Einstein kaj la kosma religio

Ekde la unuĉelaj organismoj, racio ne sukcesas eltrovi la esencon de misteroj, kiuj afliktas la Homaron. Tamen, Religio ne komplete kontentigis la malsaton pri lumo en la mondo. Necesas kompreni, ke unu ne povas perfekte plenumi sian laboron sen helpo de la alia.

Reprodução BV

Albert Einstein

Pensinte pri tiu esenca kuneco, konkludis Albert Einstein (1879-1955):

Reprodução BV

Johan Kepler

Arquivo BV

Newton

— "(...) Mi asertas plej vigle, ke kosma religio estas la plej potenca kaj grandanima movilo en scienca esplorado. Nur tiu, kiu povas taksi la grandegajn klopodojn, kaj precipe la pasion, sen kiuj novigaj sciencaj intelektaj kreaĵoj ne ekzistus, povas ankaŭ kalkuli la forton de sentemo, la sola, kiu kreas laboron tute senlige kun la praktika vivo. Certe animis Kepler kaj Newton ia profunda fido je la ebleco kompreni la arkitekturon de la mondo, krom la deziro kompreni almenaŭ etan parton de la inteligento, kiu senvualigas la mondon, kaj tiel ili povis klarigi la meĥanismojn de la ĉiela meĥaniko, pere de multjara, soleca laboro. Kiu konas sciencan esploradon nur pro ĝiaj praktikaj rezultoj, tiu tro rapide kaj nekomplete vidas la menson de la homoj, kiuj, ĉirkaŭate de skeptikaj samtempuloj, indikis vojojn al homoj, kiuj pensis same kiel ili. Nu, ili estas disigitaj en la tempo kaj en la spaco. Kiu dediĉis sian vivon al tiuj samaj celoj, tiu estas la sola, kiu posedas komprenpovan pripenson pri tiaj homoj, pri tio, kio movas ilin, blovas en ilin forton por konservado de ilia idealo, malgraŭ multenombraj fiaskoj. Kosma religiemo abunde proponas tiajn fortojn. Nuntempulo deklaris, ne senprave, ke en nia tempo, staranta sur materiismo, oni rekonas, ke skrupule honestaj saĝuloj estas la solaj spiritoj profunde religiemaj".

Arquivo LBV

Joaquim Nabuco

Al tia senco pri kosma religio, kiun aspiris la brila fizikisto, certe alproksimiĝis unu el la plej grandaj brazilaj batalintoj kontraŭ sklaveco: Joaquim Nabuco (1849-1910). Tiu granda diplomato, kiu en la jaro 1901 akceptis mision kiel ambasadoro de la Respubliko Brazilo en Londono, kaj post 1905 en Vaŝingtono, skribis: "Religio ne estas baro al ĝojo kaj libereco. Fido estas ia birdo, kiu alte sidas sur foliaro kaj kantas, kiam Dio aŭskultas. (...)".

Certe Nabuco perceptis la realaĵon de ia universala kredo, kiun povas senti kaj travivi la koro de la homo, de ordinara inteligenteco ĝis la plej erudicia.

Seriozaj moralaj konsekvencoj

En la urbo Arnoso, Portugalujo, mi verkis artikolon, kiu devenis de letero antaŭe skribita je la 28-a de februaro 1993 al mia filo José Eduardo, kiu tiutempe studis muzikon en Bulgarujo. Ĝia titolo, "Ankaŭ materio estas Spirito. Dio ne estas memmortigema". Oni ĝin publikigis je la 29-a de aprilo 1993, en Correio Braziliense (ĵurnalo el Brasília/DF, Brazilo):

shutterstock

(...) La revolucio de Einstein en la kampo de Fiziko okazis en ĉi tiu direkto: E=mc2. Moderna koncepto pri materio estas atomnuklea. La impreson pri solideco anstataŭis la ciklo fisio/fuzio. Liberigo de energio, kiu sidas en la dinamiko de rapidmovaj nukleoj, trapasas inter niaj fingroj kaj eskapas el la manoj de tiuj, kiuj emas reteni materion, surbaze de jam ne validaj konceptoj de dialektika materiismo. Jen estas scienca malkovro kun seriozaj moralaj konsekvencoj, same kiel ĉiuj aliaj, en profunda senco.

La eterna vivo konsilas, ke oni evitu memmortigon

Antikva proverbo diras: "Ĉi tie vi faris, ĉi tie vi pagos". Tamen, la origino de bonaĵoj kaj malbonaĵoj, kiuj koncernas la homon troviĝas unualoke en la spirita kampo. Necesas do koni la bezonojn de la animo, ĝian komprenon religian, politikan, ekonomian, komercan, publikan kaj kolektivan, tiel ke ni ne vivu eterne iluziiĝintaj pri tio, kion ni nur vidas kaj tuŝas, dum la Spirito, nia vera deveno kaj destino, plu estas la granda forgesato.

Shutterstock

Kiuj ne kredas pri la daŭrigo de la Vivo, post tiu fenomeno nomata morto, tiuj eble staras inter la homoj, kiuj konsideras la tombon kiel plej grandan esprimon de siaj ambicioj. (...) Kaj ĉi tiu frata mesaĝo taŭgas kiel admono al tiuj, kiuj serĉas per memmortigo forgeson pri siaj problemoj. Kvankam ni devas ne timi la morton, tamen ni neniam serĉu memdetruon, ĉar la spirito estas nemortema. Sekve, daŭras la malfacilaĵoj, same ĉi tie kiel transe. Bona sinteno estas klopodi solvi ilin sur la Tero.

Ĉar la morto ja ne ekzistas, tiuj, kiuj supozas trovi en ĝi trankvilecon, estos surprizitaj je la alia flanko, pro aferoj, el kiuj ili emis forkuri, kun la aldono de novaj implikoj. Temas pri tragika realaĵo, kiun ni devas ne estigi.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.