Scienco alvenos al Spirito

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.

Spirito estas Scienco. En Jornal de Brasília, je la 20-a de Junio 1991, mi skribis, ke venos tempo, kiam ĉiuj klare konsideros ĝin. Esploristoj jam alvenas tien, kiel ni diris: kion Religio intuicias, tion Scienco iam pruvos en laboratorio. (En la scienca kampo, kiel mi jam multfoje asertis, ne eblas ŝtonaj kredoj, nek senrevenaj neoj.) Scienco sen Religio eble fariĝas sekeco en la Animo. Religio sen Scienco eble falas en fanatikecon. Tial, en ideala epoko, kiun ni ĉiuj deziras ekvidi ĉe la horizonto de Historio, Scienco (cerbo, menso), prilumita per Amo (Religio, frata koro), levos la homon al konkero de Vero.

ESA/Hubble & NASA, Acknowledgement: Sarajedini et al

Kiel okazis rapida materia progreso dum ĉi tiu 20-a jarcento (tiam ni estis en la jaro 1991) — rapide oni pasis de ĉaro al interplaneda raketo —, tiel same okazos en la kampo de sentoj (Spirito), tiamaniere ke establiĝos pli ŝatinda mondo. Laŭ tio, kion esprimis la poeto kaj ĵurnalisto Alziro Zarur (1914-1979):

— Atingi ekvilibron estas la plej alta celo. Bonon malbono neniam venkos.

Tia ekvilibro alvenos, kiam la homo, per Amo aŭ per Doloro, komprenos, ke necesas kunigi la inteligentecon de la cerbo al tiu de la koro. Iel ajn, la homaro ĉiam evoluas... Aŭ, parolante pri materio, ĉu ni ankoraŭ staras en pratempo de kavernoj?!... Evidente, ke ne! Sed progreso okazos ankaŭ en la moral-spirita kampo, kaj mi supozas, ke pli efike per Majstro Doloro, kiu cetere estas liberiganto de la Animo.

Spirito kaj laboratorio

Ankoraŭ koncerne la koncepton pri tio, kio estas Spirito, ĉiam klopodante elstarigi tiun temon, mi publikigis en amaskomunikilo, dum jardekoj, sennombrajn miajn pensojn. En unu el ili, mi konsideris la hipotezon de la usona kuracisto Stuart Hameroff kaj de la brita fizikisto sir Roger Penrose, laŭ kiu konscio estas science pruvebla.

Preninte kiel fundamenton teorion el la jaro 1996, ili sugestis, ke la cerbo estas biologia maŝino enhavanta 100 miliardojn da neŭronoj, funkcianta kiel reto de informoj. En intervjuo al la angla ĵurnalo Daily Mail, en Oktobro 2012, tiuj esploristoj klarigis la kvantuman teorion pri konscio, laŭ kiu Animoj situas en strukturoj nomataj mikrotubetoj, siavice lokitaj en cerbaj ĉeloj. Kvantumaj meĥanismoj en tiuj mikrotubetoj respondecas, laŭ ili, pri la travivaĵoj de konscio.

D-ro Hameroff klarigis:

— Ni supozu, ke la koro ĉesas bati, la sanĝo ĉesas flui, la mikrotubetoj perdas sian kvantuman staton. La kvantumaj informoj en la mikrotubetoj ne detruiĝas. Ĝi ne estas detruebla; ĝi simple dissolviĝas kaj disfluas en la universon. Se la paciento resurektas, reviviĝas, ĉi tiu kvantuma informo povas reveni en la mikrotubetojn, kaj li diros: "mi havis PMS-on (proksiman morto-sperton)".

Shutterstock

En scienca artikolo el 2014, disponebla en la organo Physics of Life Reviews, tiuj samaj aŭtoroj konkludis:

— Konscio havas esence gravan rolon en la universo. (...) Nia kompreno pri la realo, pri la universo, pri ni mem, dependas de konscio. Konscio difinas nian ekziston.

Spirito kaj menso

Tiuj ankoraŭ estas teorioj, kritikeblaj — kio estas komprenebla en akademieca diskuto. Sed kun kontento ni rimarkas, ke kreskas la interesiĝo pri tiu temo, kies esplorkampo estas tre vasta kaj pli kaj pli ricevas kontribuon de tre seriozaj personoj. Estas necese, ke ĉiumomente oni substreku, ke Spirito (aŭ Animo) ne limiĝas al ia rezulto de karna menso, nome materia rezono, eĉ se la fundamento de ĝia interagado okazas per la nekredebla maŝinaro nomata cerbo. Akurata pristudado pri ĝi iel montros tian interagadon. Temas ĉi tie pri eterna, inteligenta esenco, kiu, dum ĝi estas ligita al korpo — per luma fadeno, kiu dekroĉiĝas okaze de la morto —, animas la vivon tia, kia ni ĝin konas en la mondo. Salomono, saĝa reganto, en Predikanto, 12:6 kaj 7, parolis al ni pri tiu “arĝenta ĉeneto”, kiu, kiam ĝi rompiĝis, portas la polvon (korpon) revene al la tero, el kie ĝi venis, tiel ke la Spirito revenas al Dio, kiu kreis ĝin. Efektive, kiel ni tion diris antaŭ jardekoj, Spirito ne estas simpla projekciaĵo de menso.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.