Mesaĝo pri malplena tombo

En mia verko Gvidi sub Protekto de Dio, troviĝas skribaĵoj, kiujn mi sendis al tiuj, kiuj laŭlonge de la jaroj laboradas kun mi ĉe la Institucioj de Bona Volo. En ĉi tiuj tekstoj, mi klopodis emfazi la nemalhaveblan perilon de Ekumena Spiriteco por la sukceso en iniciatoj dum niaj vivoj. Unu el tiuj, kun la dato 25/08/1997 (en lunda frumateno), verkita en la urbo Rio de Janeiro/RJ, Brazilo, pritraktas la plej elstaran fakton de la Sankta Semajno. Ĉar la dokumento estas longa, mi elĉerpis kelkajn punktojn:

La Idealo de Bona Volo ĉiam postvivos, ĉar ĝi havas sian mistikan korpon prilumita de senduba realisma naturo, kiu venas el Dio, same kiel Nova Jerusalemo, ĉar ĝi enhavas en si mem novan Ĉielon kaj novan Teron (Apokalipso, 21:1 kaj 2). En ĝiaj potencaj manoj flirtas la standardo de la Tria Jarmilo de Espero.

Tela: Sátyro Marques (1935-2019)

    

Arquivo BV

Alziro Zarur  

Tiu verko, kiu komenciĝis per predikado pri Apokalipso, en la jaro 1949, aperis sub la lumo de forta optimismo, ĉar Alziro Zarur (1914-1979) ne prezentis la Libron de Finaj Profetaĵoj kiel tragikan anoncon pri la fino de la mondo, sed ja tia, kia ĝi fakte estas: kiel la renovigitan anoncon pri ia granda transiro, laŭ kiu "Li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj" (Evangelio de Mateo, 16:27, kaj Apokalipso de Jesuo, 22:12). Ne temas do pri la "fino de la Tero", sed pri la fermo de erao, kiu jam ne povis daŭri. Amomanko tro regadis.

Efemereco de civilizacioj

Civilizacioj, kiuj sin konsideris neanstataŭigeblaj, havis sian "eternecon" montrita kiel efemeran, simile kiel mallonge daŭras la "rozoj de Malherbe".

Nu, ni estas Spirito, kaj do senfinaj. Tiel, ni ne rajtas timi limigajn barojn de tempo kaj spaco, kiel intencas iuj homoj, kaj ankaŭ ne banaligi la profetan mesaĝon de Dio. Ĝi montras al ni la paseman kvaliton de homaj brilaĵoj, kies transformiĝon montras la Sigeloj, Trumpetoj kaj Plagoj de Apokalipso. Ĝi montras al ni ankaŭ la eternecon de la konstruoj de la homa spirito, kiam li rekonas, racie aŭ intuicie, ke li ricevas de Dio, per la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, kaj de Sanktaj Spiritoj, la tutan lumon de ilia pragmatismo, kiu historie esprimiĝas per la Resurekto de Jesuo.

La Apokalipso havigas al ni la certecon, ke ne okazos detruo de la planedo, laŭ tio, kion instruas iuj kronikaj pesimistoj; tamen, frakasiĝo de sentaŭga parto de putra strukturo, same kiel okazas ĉe la estingiĝo de regnoj kaj imperioj, tiel ke la Evangeliisto-Profeto jam ne vidas la antikvan ĉielon (kun ĝiaj teruraj ombrejoj aŭ purgatorioj), nek la malnovan teron (kun ĝiaj inferoj de milito, malsato, mizero, fanatikismo, rasismo, resume: malamoj ĉiaspecaj, kiuj ofendas Patron, kiu estas Amo). El supozita fino stariĝas eksterordinara komenco.

La morto ne povas haltigi la agadon de Spirito

Ĉar okazis la Resurekto de Jesuo, laŭ la signifoplena simbolo de Malplena Tombo, kiu atentigas nin pri la fakto, ke morto ne povas deteni la agadon de Spirito, tial ĉiam ekzistos por ni la certeco pri pli feliĉa tempo. Dio tion diras al ni en Apokalipso (21:5), ke Li faros, malgraŭ ĉiuj doloroj kaŭzataj de la homa malprudento, "ĉion nova". Tamen, necesas, ke ni kunlaboru favore al tiu feliĉa celo (Dua Epistolo de Petro, 3:12).

Tela: Frank P. Ordaz

   

Gejunuloj de Bona Volo, laŭ korpo kaj Animo, ne alia estas via tasko, krom tiu, alporti en ĉiuj lingvoj la predikadon pri la Politiko de Dio, nome, la Evangelio-Apokalipson de la Kristo, al la nacioj, ĉiam laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Sublima Estro de la Homaro: "Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj." (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15:9)

Jen estas tempo por bani per la Dia Lumo la Eternan Spiriton de la homo, kontribuante kun la klopodoj de tiom da bonaj homoj agantaj sur la Tero. Pro tio, la Supera Reto Bona Volo pri Komunikado (radio, televido, gazetaro kaj interreto) sin prezentas por universale alporti la rimarkindan sciigon de Dio al la Viroj kaj Virinoj, Junuloj, Infanoj kaj Spiritoj, la Benataj Animoj, ĉiuj de la Bona Volo de Dio. Vi ĉiuj do parolu al la mondo!

Morto jam ne estas la malĝoja eniro en la Nenion

Ne sen forta motivo Zarur asertis: "Religio, Scienco, Filozofio kaj Politiko estas kvar aspektoj de unu sama Vero, nome Dio."

Post la Resurekto de Jesuo, morto ne plu estas malĝoja eniro en la Nenion; ĉar efektive ĝi estas la hela revelacio, ke la feliĉo de Dio, la Plenumanto de ĉiaj bezonoj, estas eterna, same kiel eternaj estas la faroj de Bono, sur la Tero kaj en la Spaco.

Ni respektu la vivon, kaj ĝi benos nin.

Kiam la Ĉiela Amiko montris la Malplenan Tombon, tiam Li estingis la neeblon, ĉar Li resurektis, laŭ Sia promeso, el la morto en eternecon. Kaj ni kun Li. Danke al Dio!

Feliĉan Paskon!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.