĉe la salonoj de ParlaMundi.

*5 TV Bona Volo — Televido por Edukado, Kulturo kaj Altruisma, Solidara Civitaneco kun Ekumena Spiritualeco. 

*6 kaj *7 — Vortoj de Edgar Mitchell kaj de Patrick Drouot okaze de la unua plena kunsido de Konstanta Monda Forumo Spirito kaj Scienco, okazinta en oktobro 2000, ĉe ParlaMundi.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.