Civitaninoj

Arquivo BV

Cora Coralina

Estonteco de la mondo esence dependas de la atento kaj grandanimeco de ties virinoj. Ni havas eksterordinarajn ekzemplojn de virinoj en ĉiuj landoj, de plej famaj ĝis plej simplaj, kaj oni povus komenci per patrinoj. Jen mi ĉi tie oportune elstarigas la grandecon de konfitistino el Goiás, en la vasta interno de Brazilo, la talenta poetino Cora Coralina*1 (1889-1985). Ŝi frekventis nur la unuagradan lernejon kaj publikigis sian unuan verkon kiam ŝi estis 75-jara. La karmemora Cora diris: “Feliĉa estas tiu, kiu transdonas tion, kion li scias kaj lernas tion, kion li instruas”.

La ĉi-apudaj pentraĵoj estas kelkaj el tiuj, kiuj konsistigas la panelon Evoluo de la Homaro, starigita en la Nobla Salono de  Templo de Bona Volo. Ĝi estas omaĝo al diversaj personecoj, inkluzive de virinoj, kiuj fariĝis markoj en la Historio, pro sia grava agado favore al la spirita kaj homa progreso. Ĉi tie oni montras (1) Plej-Sankta Maria, Patrino de Jesuo, la Ekumena Kristo; (2) Eleanor Roosevelt, usona diplomato kaj politikaktivulino; (3) Marie Curie, pola fizikistino, kiu ricevis la Nobel-Premion pri Fiziko (1903) kaj pri Ĥemio (1911); (4) Jeanne D’Arc, franca sanktulino kaj heroino; (5) Florence Nightingale, brita flegistino, kiun oni konsideras kiel fondinton de moderna flegarto; (6) Fernanda Montenegro, plurfoje premiita brazila aktorino; kaj (7) Ĉefmonaĥino Teresa el Kalkuto, katolika misiisto, kiu naskiĝis en la makedona urbo Skopje.

Arquivo BV

Benjamin Franklin

La talento de popolo bone edukita kaj spiritualigita transformas mizeron en riĉecon! Trezoro de iu lando sidas, antaŭ ĉio, en la solidara koro kaj en la klarvida konscio de ties popolo. En ili troviĝas kreokapablo. Tiel estas en ĉiuj nacioj.

Antaŭ longa tempo jam stariĝis Benjamin Franklin (1706-1790) por diri: “Vera saĝo konsistas en estigo de bonfarto por la Homaro”.

Multon oni povas lerni de la proksimulo

Vivian R. Ferreira

Paulo Parisi

Laŭ tio, kion mi diris en la jaro 1981 al la itala ĵurnalisto, kiu loĝas en Brazilo, Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016), kaj kion mi reproduktis en Tutmondigo de la Frata Amo*2, neniam ĝis nun estis tiel grave unuigi klopodojn en batalado kontraŭ malsato kaj por konservado de vivo sur nia planedo. Estas nepre necese kapti la emon de ĉiuj, ekologiistoj kaj iliaj kritikantoj, same kiel de laboristoj, entreprenistoj, profesiuloj pri amaskomunikiloj (gazeto, radio kaj televido, kaj nun mi inkluzivigas interreton), sindikatistoj, politikistoj, militistoj, advokatoj, sciencistoj, religiuloj, skeptikuloj, ateistoj, filozofoj, sociologoj, antropologoj, artistoj, sportistoj, instruistoj, kuracistoj, studantoj kaj nestudantoj (kvankam ni ŝatus, ke ĉiuj troviĝu ĉe pupitroj), dommastrinoj, familiestroj, barbiroj, manikuristoj, taksiistoj, stratbalaistoj kaj ceteraj partoj de la socio.

Reprodução BV

Valentina Tereshkova

La unua virino kiu veturis en la kosmon (1963), nome la rusa Valentina Tereshkova, resumis per unu frazo la gravecon de tio, kion oni alfrontas nuntempe pro la problemo de tutmonda varmiĝo: “Post kiam homo jam estis en la ekstertera kosmo, li povas konstati, kiel eta kaj malfortika estas la Tero”.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Tiu temo fariĝis premeganta, kaj ĝiaj perspektivoj, tragikaj. Pro tiuj samaj kialoj, urĝas plifortigi ian ekumenismon, kiu transiru barojn, kvietigu malamojn, estigu interŝanĝadon de spertoj, kiuj stimulu tutmondan kreemon, por konfirmi la valoron de soci-humaneca kunlaborado per partnerecoj, ekzemple ĉe popolaj kooperativoj, en kiuj virinoj havas fortan rolon, se oni substrekas la fakton, ke ili estas tute kontraŭaj al malŝparado. Estas multo lernenda, unuj kun la aliaj. La mala vojo sendube estas perforto, brutaleco, militoj, kiuj invadis hejmojn tra la tuta mondo. Alziro Zarur (1914-1979), karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, ofte emfaze diradis, ke bataloj por Bono postulas klopodadon. Simone de Beauvoir (1908-1986), franca verkisto, filozofo kaj aktivulino por virinaj rajtoj, trafe elstarigis: “Ĉia sukceso postulas oferon”.

Reprodução BV

Simone de Beauvoir

Resume: ĉiam, kiam ni superos arogantemon kaj antaŭjuĝemon, estos io bona kaj justa por lerni de la partoprenantoj de ĉi tiu ampleksa "Noa-arkeo", nome la nuntempa tuta mondo. Pro tio ni pledas por unuiĝo de ĉiuj por la bono de ĉiuj, ĉar ni kunvivas en unu sola loĝejo, la Tero. La malmoderemo de ĝiaj enloĝantoj pli kaj pli postulas devigan decidon: aŭ oni integrigas, aŭ ĝi malintegriĝas (...), kaj pro tio ni devas strategie labori per partnerecoj, kiuj estigu efektivan prosperon por popolamasoj.

________________
*1 Cora Coralina (1889-1985) — Kaŝnomo prenita de Ana Lins dos Guimarães Peixoto Bretas. Ŝi naskiĝis en la urbo Goiás/GO (konata ankaŭ kiel Goiás Velho), Brazilo. Ŝi ricevis nur elementlernejan edukadon, kaj komencis en adoleskaĝo verki siajn unuajn tekstojn kaj publikigi ilin en lokaj gazetoj. Simpla virino, kiu dum pli ol dudek jaroj laboris kiel konfitisto, ŝi prenis al si la laboron de poeto. Kiel verkisto, ŝi ricevis diversajn premiojn kaj en la jaro 1983 oni donis al ŝi la titolon honoris causa ĉe Federacia Universitato de Goiás.

*2 Tutmondigo de la Frata Amo — Dokumento, kiun Legio de Bona Volo sendis al Ŝtatestroj, al la superaj komitatanoj, al la privata sektoro kaj al la civila socio en pli ol 100 landoj, kiujn UN kunvenigis en High-Level Segment 2007, de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ecosoc), ĉe kiu LBV havas ĝeneralkonsultan statuson. Tiu evento okazis ĉe Palais des Nations, centra oficejo de tiu organizo, en Ĝenevo (Svisujo), de la 2-a ĝis la 5-a de julio tiujare.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.