Manifesto de Bona Volo (V)

Riĉaĵo de lando estas la koro de ĝia Popolo

La monda ekonomio ne plu povas resti sub la kaprico de eksperimentado, eĉ se bonintenca, kiu pli kaj pli difektas la kredindecon de la intitucioj antaŭ la Popolo. Homo estas la generanto de progreso. La riĉaĵo de lando kuŝas en la koro de ĝia loĝantaro. Tamen, tutaj nacioj ankoraŭ suferas mizeron... Estas grave memori, ke malplenaj ventroj kaj fiaskintaj spiritoj ne ĉiam estas pretaj aŭdi. Deklaris la brazila verkisto kaj politikisto José Américo, en horo de ĉagreno, ke "skandalo estas morti de malsato en Kanaano”. Kaj Sankta Ambrozio, mentoro de Sankta Aŭgusteno, diris "Se vi posedas grandajn havaĵojn kaj via frato malsatas, vi estas ŝtelisto. Kaj se la necesbezonanto mortas, vi estas murdinto”. En tempo, kiam pro la progreso de la teknologio la antaŭvidaĵoj de produktado fariĝas superataj, malsato estas skandalo! Anakronisme, neniam la mondo konis tiom da abundo unuflanke, kaj tiom da mizero aliftanke. Mankas solidareco por la Ekonomio.

La risorto de la Ekonomio estas la Homo mem

Se profito estas ekzistopravo de la kapitalisma ekonomio, laŭ la nekontraŭebla principo, ke la entrepreno devas postvivi kaj kreski, la pago de justaj salajroj estas ĝia etiko, sed ankaŭ ĝia ruzo. Estas necese kombini la maksimuman plenumon de la entrepeno kun la sekureco kaj la trankvileco en la konduto de la socio. Estas necese kuraĝe, klare paroli. Ni donas ekzemplon: la brazilaj laboristoj estas inter la plej malbone salajritaj en la mondo. Kelkaj argumentas, ke ilia produkto-kapablo estas malalta. Nu, kiel ĝi povus esti alta, se la plejmulto da laboristoj ne nutras sin sufiĉe necese, vivas en domaĉaroj kaj aldonas al sia normala laborperiodo kvar aŭ kvin horojn de grandega laĉigo en busoj, trajnoj kaj metrooj plenplenaj? Kiel povas esti alta ilia produkto-kapablo, se la laboristoj ne estas adekvate preparitaj, kaj tamen estas devigitaj superi la malviglecon de sia propra korpo, trivita pro la malbona nutrado kaj atakita de malsanoj? Kiel produkti multon, se ilia vivo, senigita je la ĝuado de libereco kaj ĝojo, estas peniga turmentego ekde la momento kiam, ili vekiĝas ĝis la momento kiam ili ekdormas? Malgraŭ tio, oni diradas ĉie, ke la brazila popolo konsistas el friponoj. Sed, kiaj friponoj estas tiuj, kiuj suferas mizeron? Friponoj estas tiuj, kiuj ekspluatas ilin. Neniu lando havos prosperon garantiatan, se ĝi ne posedas solidan internan merkaton. Kion ajn oni universaligas la ekonomion, estas ja per aĉetkapablo de la konsumantaro de iu lando, ke devas orientiĝi la strategio de la produktantoj. Se ne estas salajroj ebligantaj la konsumadon, la industrioj estos devigitaj konkurenci en la internacia merkato. Kaj tiel stariĝas nejusta konkurenco inter landoj, kie manlaboro estas pli malmutekosta. Tiuokaze, krom la daŭrado de la relativa neprogreso de la elvolviĝantaj nacioj, pli kreskas la diferenco inter malriĉuloj kaj riĉuloj en la internaj ekonomiaj rilatoj. El tio okasas fenomenoj, kiel tiu de la nebridebla inflacio, de la periodaj stagnoj, de la socia malespero kaj, plurfoje, de la politika nestabileco kaj de la civila milito.

Ni ataku la kaŭzojn kaj ĉesos la efikoj

Homo estas inteligenta efiko de la inteligenta Kaŭzo nomata DIO, kiu estas Amo. Ni ataku do la kaŭzojn de la ekonomia problemo, kiuj, antaŭ ĉio, estas moralaj kaj spiritaj, ĉar ekzistas homoj, kiuj nur volas ĉion por si mem. Sed paralele ni urĝe kontraŭstaru la mizeron, kiu ruinigas amasojn, per ĉiuj rimedoj kiujn ni havas ĉemane. Kiu malsatas, tiu volas manĝi; kiu suferas soifon, tiu penas ĝin kvietigi; kiu estas nuda, tiu bezonas veston; kiu estas malsana, tiu sopiras je saniĝo; malesperulo deziregas konsolon. Ne morgaŭ, sed tuj! Kaj, antaŭ ol, delirante, la malsatantaj homamasoj forprenos kion ili ne havas, el la manoj de la havantoj...

La tumulto venanta de supre

Tumulto ne eksteriĝas nur en la nekontroleblaj popolaj ribeloj. Trompi kaj ekspluati popolon, kondukante ĝin al malespero, konsistigas ankaŭ tumulton... la tumulton de supre.

Privata iniciato ne povas forgesi la Popolon

La libera iniciato ekonomia –– la socio starigita sur la meirkataj rilatoj – povos postvivi, se la entre-prenistoj komprenos la elementan Veron, ke prospera kaj solida ne estas tiu entrepreno, kiu profitas el ŝtelitaj eroj da salajro, sed, fakte, el la efikeco administra, el kreokapablo, el la alta kreiveco, kiuj estas, fine, la rezultoj de la etiko de siaj internaj rilatoj kun la komunumo. La vera propaĵo, en pli ampleksa kaj profunda senco, apartenas al la tuta komunumo. La privata iniciato nur estas PROFITIGA, kiam ĝi PROFITIGAS la Popolon kaj la landon, kaj ne aron da ekspluatantoj. Ni ne povas rezignacii pri la kriegantaj sociaj maljustaĵoj. Multaj homoj rekonas, kaj ne malmultaj manifestiĝas kontraŭ ili. Sed kiom da ili, en la praktiko de la politika povo aŭ en negocado, fakte agas kontraŭ maljusteco? Tial ni atentigas pri tio, ke nur la Solidara Ekonomio estas vojo, kiu liberigos nin de la krizoj detruantaj ĉies klopodojn. Kaj, kiel diras la Popolo, "iam la domo disfalos”. Kaj ĝi nepre disfalos, se oni ne faros la necesajn paŝojn.

Ŝtelisto-knaboj estas efikoj de altklasaj ŝtelistoj

Sen antaŭjuĝoj kaj/aŭ sen fanatikeco, urĝas impulsi la renovigon de la velkintaj sociaj intitucioj per la viviga agado de la Apokalipso-Evangelio de la KRISTO, eternaj kompendioj de la Dia Konstitucia Kulturo, en kiu JESUO, la plej eminenta Edukanto el ĉiuj tempoj, bedaŭrinde ankoraŭ ne sufiĉe konata kaj tamen misinterpretata de multaj, difinis sian spiritan normaron de regado. Kaj la plej grava el ĉiuj normoj, vera principo por nacia kaj internacia savo, estas Lia Nova Ordono, kiu diras:"Amu unu alian kiel Mi vin amis. Nur tiel vi povos esti konataj kiel miaj disĉiploj.” (Evangelio de JESUO laŭ Johano, 13:34 kaj 35). Leĝo de Universala Solidareco, postulanta decidon por montriĝi kun sai efektiva civilizanta valoro. Nu, prediki Amon en la horo, kiam ĉiuj amas sin reciproke estas banalaĵo; proklami ĝin kiel politikan solvon en la malamohoro, jen kio pravigas la homan ekzistadon sur la Tero. La Amo, tamen, devas marŝi flanko-ĉe­-flanke kun la Justeco. Diradis Zarur: "Ne ekzistas progreso en la malordo”. Kaj por ke la rimedoj de tiu transformiga proceso estu ĉiam impulsataj per la Vivo, ni manifestas ankaŭ nian repuŝon al la instituciigo de la eŭtanazio, de la mortpuno kaj de la aborto, krimoj kontraŭ la vivo, plurfoje defendataj eĉ de veraj idealistoj, kiuj tamen ignoras la Spiritajn Leĝojn. La hontigan situacion de la senhava infano en Brazilo oni ŝuldas ne nur al la manko de enlandaj rimedoj. Se nuntempe, sur niaj stratoj, deliktas la famaj ŝtelisto-knaboj, estas já pro tio ke, super ili, defilas ankoraŭ senpune la altklasaj ŝtelistoj, eĉ se, kelkfoje, alivestitaj kiel bonfarantoj de la Popolo. Se nepunitoj amasas, la socio ne restas imuna.

Reedukado kaj progreso

En la Instruado (Edukado kaj Klerigado) kuŝas la celo tuj trafenda! Kaj ni aldonu pli: nur la reedukado, eĉ tiu de la propa edukado, povas garantii al ni prosperajn tagojn kaj socian PACON. Sen Edukado kaj Klerigado ne estas progreso. Eduki kaj Klerigi, tamen, ne estas nur lernigi la legadon kaj enprofundiĝadon en la librojn. Antaŭ ĉio ĝi estas lumigado de la intelekto por la harmoniaj funkcioj de la Homo en la socio. Oni atingos tion, kiam la Homa Kreito scios vidi, trans la intelekto, per la spiritaj okuloj. Estas necese harmoniigi la Homon kun la Vivo, faligi de sur la piedestalo la diinon Morto, sub kies nomo kaŝiĝas la inicita demagogio de la malsato, de la mizero, de la malbonsorto... Instrui, needukante la Spiriton, estas diplomitigi banditojn. La pripensaĵoj kondukas nin al la urĝeco de la demokratiigo de la Scio, de la universaligo de la Instruado. Instruado estas la plej postulata kaj la plej rentdona el la sociaj investadoj. Ni kredas ke, per koncentrita klopodo sur la kampo de Eduko kaj Klerigado, eblos krei grandan patrujon kaj pli bonan mondon. Por tio ni devas tuj ekagi, ne perdante eĉ unu minuton, kunigante la klopodojn de la Ŝtato kaj de la Socio. La lernejo estas nepre necesa, sed ĝi ne anstataŭas la Hejmon. La Ŝtato kaj la Socio devas kune gvidi solvojn por ke la familioj digne vartu kaj eduku siajn infanojn. Niaj entreprenistoj devas kompreni, ke nenion valoros la modernigo de la aparataro, se ne eksistos homoj kapablaj ilin direkti. Ne taŭgas já pensi pri civilizacio de produktivaj robotoj, kiuj tamen ne kapablas konsumi. Kiom valoras la "gloro”, ke la brazila Nordoriento estas konsiderata la plej kreskpova regiono de la mondo, se la tiea Popolo suferas la genocidon estigitan de la kronika malsatego?

(Sekvu)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.