Spiriteco kaj medicino kune por kuracado de mensaj malsanoj

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018. | Aktualigita en Marto 2019.
Shutterstock

Severaj depresio kaj anksio estas pli kaj pli ofte diagnozitaj lastatempe, same kiel psikozaj statoj rilate al humoro kaj personeco, kaj tio alportas grandan zorgemon. Laŭ datumoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS), je la 23-a de Februaro 2017, ĉirkaŭ 322 milionoj da homoj en la mondo estas trafitaj de depresio, kio respondas al 4,4% el la monda loĝantaro. Tiu kvanto kreskis je 18,4% inter la jaroj 2005 kaj 2015. MOS kalkulas, ke en 2020 tiuj malsanoj estos la plej ofta kaŭzo de neĉeesto en laboro.

Eĉ se parto el tiuj kazoj eble estas katalogita malprecize kiel perturbiĝoj — ĉar ni komprenas, ke ekzistas ankaŭ aro da naturaj manifestiĝoj de ia spirita sentemo, kiu postulas specifan ekvilibrigon kaj orientadon —, tamen oni rimarkas, ke tiu temo estas vere inda je pli atenta konsidero, flanke de la socio, zorge kaj sen ia ajn antaŭjuĝo.

shutterstock

Cetere, ankoraŭ restas multaj aspektoj, por esti komprenataj, se oni parolas pri la spirito kaj pri la materio. Sekve, oni ne hontu aŭ timu tiaspecajn diagnozojn. Male. Necesas rigardi ilin serene kaj kun Realiganta Fido, por alfronti kaj transpasi ĉian malfavoran klinikan aspekton, ĉiam kalkulante je la nemalhavebla subteno de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Mi kutimas aserti, ke la homa organismo estas la plej eksterordinara maŝino en la mondo. Tamen, ankaŭ ĝi foje misfunkcias. Sed kune kun Frata Amo, eĉ medikamentoj donas pli bonajn rezultojn. (...)

Shutterstock

Pari passu kun publikaj politikoj kaj kun medicinaj, psikiatriaj kaj psikologiaj zorgoj pri la pacientoj, oni ne rajtas flankenlasi, en dialogado inter familianoj kaj en komunumoj, la bezonatan socian subtenon kaj la nemalhaveblan ĉeeston de Ekumena Spiriteco. Estas nepre necese klarigi al la ĉirkaŭantoj la gravecon serioze sekvi la preskribitan kuracadon per medikamentoj kaj psikoterapio, ĉar ja Jesuo, la Ĉiela Miraklofaranto, certigas al ni: “Per via pacienco vi akiros viajn Animojn” (Evangelio laŭ Luko, 21:19).

Tela: Gebhard Fugel (1863-1939)

La Spirita Mondo ne estas ia abstraktaĵo. Ĝi estas (ankoraŭ) nevidebla, sed ĝi ekzistas. Ni ne malhavu ĝian valoran kontribuon al nia korpa plibonigo, kiu komenciĝas je spirita sano.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.