Jesuo venkis la Doloron

Fonto: Meditado de Bona Volo, prenita el la libro “Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni”, de novembro 2014. | Ĝisdatigita en Januaro 2018.

En mia verko Jesuo, la Doloro kaj la deveno de Lia Aŭtoritateco — La Povo de la Kristo en ni, mi prezentis al vi ampleksan eseon pri Doloro, kaj per la eksterordinara ekzemplo de la Kristo, la kapablon venki ĝin; sekve, ne por nia malvenko en malvigliĝo, sed celante la venkon, ĉar mi kapabligadis vin preni eĉ turmenton kaj per ĝi levi la kuraĝon.

Oportune mi elstarigas hodiaŭ, ĉi tie, la jenan pecon:

Per ĝi, per la Doloro, la Kristo atingis ankaŭ Sian Dian Aŭtoritatecon. Kaj Li ne deturnis Sin de Sia sufero, kaj ankaŭ ne estis venkita de ĝi en la plej Granda Ofero de torturo kaj krucumo:

Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion Mi volas, sed kion Vi volas (Evangelio laŭ Marko, 14:36).

Tela: Arkhip Ivanovich Kuindzhi (1842-1910)

   

Clayton Ferreira

Ricardo Mário Gonçalves

Pri la abnegacio de la Kristo kaj Lia sindono al la Volo de la Ĉiela Patro, jen kiel sin esprimis, en intervjuo al Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, TV kaj interreto), Profesoro D-ro Ricardo Mário Gonçalves, universitata instruisto pri Socia Historio en la Universitato de San-Paŭlo (USP), kaj budhana misiisto en la Vera Lernejo Pura Tero, japana ordeno fondita en la 13-a jarcento, fare de majstro Shinran (1173-1263):

Reprodução BV

Shinran

— Laŭ Budhismo, la precipa sperto, kiun la homo devas travivi estas sperto pri malplenigo de egoo, pri dekroĉiĝo. Ĉi tie ni havas bazan tekston de la Apostolo Paŭlo, kun tiu sama koncepto. Ĝi estas la Epistolo al Filipianoj, 2:6 ĝis 8. Parolante pri Jesuo, la Apostolo Paŭlo diris la jenon: “Estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de servanto, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, Li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco”. La centra esprimo en tiu teksto estas la malplenigo. En la greka teksto, ni trovas la esprimon ekenosen, kiu devenas de la verbo kenou, kiu signifas malplenigi, malplenigo, dekroĉiĝo. Do, ĉirkaŭ tiu koncepto, ni staras sur grundo komuna al Kristanismo kaj al Budhismo. Mi dirus, ke en tiu teksto la Apostolo Paŭlo prezentas Jesuon kiel modelon de dekroĉiĝo, kiun ni devas sekvi. (La grasaj literoj estas miaj.)

Tela: DIck Van Baburen (c.1595-1624)

   

Venis de la Ĉiela Edukanto la fundamenta instruo, kiu ekzempligis Lian situacion unuecan kun Dio:

— (...) sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto (Evangelio laŭ Luko, 22:26).

Ĉi tiu estas la Politiko de Dio, plenumata per la Aŭtoritateco de la Majstro Jesuo: vera politikisto estas tiu, kiu servas kaj ne estas servata. Kiom da tiaj ekzemploj ekzistas hodiaŭ en la mondo?

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Kiel ni vidis, Jesuo flankenlasis Sian propran volon favore al sia proksimulo, sed Li ne neglektis prediki la Doktrinon, kiun Li alportis de la Ĉiela Patro:

— Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru: Eĉ la polvon de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin; tamen sciu, ke la Regno de Dio alproksimiĝis al vi
Jesuo (Luko, 10:10 kaj 11)

Ĉu vi komprenis?

En mia verko La Misio de la Sepdek kaj la Nevidebla Lupo, mi substrekis, ke — eĉ se la Parolo de Jesuo ne estis akceptita de la “urbo” — ni tute ne rajtas ne diri tion, kion ni venis fari pro Volo de la Kreanto.

Jesuo persistis ĝis la “fino”, ĉar Li releviĝis kaj garantiis:

Per via pacienco vi akiros viajn Animojn (Bona Mesaĝo laŭ Luko, 21:19).

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Fronte al tiu potenca ekzemplo de sindediĉo al la proksimulo, la misiisto de Dio devas kompreni la Doloron kiel instrumenton por venko antaŭ la Ĉielo, por havi la Povon reformi la Teron. Cetere, kiam bona laboristo integriĝas je Dio, tiam li ricevas, pro persona merito, la lumon de la Aŭtoritateco de la Kristo, kun la celo transformi surterajn estulojn kaj Spiritajn Estulojn.

— (...) Ni estas Templo de Dio Vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo (Dua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 6:16).

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.