Batali kontraŭ drogaĉoj kaj alkoholemo

Internacia Tago por Batalado kontraŭ Uzado kaj Neleĝa Trafiko de Drogaĉoj. Elstarigi tiun daton, kiun oni celebras je la 26-a de junio, estas altvalore por sano ĝenerale, aparte por la sano de niaj gejunuloj. Ekde frua aĝo oni devas lerni kiel kruela estas la destino, kiun drogaĉoj kaj alkoholo proponas al homoj.

Bedaŭrindaj konsekvencoj klare aperas antaŭ ĉies okuloj. Sufiĉas vidi, kiom da viktimoj meze de aŭtomobiltrafiko, la malfeliĉon ene de familioj, la ege multekostajn elspezojn al la sanservo. Se mencii nur alkoholon, laŭ Ministerio de Sano, oni kalkulas, ke la kvanto da dependantoj estas inter 10% kaj 15% el la tutmonda loĝantaro.

Iniciatoj, kiuj celas homece prizorgi tiujn, kiuj falis en tiajn kaptilojn de pasikutimo, aŭ klopodas preventi tiujn malbonaĵojn, meritas plenan apogon kaj stimulon. Ankaŭ batali kontraŭ tio, kio malbonfaras al homoj estas aŭtentika karitato.

Shutterstock

Pli severa Leĝo Kontraŭ Drinkado

Estas oportuna en Brazilo la nova Leĝo Kontraŭ Drinkado, kiu venis en forton en la jaro 2012. Laŭ la fakuloj pri komunikado el la Nacia Departemento de Trafiko (Detran), ili estas pli severaj reguloj, cele al malpliigo de mortoj kaj trafikakcidentoj kaŭzataj de drinkado.

shutterstock

Je la 29-a de januaro 2013, per Oficiala Ĵurnalo de la Respubliko [Brazilo], la Nacia Konsilantaro pri Trafiko (Contran) publikigis rezolucion 432/13, kiu starigas, laŭ informo de "Agentejo Brazilo", gvidlinioj por plenumado de pli severa Leĝo Kontraŭ Drinkado: "Se la spirtesto montros kvanton egalan aŭ pli altan ol 0,05 miligramo de alkoholo en ĉiu litro da aero, tiam oni punos la stiranton, kiu juĝrespondos pro gravega delikto, pagos monpunon de R$ 1915,40, transdonos sian stirdokumenton por retenado, ricevos malpermeson stiri dum 12 monatoj, kaj krome oni arestos lian aŭtomobilon. Antaŭ tio, la limo estis 0,1 miligramo de alkoholo en ĉiu litro da aero."

Homaj vivoj dependas de respektado al tiu Leĝo. Kiom da sufero eblos eviti!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.