Drepresio ĉe infanoj

Fonto: Jornal de Brasília, eldono de la 25-a de Septembro 2012, mardon. | Aktualigita en Oktobro 2018.

Enketo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) montris, ke en la tuta mondo, 20% el la infanoj kaj adoleskantoj prezentas simptomojn de depresio, kiel  incitiĝemon aŭ apation kaj malviglecon.

Reprodução BVTV

D-ro Gustavo Lima

Tio estas maltrankviliga kvanto. Urĝas, ke gepatroj kaj edukistoj scipovu pritrakti tiun problemon, kiu neniam estas limigita al plenkreskuloj kaj maljunuloj. La programo Diskuti Edukadon, de TV Bona Volo (Oi TV — Kanalo 212 — kaj Net Brasil/Claro TV — Kanaloj 196 kaj 696), kiu pritraktas la ĉefajn temojn pri edukado laŭ la vidpunkto de Ekumena Spiritualeco, intervjuis D-ron Gustavo Lima, psikiatron por Infanoj kaj Adoleskantoj, kiu montris al ni kelkajn kaŭzojn de depresio en la komencaj fazoj de la vivo kaj la manieron percepti ilin: “La unua afero — detala klinika esplorado. Dua afero — estas tre grave memori, ke emociaj misfunkciadoj en infana kaj adoleska aĝoj havas multfaktorajn kaŭzojn, tio estas, pluraj faktoroj povas kaŭzi depresion: genetikaj, mediaj, kaj aliaj. Tamen, laŭ nia ĉiutaga klinika praktiko, kio tre pliigas la eblecon, ke infano deprimiĝu, estas la familia kaj lerneja malfavoraj etosoj”.

Malsameco en kondutoj

Kio iel malfaciligas al gepatroj kaj edukistoj percepti, ke filo aŭ lernanto estas deprimita, tio estas la konduto okaze de tia malsano, depende de aĝoetapoj: “Malsame ol plenkreskuloj, infanoj ne montras sin deprimaj la tutan tempon. Foje, gepatroj ne alportas sian filon al faka esploro, ĉar en iu momento en la tago li amuziĝis. Kaj tio ne signifas, ke li ne estas depresia”, klarigis la fakulo. 

shutterstock

Kaj li krome atentigis: “Necesas ankaŭ granda atento pri la simptomoj de ideoj pri morto, kiam alvenas en la menson ideoj pri memmortigo. Kiam vi staras antaŭ depresia infano kun tiaj simptomoj, estas tre grave plenumi kuracistan analizon kaj flegadon fare de psikologo. En iuj kazoj, depende de la severeco, uzi farmakologian kuracadon”.

Prevento

Laŭ D-ro Gustavo Lima — kiu estas membro de la Programo por Flegado al Emociaj Malsanoj en la Psikiatria Servo por infanoj kaj adoleskantoj, de Instituto de Psikiatrio  en “Hospital das Clínicas”  de la Fakultato de Medicino de USP (Universitato de San-Paŭlo) —, montriĝas iuj sintenoj, kiu povas helpi por prevento de depresio en infanoj: “Krom pediatria akompanado, zorgo pri dormado dum sufiĉe da horoj kaj pri nutrado, bone strukturita familia etoso estas esence grava. Alia grava afero estas lernejo, kiu favoru la elvolviĝon de tiu infano, kiu sukcesu percepti ĝiajn realajn potencialojn. Sekve, sano, bonfarto, favoraj etosoj en la familio kaj en la lernejo, atento ankaŭ pri genetikaj aspektoj, multe kontribuas por prevento de infandepresio”.

Divulgação

Ni do atentu pri la klarigaj rekomendoj de D-ro Gustavo Lima. Kaj ni ne neglektu la eblecon doni al la etuloj kaj junuloj ian sanan lokon, riĉigitan per Ekumena Spiritualeco, laŭ gvidado de plej bonaj etikaj principoj. De frua aĝo, oni devas konscii, ke preĝado, meditado, fido je Dio aŭ je la forto de Naturo estas efikaj rimedoj por biologia-psika-spirita ekvilibro.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.