Dia Ekvacio

Arquivo BV

Alziro Zarur (1914-1979)

Amo — Vero — Laboro — Justeco: el tiu ĉi Dia Ekvacio naskiĝas la spirito de Karitato, kiu signifas multe pli ol simple doni almozon al malriĉulo, ĉar kompleta Karitato transpasas materian helpon kaj atingas la regionon de nemezureblo, kie agas superaj fortoj, kiuj determinas la destinon de individuoj, popoloj kaj nacioj, laŭ ties merito. Instruis la karmemora Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979): "Juĝante la pasintecon, la Dia Leĝo determinas la estontecon."

La spirito de Karitato, laŭlonge de jarmiloj, restis praktike limigita al materia helpo al senhavuloj. Tamen, kiu pli bezonas kompreni kaj travivi ĝin por regadi ĝuste, ol gvidantoj de landoj? Nacireganto, kiu ne komprenas la kompletan sencon de Karitato, kiu estas Dio, ĉar Karitato signifas Amon, tiu estas la plej malfeliĉa kaj senhava el la Estuloj, kiuj dismetas mizeron tra la mondo. Je la oportuna tempo li ricevos la koncernan karman redonon, ĉar ĉiu homo nepre rikoltas tion, kion li semas.

Plej granda Karitato — Plej granda Karitato estas konigi la popolojn pri la Dia Vero, kiu esprimiĝas per la Universala Leĝo de Amo, la Nova Ordono de Jesuo. Cetere, la Kristo mem difinis Dion kiel Amon. Por kompreni sian destinon, kiu ne limiĝas al la Tero kaj al la Tera Ĉielo, la homo devas liberigi sin de la katenoj de spaco/tempo. Oni ne rajtas nei per si mem la ekziston de Dio pro la fakto, ke oni ne povas Lin kompreni, ankoraŭ. Kiel Senfinan Grandon, oni devas koncepti Lin laŭ Lia reala dimensio pere de senfinaj grandumoj, en sferoj de spaco kaj tempo, kiajn ni apenaŭ duonvidas. Vere, tamen, estas prudente senti Lin, antaŭ ĉio, per la Animo. La koro ofte forigas mistervualojn, kiujn la racio apenaŭ atingas. Nenio daŭre kaŝiĝas fronte al sentoplena preĝo. Ĉi tiu estas scienca fakto. Kompreni tion estas Karitato de Dio al Liaj Kreitoj. Jen tie sidas la dialektiko de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Vere, temas pri profunda reformo al malvastaj homaj konceptoj, kiuj ankoraŭ miksas Dion kun kredoj.

NASA/ESA

Ĝenerale, spiritualistoj koncentriĝas je la Spirito; materiistoj, je la materio. Ni respektas ilin ambaŭ: Animo kaj korpo. Sur la Tero, ambaŭ estas nemalhaveblaj por la evoluado de la homo. In medio virtus: virto staras en la mezo.

Leĝo de Agoj — Jen estas, resume, la filozofio de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito: Vero kaj Universala Amo antaŭeniras en ĉiuj lokoj sur la Tero, konstruante per la forto de Regeneranta Laboro ian pli bonan mondon, per praktikado de Aganta Fido, kiu kontraŭas nenifaran fidon. Aganta Fido estas la ĉiutaga nutraĵo por la animo. Egoisma fido estas ĝia misdigesto. Jesuo, la Kristo Ekumena, tio estas Universala, la Dia Ŝtatestro, instruis: "al ĉiu konforme al liaj faroj". Jen estas la Leĝo de Apokalipso, Leĝo de Agoj, pri kiu plej saĝe parolis Zarur.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.