Aidoso – oni ne malintensigu la bataladon

Je la 1-a de Decembro oni havas la Mondan Tagon de Batalado kontraŭ Aidoso. Temas pri ĉiutaga batalo per klarigado, preventado kaj, plej grave, sen ia ajn antaŭjuĝo, kiu damaĝas pli ol la malsano, kiel mi de jaroj asertas. Malgraŭ la progresoj atingitaj dum la lastaj jaroj, ni ne forgesu, ke novaj generacioj aperas, kiuj ne posedas la saman scion pri la malsano kiel la antaŭaj, kaj do ili fariĝas pli trafeblaj de kontaĝo. Sekve, mi trovas tre oportune prezenti al vi pecojn de raporto farita de Karine Salles, el la portalo Bona Volo:

“Malgraŭ tendenco al stabiliĝo, la aidoso-epidemio malsame atingas diversajn regionojn en la mondo. Laŭ Tutmonda Raporto 2011, de la Komuna Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Aidoso (UNAIDS), ekzistas 34 milionoj da virushavaj homoj. En Brazilo, ili estas ĉirkaŭ 630 mil. La organizo rekonis, ke novaj infektoj kaj mortoj kaŭze de aidoso falis al plej malaltaj niveloj, ekde la plej alta punkto, en la jardeko post 1990.

Pedro Chequer, kunordiganto de UNAIDS-Brazilo.

“Al portalo Bona Volo, doktoro Pedro Chequer, ĝenerala kunordiganto de UNAIDS en Brazilo, substrekis la brazilajn progresojn por forigi tiun malsanon. ‘Ekde la jaroj post 1990, nia lando prenis la strategion, ke oni havu aliron al kontraŭvirusa medikamento per la Unuiĝinta San-Servo (SUS), kaj danke al tio estis eble plu tenadi tiun strategion ĝis la hodiaŭa tago.’ Brazilo estis unu el la pioniroj, kiuj senpage disdonas la tutan bezonatan medikamentaron kontraŭ la viruso.

“En tiu raporto, la programo montris, ke la brazila modelo por preventi aidoson kaj por flegi la virushavanton estas unu el la plej bonaj en la mondo, precipe koncerne la flegadon de plej senprotektaj homoj. Tamen, la datumoj registras, ke norda kaj nordorienta regionoj suferas pligrandigon de mortokvanto kaj de kvanto da novaj kazoj. Kaj, mirinde, en la suda regiono la epidemio iom post iom kreskas, kaj ankaŭ la okazado de mortoj. (...)

“La flegado estas relative multekosta kaj, laŭ d-ro Chequer, ‘ĝi varias de lando al lando’. Nuntempe, oni elspezas R$ 800 milionojn por flegi 200 mil pacientojn, kio signifas meze po R$ 4 mil por ĉiu individuo. ‘Tia kosto, dum la jaroj post 1990, estis pli ol R$ 20 mil”, la kuracisto diris. Li emfazis: ‘Laŭ esploroj, plej grave nun estas, unue, starigi planon por socia alvokado, per amaskomunikiloj, cele al komunumoj, al lokaj gvidhomoj, por ke ili envolviĝu en tiun proceson. Kaj due, analizi la demandon pri plivastigo de testoj por pli frua diagnozo’”.

D-ro Pedro Chequer krome sendis retmesaĝon al la laborgrupo de portalo Bona Volo, per kiu li esprimas sian admiron pri Templo de Paco, kiel oni konas la plej multenombre vizitatan monumenton en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo: “Mi estas ofta frekventanto de Templo de Bona Volo, kaj ĉiam, kiam ni ricevas vizitantojn el eksterlando, mi nepre kondukas ilin por koni tiun lokon. Ĉi tiu fakto aldoniĝas al mia misio klopodi informi kaj disvastigi sciojn pri aidoso.”

Vivian R. Ferreira

Templo de Bona Volo

En intervjuo al portalo Bona Volo, ni trovis ankaŭ ateston de pedagogiistino Nair Brito, kiu de 19 jaroj havas en si la aidosoviruson: “Post 30 jaroj da epidemio, multaj homoj ankoraŭ nin stigmatas, kaj tio estas malbona. Ĝi estas defio ĉiutage superata, kaj vi dankas ĉiumatene, ke vi vivas, petante Jesuon, ke ni plu vivadu digne”. Fine, Nair atentigas: “Kiu ne infektiĝis je aidoso, tiu protektu sin. Nepre protektu sin, ĉar tute ne bone estas vivi kun aidoso, eĉ havante ĉiujn medikamentojn”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.