Urĝas travivi la “Amu unu la alian”

Arquivo BV

Alziro Zarur

Per la Bona Mesaĝo de Jesuo ni lernas de la Ĉiela Mentoro, ke estas nepre necese “ke ni amu unu la alian, kiel Li amas nin” (Evangelio laŭ Johano, 13:34). Kaj krome: ni komencas difini iun ajn situacion, tiel ke la bezono pri la instruo de la Sinjoro rilate la “Esencon de Dio por la Vivo” ― kiu estas la Nova Ordono, laŭ difino de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo Alziro Zarur (1914-1979) ― efektiviĝu. Klare montriĝas tiu nia deziro esti feliĉaj, kaj tial ni devas strebi per forta decido por ke estiĝu Solidara Altruisma Ekumena Socio. Por ke Respektemo, Frateco, Solidareco, Kompatemo, Grandanimeco povu fakte efektivigi Veron kaj Justecon. (...)

Kontraŭveneno kontraŭ malamo

Amo, lige kun Justeco, estas esence grava. Ĉar la alia flanko de la monero estas tio, kion ĉiuj volas eviti: malamo, kiu estigas perforton, kiu allogas pli da perforto, malkongruo de sentoj. Sekve, la ŝlosilo por solvi la problemon ne staras nepre en sociaj kaj politikaj reĝimoj, sed en la temperamento de la homo, kiu ilin konsistigas, devigas kaj travivas. Mi kutime diras: ne ekzistas bona reĝimo, se la homo estas malbona.

Kiel estulo en karno aŭ en la etera vivo, kiu ankoraŭ ne montris konvinke sekurajn kondiĉojn por ĝui etoson de civitana respekto, povus estigi kunvivadon fakte solidaran? Kiel, se en sia kerno li ripete ne volas aŭskulti tiajn fundamentajn temojn? Sen tiuj, ne eblas ekzisto de iu loko sen la feroco de milito (la Ruĝa Ĉevalo, ĉe Apokalipso, 6:4) kiel perversa juĝanto en ĉiaj decidoj. Se lian Animon ne alblovos la pura emocio de Amo kaj Justeco (tute ne miksu Justecon kaj venĝon), tiam li emos sofismi, trompi, iluziigi.

Vivian R. Ferreira

Minaco al status quo

Sekve, urĝas, ke ni travivu la instruon de Jesuo  “Amu unu la alian kiel Mi amis vin”, tio estas la rezulto de Lia persona ekzemplo: Li fordonis Sian vivon, submetiĝis al krucumado, kaj tio pruvas, ke Li alportis novan instruon, kiu kontestis misajn interesojn de certa parto de la Homaro. Tial, la Ĉiela Misiisto fariĝis minaco al la tiam reganta status quo, kaj sekve oni Lin alnajlis al oferkruco. Pro tio, la Kristo donis plej grandan elmontron de Amo. Konsekvenco: Lia mesaĝo pri Frateco senlima diskoniĝis tra la mondo, malgraŭ ke foje oni preskaŭ neis ĝin, kiel oni vidis okaze de la Jarcento de Religiaj Militoj: la 16-a jarcento, kaj la abomenaj Militiroj. Jen kial mi ripetas, ke Jesuo estas ĉiutaga konkero, konstanta malkovrado por tiuj, kiuj soifas Scion, Fratecon, Liberecon, Egalecon kaj Pacon. (...) Kaj mi ne aludas al la Ŝafido enkaptita per limigitaj konceptoj surteraj, ĉu filozofiaj, ĉu religiaj, ĉu politikaj, ĉu sciencaj. Li estas la Liberiganto, neniam kaptito. Li ŝvebas super ĉio. Lia identeco kun Dio estas tiel forta, ke Li fariĝis ― por la postvivado de la homa specio ― la Revelacianto de la origina kaŭzo de la Anima mizero, kiun ni ankoraŭ suferas, se oni konsideras la mankon de nia reciproka amo, en tiu sama maniero kiel Li nin amis kaj amas. De tio alvenas la decido pri bona vojo, socimaturiga, kiun la Sublima Edukanto montras al ni per la versiklo 35 de la 13-a ĉapitro de la Evangelio laŭ Johano: “Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.” Jen estas la Politiko de Dio, la Politiko por la Spirito de la homo. 

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.