Dio, bioetiko kaj sintezita genaro

La informo pri kreo de vivanta organismo, per sintezita genaro kaŭzadas en la internacia komunumo plej diversajn reagojn. Eŭforio, maltrankvileco, zorgemo kaj perplekso sekvas unu la alian. La atingon oni konsideras kiel unu el plej grandaj sciencaj eltrovaĵoj en ĉiuj tempoj.

shutterstock

Flanke de sciencistoj, stariĝis pravigebla entuziasmo. La perspektivo krei bakteriojn programitajn por solvi problemojn pri medio kaj pri energio estas reala. Ankoraŭ sur la kampo de bonfaroj, oni antaŭvidas rapidigon en frabrikado de vakcinoj, inter aliaj celoj. Tamen, fakuloj pri bioetiko kaj religiaj gvidantoj atentigas pri la oportuna reguligo kaj pri la etika respondeco koncerne perfektigon de tiu mirinda eksperimento.

Reprodução BV

Pro sia graveco, la temo faris, ke la prezidento de Usono, Barack Obama, petu de la Prezidenta Komitato por Studado de Bioetikaj Aferoj, ke ĝi analizu la sekvojn kaj implikojn de tia artefarita ĉelo. Per tiu dokumento, li klarigas: “Per sia studo, la komitato devas konsideri la eblecojn medicinan, median, sekurecan kaj aliajn, rilate al tiu esplorkampo, same kiel la eblajn riskojn por sano, sekureco kaj aliajn. Krom tio, la komitato devas krei rekomendojn pri ĉiu agado flanke de la Federacia Registaro, por garantii, ke Usono ricevu bonfarojn de tiu kampo de Scienco, dum oni klare montras etikajn limojn kaj minimumigas riskojn”.

Amo, etiko kaj espero – Fundamentoj por civilizita vivo

Verkisto Alcione Giacomitti kaj lia edzino Marilda de Fátima Covalski kun la filineto, Nicole Covalski Giacomitti, kiu tenas la libron Spiritualismaj Gvidlinioj de Religio de Dio, de la verkisto Paiva Netto.

Ĉi tiu temo, kiu ankoraŭ meritas pliajn studojn, memorigis min pri intervjuo, kiun mi donis, komence de la jaro 2000, al verkisto kaj produktanto de TV Alcione Giacomitti. Li publikigis ĝin en sia verko “Pilieroj de Saĝeco en Nova Mondo”, de Eldonejo Elevação. Tiutempe, la granda scienca malkovro estis la kompleta mapo de la homa genaro. En iu peco de nia interparolo, kiam li demandis min pri tio, ĝis kiu punkto tiu moderna teknologio efektive favoras la Homaron en vasta senco, mia sinteno estis la jena:

Okazis mirinda materia progreso post la Unua Mondmilito. Sed io responda sur la kampo de sentoj kaj moralo ne okazas kiel ĝi devus. Plifortiĝis do tia malekvilibro. (...) Pro la insistado serĉe de progreso, kiu flankelasas la sencon pri Spiriteco, nome la intiman rilaton de animoj kun ilia Plejalta Kreinto (tion oni komprenas kiel Amon), tial la Homo kondamnas sin mem al daŭra malhomecigo, kaj ĵetas milionojn kaj milionojn da homoj en plej ekstreman mizeron. (...) Sur tia kampo, de spirita progreso kaj materia ampleksiĝo, troviĝas la ŝlosilo por teknologia kresko kun vivkvalito. (...) Ĉiam ekzistas solvo, ĉu en tempo mallonga, mezlonga aŭ eĉ longa. Per unu el miaj artikoloj (por la iama revuo “Manchete”, nome “Genaro, Etiko kaj Frateco”), mi asertis: Neniam antaŭe, kiel nuntempe, montriĝas tiel necesa la praktikado de ĉio, kion enhavas la esprimo Frateco. Teknologio transsaltas barojn. (...) Post la mapo de la homa genaro, tio estas post la eltrovo de ĝiaj serioj unuafoje en la Historio, ekaperas eksterordinaraj horizontoj, kaj samtempe ekaperas amaso da etikaj demandoj, kiuj postulas urĝan solvon. (...) Estas nepre necese do, ke oni deĉifru, por oportuna utiligo, la Genaron de Dio, la kaŭzo de ĉio: Amo, kiu nin subtenadas, pro kiu ni ankoraŭ postvivas ĉi tie... sur la Tero. Kvankam tio okazas penege, tamen ni daŭre preferas postvivi. Necesas ekvilibro inter materia-teknologia progreso kaj etika-spirita progreso. Dum tio ne okazas, la danĝero plu restas, kiel ia glavo de Damoklo super niaj kapoj, kio esprimiĝas per ĉi tiu paradokso: nuntempa erao kaj socia reveno al Mezepoko. Ĉu mankas io al (tudmondeca) teknologio? Jes: koro kaj menso lumigitaj (tutmondigo de Solidareco), tiel ke, interalie, interreto estu ia potenca vojo al Paco, kaj ne ia nervaro influata de teknologia socio.

Indas pripensi tion.

Agrabla Informo

Claudio Zilio

d-ro Ives Gandra   

Isabel Paes, el Departemento de Frataj Rilatoj de LBV, en San-Paŭlo, Brazilo, venigis al mi agrablan informon. Ŝi informis, ke ŝi ricevis retmesaĝon de du geamikoj de Legio de Bona Volo. «Ili akompanas viajn artikolojn publikigatajn en Brazilo kaj en eksterlando. La renoma juristo d-ro Ives Gandra Martins dankas por la teksto ‘Luma, Liberiga Ĉeesto’. Sinjorino Ombretta Gori Sacco, vidvino de d-ro Teodoro Lausi Sacco, karmemora prezidanto de Spiritisma Federacio de Ŝtato San-Paŭlo (FEESP), tre ŝatis la artikolon ‘Hipaco, patrino de filozofoj’».

Mi estas honorata pro la konsidero de tiaj gravaj geamikoj. Dankon!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.