Sporto pli utilas ol milito

Dimanĉe, la 13-an de Julio de 2014, la stadiono Marakanao, en Rio-de-Ĵanejro, akceptis ŝtatestrojn, aŭtoritatojn kaj dekmilojn da teamapogantoj por la ferma ceremonio de la Piedpilka Mondpokalo. En la fina disputo, disciplinita Germanujo venkis diligentan Argentinon, kaj fariĝis kvarfoja ĉampiono. Gratulojn al ĉiuj landoj, kiuj prestiĝigis la Mondoturniron de 2014 en Brazilo!

Ni ĝoje gastigis, je la dua fojo, tiun belan sportfeston, kiu kunfratigas popolojn el plej diversaj lokoj kaj kulturoj de nia planedo.

Laŭ Brazila BBC, "la emocio, kun kiu Brazilanoj kantis sian himnon je la malfermo de ĉiu matĉo, dissendata per televidiloj en la tuta mondo, konkeris alilandanojn en kaj ekster la lando". Efektive, ni entuziasmaj estis milionoj da voĉoj kantantaj, senakompane, je la matĉoj partoprenataj de nia lando, la versojn, kiuj fierigas nin, de Joaquim Osório Duque Estrada (1870–1927): "Land’ adorata / ĉe l’ landoj mil, / estas Brazil’ / Patruj’ amata! / Vin servi volas ĉiu via fil’, / Land’ amata, Brazil’!"

Marcello Casal Jr/Agência Brasil

Nian saluton de Paco al la organizintoj; al la atletoj; al tiuj, kiuj spektis la ludojn, ĉu persone, ĉu per komunikiloj; al la laboristoj, de la plej malriĉaj al la plej altrangaj; al la volontuloj; finfine, al tiom da homoj, kiuj konstruis la strukturon, kiu ebligis tiun eventegon.

La atingita sukceso estos ankoraŭ pli granda, kiam la koncernaj aŭtoritatoj kaj la socio — serioze ekzamenante la erarojn kaj trafojn trovitajn antaŭ, dum kaj post la Turniro — efektive asimilos la lernadon, kiun tiel grava turniro povas liveri al nacio. Ĉu bone profiti aŭ ne tiun sperton dependos de ni ĉiuj.

Okaze de la Meksika Turniro, en 1986, mi verkis artikolon, kiun tiam mi titolis "Sporto pli utilas ol milito". Mi konservas tiun aserton. Mi deziras kundividi hodiaŭ kun vi ĉiuj kelkajn partojn:

Arquivo LBV

Kiam Alziro Zarur (1914–1979) lanĉis ĉe LBV la Karitatan Piedpilkon, li ne estis tuj komprenata. Li suferis milojn da kritikoj. Sed, kun la tempopaso, ĉiuj ekkomprenis la pravecon de lia entrepreno. La ĵurnalisto Apparício Torelly, la karmemora Barono de Itarareo (1895-1971), entuziasmiĝis, ekzameninte la ideon kaj ĝiajn gravajn rezultojn por la homoj helpataj de Legio de Bona Volo, kaj deklaris: "Tiu programo estas nedubebla elmontro de la atingokapablo de la Brazila popolo."

La popolamaso amegas sporton, per eksterordinara energio, popola forto, kiun oni uzu favore al ĝi mem kaj ne nur dum la turniroj, aŭ surbaze de "panem et circenses".

Piedpilko havas grandegan kapablon kunamikigi homojn, nacie kaj internacie (…). Ĝi posedas karismon, kiu superas hontindajn kaj antikvajn malamojn forpelendajn de la Tero. Iam homoj devos solvi "siajn malakordojn" ĉe pli altaj planoj, sen mortigo de siaj similuloj kaj sen rezultigo de milionoj da vidvinoj kaj orfoj. Eble tio postulos mil jarojn, sed ja okazos. Ni esperu, ke ĝi ne malfruos… Sufiĉas legi la paĝojn de la Apokalipso de Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, por eklerni.

Sporto pli utilas ol milito.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.