Jesuo kaj Lia Triumfa Venko super la morto

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “Mortintoj ne mortas”, de Oktobro 2018. | Aktualigita en Decembro 2019.

Sankta Semajno! Dato inspiroveka, por ke ni ekzaltu la grandan venkon de Jesuo super la lasta malamiko, kiun la homoj devos venki: la morto. Mi do petas permeson por alporti al vi fragmenton de mia verko Mortintoj ne mortas. Jam en la enkonduko, mi demandis:

Kaj kial mi skribas pri Jesuo kaj Lia Nevidebla Regado tuj en la komenco de ĉi tiu verko? La kialo estas tre simpla: el Li kaj el Liaj universalaj instruoj naskiĝas la inspiro, por ke ni stimulu la fekundan diskuton pri temo same fundamenta kiel fascina.

Tela: Ivan Aivazovsky (1817-1900)

    

Precize pro tio, kun granda ĝojo, mi serĉis paĝon, kiun mi verkis en Sankta Maria de Arnoso, Lugar de Lages, Portugalujo, je la 15-a de Aprilo 2001, nome dimanĉo de la Resurekto de Jesuo kaj de Lia Triumfa Venko super la neeblo. Jen la teksto:

Arquivo BV

Alziro Zarur  

Kiam la Dia Majstro venkis la morton, tio estas, la solan fatalon en ĉi tiu mondo, ĉar ĉion alian oni povas materie superi, Liaj Apostoloj kaj Disĉiploj estis kovritaj per ia potenco kaj kuraĝo, kiuj kondukis ilin al diskonigado de la instruoj de la Sublima Resurektinto, ĉien. Mi ne aludas nur al tiu generacio samtempa al la Plejalta Paŝtisto, sed ankaŭ al tiuj, kiuj postsekvis. La Resurekto de la Kristo estas ia mejloŝtono en la Historio de la planedo. Se ni hodiaŭ sidas ĉi tie, alifoje, defendante tion, kion Li predikis, tion ni danku al la klopodado de homamasoj, dise en ĉiuj kampoj de la homa-spirita scio, apartenantaj al multaj vojoj de penso. Ĉi tiuj lumaj homoj, tra la jarmiloj, ne permesis, ke falu en forgeson la memorindaj lecionoj pri humaneco kaj pri Ekumena Spiritualeco, kiujn Li travivis. Kaj tiujn lecionojn ili atestis laŭ la plej diversaj manieiroj, ĉu ili konsciis pri tio aŭ ne.

Tela: James Tissot (1836-1902)

    

Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo kaj proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, en siaj famaj prelegoj, elstarigis: “Se Jesuo ne resurektus, ne estus Kristanismo”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.