Tutmondigo kaj pluralismo

Arquivo BV

La brazila verkisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979).

Reflexões da Alma (Meditadoj el la Animo) (2003) – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016. Aĉetu!

En la verko Meditadoj el la Animo (de la jaro 2003), mi skribis, ke ― en la proceso de tutmondiĝo, kiu tiomfoje frakasas respektindajn tradiciojn, estas prudente ne malkonsideri la pluralismon, kiu ekzistas en ĉiu popolo, eĉ en etaj triboj, dum oni laboras por spirito de solidareco, de altruismo, kiel ege rekomendas Senlima Ekumenismo, nome antaŭeniranta Bona Volo. Tio estas decida, grandanima volo; universala volo vivi pace, kiel dum longaj jaroj predikis la brazila verkisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979). La aŭtoro de “Poemo pri la Dia Dio” jam en la jardeko post 1940 lanĉis Brigadon de la Amikiĝintaj Religioj, por ia pli bona Brazilo kaj por ia pli feliĉa Homaro. Spirito de Frateco inter religiuloj devas esti ekzemplo por ĉiuj ceteraj. (...)

Ekumenismo altigas nin serĉe de tutmondaj solvoj, en universala spirito de Frateco, kiel predikas grandaj pensuloj kaj inspiroplenaj gvidantoj de religioj. Frateco estas ia “fadeno de Ariadno”, kiu sekure kondukas nin tra mallumaj, sinuaj vojoj en la kavernoj de Minotaŭro, kaj povas venigi nin al la majesta heleco de Suno, liberigante nin de mallumaj sektaj malamoj. (...)

shutterstock
Reprodução BV

Markizo de Vauvenargues (1715-1747)

La stato de morala malforteco en la mondo estas tiel granda, ke por estingi perforton ekzistas nur unu forta kuracilo: tiu de klopodado por Frata Amo, kune kun Justeco, en Edukado. Pro tio, ekumene spiritualigi instruadon estas potenca kontraŭago kontraŭ agresemo. Se paroli pri la “Sinjorino kun Vinditaj Okuloj”, jen estas ilustra penso de la franca eseisto Luc de Clapiers, Markizo de Vauvenargues (1715-1747): “Ne povas esti justa tiu, kiu ne estas humana”. Sekve, li ankaŭ ne povas esti feliĉa.

Venos iam tago, kiam armiloj fine havos siajn hororajn voĉojn silentigitaj. Ankoraŭ en la tria jarmilo, eĉ se tio postulos longan tempon, homoj komprenos, ke la esenco de povo ne troviĝas propre en ili mem, sed en la spirito de Solidareco, kiu devas kunfratigi ĉiujn homojn. Multo ankoraŭ estas farenda. Do, ek al la laboro! La tempo ne haltas por atendi la bonhumoron de iu ajn.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".