Manko de homamo kaŭzas mankon de homamo

En mia eseo “Civitaneco de la Spirito”, mi komentas:

Manko de homamo kaŭzas mankon de homamo. Jen resume la klarigo pri la nuntempa situacio en diversaj regionoj de nia mondo. Tamen, per la riĉeco de nia Spirito, ni povas konstrui pli ŝatindan estontecon. Sed nenia reformo daŭros, se ne ĉeestos sento pri Karitato, respekto al la homo kaj bona regado de homoj, per agado ĉe la Animoj. Por ke tio efektive okazu, estas necese, ke ni estu unuecaj kun Dio, kiu estas Amo, do Karitato. Sen tiu paŝo kaj sen persistado en ĝi, kiel admonas Jesuo, eble ni eĉ ne scius, per kio komenci. Vera unuiĝo kun Dio kaj kun Lia Leĝo, kiel proponis la Dia Majstro en Sia Nova Ordono, jen la reformo komencenda. Jesuo diris: “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo.” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35, 15: 12, 13 kaj 9.)

Tela: James Tissot (1836-1902)

Plej Alta Potenco de la Animo

Karitato estas la konfirmo pri la plej alta potenco de la Animo, ĉar ĝi konstruas pli bonajn tempojn por la vivo (materia kaj spirita) por la homoj kaj por iliaj landoj, nome por la Spirit-Civitanoj. Ne ekzistas pli granda inspiro por bona politika agado ol tiu, apud Justeco kune kun Bonfarado. Ĉu tio estas absurdaĵo? La tempo montros, ke ne. Koncernas la homamasojn definitive lerni percepton pri tiu realaĵo, kaj elvolvi kunsentemon. Tiel, laŭ la pasado de eraoj, la mondo forlasos tiun malsanon, kiu dum jarmiloj multe damaĝas ĝin: malmulte da atento pri la forto de Frata Amo, “baza principo de la Homo, faktoro por generado de Vivo, kiu estas ĉie kaj ĉio”.

shutterstock
Reprodução BV

Alexis de Tocqueville

Pri la sublima ago sin doni al la proksimulo kaj pri ties sociaj konsekvencoj, jen kiel esprimiĝis la franca politik-pensulo Alexis de Tocqueville (1805-1859), aŭtoro de la verko “Demokratio en Ameriko”: “La karitato de homoj sin dediĉas al plej grandaj mizeroj, serĉas misfortunon sen propagando, kaj silente, spontane riparas malbonaĵojn. (...) Ĝi povas produkti nur bonfarajn rezultojn. (...) Ĝi mildigas multajn mizerojn, sed produktas neniun”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.