Venki malvirtojn

Ju pli proksime al Jesuo, des pli malproksime de problemoj!

Fonto: Medito de Bona Volo, Junion 2017.

De frua aĝo oni lernas, ke kruela estas la destino, kiun drogaĉoj kaj alkoholo prezentas al la homoj. Ĝi ne ruinigas nur la vivon de uzantoj, sed tiun de ilia tuta familio. La iluzia sento de bonfarto kaj eŭforio tragike evidentiĝas laŭ la iom-post-ioma degradiĝo de la Animo kaj de la korpo de drogdependantoj.

Bedaŭrindaj konsekvencoj klare aperas antaŭ ĉies okuloj. Sufiĉas vidi, kiom da viktimoj meze de aŭtomobiltrafiko, la malfeliĉon ene de familioj, la ege multekostajn elspezojn al la sanservo. Se mencii nur alkoholon, laŭ Ministerio de Sano, oni kalkulas, ke la kvanto da dependantoj estas inter 10% kaj 15% el la tutmonda loĝantaro.

Shutterstock

Paralele al publikaj registaraj decidoj kaj medicinaj zorgoj al uzantoj, kiuj batalas kontraŭ tia ĥemia toksiĝo, oni ne rajtas flanken lasi ĝustan valorigon de la familio. En ĝi oni trovas solvon al multaj problemoj, kiuj nuntempe afliktas la Homaron.

Dum stratmanifestacioj kaj disdonado de flugfolioj, per prelegoj, per radio kaj televido, ni orientas gepatrojn kaj respondeculojn pri la nepre necesa atento, kiun oni devas teni rilate la ĉiutagan vivon de filoj, iliaj geamikoj, duboj, frekventataj lokoj. Krome, estas esence grava la ĉeesto de Ekumena Spiriteco en la dialogo inter la familianoj.

Iniciatoj, kiuj celas homece prizorgi tiujn, kiuj falis en tiajn kaptilojn de pasikutimo, aŭ klopodas preventi tiujn malbonaĵojn, meritas plenan apogon kaj stimulon. Batali kontraŭ tio, kio malbonfaras al homoj ankaŭ tio estas ĝusta helpo. Karitato ne estas nur limigita al la tro strikta koncepto, al kiu iuj homoj emas ĝin enmeti. Temas pri plej alta politiko. Ĝi prilumas la Spiriton de civitanoj. Ĝi flamigas la kuraĝon de homoj. Kial perdi la esperon? La unua viktimo de malespero estas la senesperulo mem.

Respekto al la Vivo

Divulgação

Henry Ford

Problemoj estas solveblaj, kiam la homoj efektive pretas solvi ilin. Tio temas pri respekto al la dieca privilegio vivi. Pro tio, ĉi tie perfekte konvenas ĉi tiu penso de Henry Ford (1863-1947), kiu iam difinis Bonan Volon kiel la plej grandan forton en la Vivo: “Tempo de riĉeco ne aperas hazarde. Ili aperas kaŭze de multa klopodado kaj obstino.”

Jen estas ia konscio nepre necesa en iu ajn laborkampo. Tiun saman sindediĉon ni devas plenumi en batalado kontraŭ drogaĉoj, kiuj malfeliĉigas multajn familiojn, kaj en la koncerna rekapabligo de drogaĉuloj. Fumkokaino, alkoholo, tabako, se oni citas nur kelkajn, estas do bedaŭrindaj har-magedonoj, kiujn oni devas venki.

Kirasi la Animon

Bezerra de Menezes

La meritoplena Spirito D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (1831-1900), kiu estis urbestro en Rio-de-Ĵanejro, en la imperia tempo, per mesaĝo transdonita per la mediumo Chico Periotto, emfazis nian temon. Mi petas vian atenton al liaj vortoj: “Ne permesu, ke homaj malvirtoj trafu viajn Spiritojn kaj viajn familianojn, precipe tiuj malvirtoj abunde diskonigataj per amaskomunikiloj. De simpla cigaredo, ŝajne nedanĝera, ĝis drogaĉoj kaj alkoholaĵoj. Kirasu, kirasu viajn Animojn. La korpo, la materia ujo, kiun ĉiu homo ricevas por la nuna enkarniĝo, estas instrumento pruntedonita de Dio”.

Jesuo, la Zorgoplena Paŝtisto, neniun forlasas
Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Jesuo, la Zorgoplena Paŝtisto, zorgas pri Siaj ŝafoj per Sia propra vivo, kaj ilin edukas per Kono trans la kono, por la tuta Eterneco. En la Parabolo pri Perdita Ŝafo, kiu estas parto de Lia Sankta Evangelio laŭ Luko, 15:4 ĝis 7, la Dia Majstro konfirmas Sian altvaloran sindediĉon al la Idoj de la Plejalta Patro:

“4 Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos?

“5 Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante.

“6 Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan.

“7 Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la Ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton”.

Tela: Charles Bosseron Chambers (1882-1964)

   

En la vivo estas nepre necese ne rezigni pri la homoj, kiujn oni amas; eĉ tiuj, kiujn, pro iu ajn kialo, oni ne plu amas aŭ neniam amis. Fakte, oni neniam devas rifuzi apogon al homo, ĉar esence ni formas la Grandegan Familion de Dio. Ni lernu de Jesuo, kiu estas la Granda Amiko, kiu ne forlasas amikon mezvoje. Tial Li serĉas la perditan ŝafon, kie ajn ĝi troviĝas.

Proksime al Jesuo, for de problemoj

Mi ĉiam diras al la gejunuloj en Legio de Bona Volo: ju pli proksime al Jesuo, des pli malproksime de problemoj!

En la Evangelio de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, ni trovas bonegajn vojindikojn por ideala konduto dum kunvivado en socio, se oni havas prudenton kiel gvidanton, ĉiumomente.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.