Manifesto de Bona Volo (VI)

Religia Paco en la avangardo

La Paco estas tio, kion ni ĉiuj serĉas. Sed la vera Paco naskiĝas en la koroj de la homoj, kiuj faras la naciojn. La laboro kunfandita en Dio kaj en Liaj Superegaj Leĝoj estas la sola elekto inda je la hodiaŭa kaj morgaŭa mondo. Jen kial gravas la ekzemplo de ĉiuj religiuloj, kiuj devas scii flegi la Pacon , ne nur ene de ĉiu grego, sed ĉefe inter ili ĉiuj. La religia Paco estas la unua, kiun oni devas atingi. El la interna Paco, naskita de nova universalisma, ekumena kaj frateca teniĝo, naskiĝos ja la socia Paco, la institucia Paco kaj la sopirata internacia Paco. Ekumenismo altigas nin al la serĉado de totalaj solvoj, ene de sia spirito je Frateco. LBV estas tiom ekumena, ke ĝi ne postulas de iu ajn devigan akcepton de la Senlima Ekumenismo. La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco (ParlaMundi) kunvokos por klarmensa kaj saĝa agado ĉiujn Homojn de Bona Volo, en Brazilo kaj en la tuta mondo, pretajn servadi al la Homaro, engaĝiĝitajn en la ampleksa kaj die demokratia propono de la Politiko de Dio. Oni ne starigas pli bonan Pratrujon kaj pli feliĉan mondon, kolektante malvirtojn, sed stimulante bonajn kvalitojn. Estas vera memmortigo voli egaligi la homojn laŭ tio, kion ili havas malbona: la akordigo fariĝu supre: laŭ iliaj kompetenteco, dinamikeco, virtoj kaj eternaj kvalitoj de la Spirito.

La danĝero estas interne de ĉiu

Por fini, mi volas mencii Lincoln, historian ekzemplon de publika homo kaj pensulo, en unu el liaj gravaj paroladoj, kiam li diris: "De kie ni time atendu la venon de la danĝero? Mi respondas, ke, se ĝi nin atingos, ĝi venos de ni mem. La danĝero ne povas veni de ekstere. Se okazos detruado de tio, kion ni havas, ni mem respondecos pri tio.” Ni tute konsentas kun la eminenta usona ŝtatisto. Fakte, la internaj malhelpoj pli vigle baras la vojon al la progreso de iu Popolo ol la eksteraj. Ĝis la plej sensignifa el siaj gefiloj havos minimumajn kondiĉojn por digna vivo, neniu lando povos konsideri sin plene sendependa, sed nur sklavo de la limoj de si mem altruditaj. Malgraŭ tio, ĉiu tago estas tago por renovigi nian destinon. La riĉaĵo de Popolo kuŝas ne en la bankaj ferŝrankoj, sed en la koro kaj en la brakoj de la popolanoj mem. Ni ne estas ksenofoboj. Izolismo kaŭzas la ruinon de iu ajn lando. En mondo konstante minacata de detruo, estas bone memori, ke ĉiutage, pro la falo de spaco – kaj tempo baroj, ju pli oni volas detrui la Familion, des pli ĝi kreskas kaj eknomiĝas Homaro. En la jarcento de hidrogenbombo kaj misilo, ni ne estas ŝirmitaj kontraŭ io ajn okazanta eĉ al niaj antipoduloj. Sed venas la horo ĉesi diri, ke, ekzemple, la brazila Popolo ankoraŭ ne estas preparita por venki siajn gravajn defiojn sen la interveno, sub mil facetoj, de aliaj nacioj, kiuj ajn ili estas. Inter tiuj tion dirantaj, troviĝas la homoj taksantaj la Popolon ĉiam preta senhonoriĝi, sekve, trompiĝi, hipnotiziĝi, prostituiĝi. Inter la homoj tiele pensantaj, troviĝas tiuj, kiuj vivtenas sin per la ekspluatado de la mizero kaj malklereco de la Popolo. La ekzisto de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, kiu estas konstruita de la Popolo, kiel ja konstruiĝis en nur tri jaroj kaj duono la Templo de Bono Volo, estas la definitiva pruvo de tio, ke la braziliano estas tre bone preparita por elekti la ĝustajn paŝojn por sia plena disvolviĝo.

Homaro bezonas kredi je la estonteco

Ĉi tiu Fundamenta Ŝtono signifu ja la markon de nova tago por ni ĉiuj. La Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, sub la benoj de Dio, estu ja la ideala instrumento por la efektiva praktiko de la Amo al la proksimulo kaj Legio de Bona Volo estu la levilo, kiu kontribuos por la transformado de la monda pensmaniero. Kaj, koncerne nian landon, Brazilo bezonas kredi je Brazilo. Tio estas fundamenta. Al tiu malĝojiga sendistinga malfido, hodiaŭ malfeliĉiganta la popolojn, ni povus demandi per la fama latina esprimo: "Cui prodest?” Al kiu utilas? Estas bone esplori: "Cui prodest?” Ni prenu niajn manojn reciproke kaj unuigo niajn korojn antaŭ ol fariĝos malfrue: Militista aŭ Civila Forto, ĉio estas Brazilo! Aŭ ni komprenu nin unu la aliajn – respektante nin reciproke, antaŭ ĉio – aŭ tiu ĉi lando fariĝos ia nenieslando, restante por ĉiam la sklavloĝejo kiun nenia decido, kiel ajn bonintenca ĝi estas, sukcesis faligi ĝis hodiaŭ. Nun estas la horo de Nova Abolicio, nome la Abolicio de la morala kaj spirita sklaveco de ĉiuj surteraj loĝantoj. Nun estas ja la horo! Dio lumigu la regantojn de ĉiuj nacioj kaj iliajn popolojn.

POEMA DE LA TOTALA EKUMENISMO

Alziro Zarur

Gefratoj el ĉiuj popoloj,
el ĉiuj rasoj/ kaj el ĉiuj kredoj:
estas sola unueco
fundamenta
en ĉiuj religioj: la Bono
kiun ili ĉiuj instruas,
neniam praktikante ĝin
laŭ la Diaj Leĝoj.
Jes,
ĉar, se ili ĝin praktikus,
ne plu ili iluziigus sin,
neplu ili izoliĝus,
en ĉi tombo blankigita
de timema certeco.
Kial vi timas la Veron,
ho kruelegaj sinjoroj
de la inferoj kaj de la ĉieloj?

Sed la unueco persistas,
kaj iru nun ni
unuigo niajn kredojn
embarasantajn la progreson,
lantan sed senfinan,
de la Homaro laca
de metafiziko trudita
de totalismaj dogmoj.
Ĉar mi estas la Popolo-voĉo,
kaj la Popolo volas ĉion tia.

Kaj vi,
nazioj,
faĉistoj,
komunistoj,
anarkiistoj,
sciu, ke mi amas vin ĉiujn,
ĉar vi ĉiuj penadas,
per viaj idealoj,
detrui la malnovajn erarojn,
kiuj ruinigas nin ĉiujn.

Sed kial vi interbatalas
per armiloj de mortiga malamo,
se vi serĉas la saman celon
laŭ tute malsamaj vojoj?
Nu, vi ĉiuj ja scias:
"tiu, kiu per fero vundas,
per fero estos vundita.”
Nur la Amo venkos
en tiu Granda Jarmilo
de la senmorta Apokalipso,
kiam vi brakumos unu

alian kun frateca korinklino,
pliporante la novajn erarojn
kiujn vi aldonis al la malnovaj.

Ĉiuj homoj estas unu sola,
ĉiuj popoloj estas same unu sola,
kaj la Homaro
estas kiel la organismo
de la homo:
pro malsana organo
la sanaj ankaŭ suferas.
Kaj la samo,
ekzakte,
matematike,
okazas al la Homaro:
dum ekzistos
unu malsanulo,
unu sklavo,
unu malsatulo,
unu krimulo,
unu perversulo,
ni suferos pro li.

Sed kion vi diros,
kiam vi vidos
tiom da malfeliĉaj homoj
sur la tuta Tero?
Tiu almozulo
estas mi;
tiu leprulo
estas vi;
tiu patromurdinto
estas li;
tiuj putinoj
estas ni;
tiuj fanatikuloj
estas vi;
tiuj perfiduloj
estas ili.

Kiu malbonfaras al sia proksimulo
al si mem malbonfaras;
kiu malamas sian proksimulon,
sin mem malamas;
kiu mortigasian proksimulon,
sin mem mortigas.
Estas la unueco de Dio
en la Homaro.
Ni ne havos sanon
ĝis estos unu malsanulo;
ni ne havos pacon
ĝis estos unu afliktito;

ni ne estos feliĉaj
ĝis estos en ĉi mondo
unu malfeliĉulo.

Kaj la malfeliĉuloj estas milionoj/ en tiu mondo de DIO./ Malmultaj el ili,/ tre malmultaj ja scios/ kial ili naskiĝis,/ kial ili vivas,/ kial ili iam mortos./ Cetere,/ ankaŭ la doktoroj/ ankoraŭ nescias/ kial oni naskiĝas,/ kial oni vivas,/ kial oni mortas./ Gefratoj,/ estas sola unueco/ fundamenta/ en ĉiuj religioj,/ en ĉiuj politikaj kredoj,/ en ĉiuj sociaj doktrinoj:/ ĉiuj luktas por la Bono/ laŭ malsamaj vojoj,/ ĉiu kredante ke li estas la plej grava./ Kaj mi, estante la vocô de la Popolo,/ levas al la mondo mian voĉon,/ ĉe frateca ekpaŝo
por la unuiĝo de ĉiuj – protestantoj kaj katolikoj,
judoj kaj pozitivistoj,
esoteranoj kaj spiritistoj,
mahometanoj kaj umbandistoj,
nihilistoj kaj ateistoj,
faĉistoj kaj komunistoj,
anarkiistoj kaj nazioj,
eĉ la teroristoj –
ĉar ĉiuj popoloj estas unu sola,
estas nenia kialo pli
kiu malheligu la feliĉon
de tiu ĉi Nova Homaro
kiu iras serĉi Dion
por la tuta Eterneco.

(Poemo esperantigita el la portugala lingvo)

TBV KAJ PARLAMUNDI PORTALO AL LA TRIA JARMILO

La Templo de Bona Volo, la plej vizitata monumento en Brazilja/Brazilo, estas konstruaĵo dediĉita al maditado, al la restarigo de la vitalaj fortoj de la Homa Estaĵo, kaj ĝi unuigas lin al la Naturo, al la Arto, al la Kulturo, fine, al DIO. La etoso en ĝiaj ĉambroj superplenas je Vivo, tiamaniere, ke iu ajn, iam ajn, sentu sin bone en ĝi. Flanke de TBV troviĝas ParlaMundi, Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, ia tute nova kaj revolucia Internacia Forumo por debatoj, kies celo estas unuigi la tutan homan kaj spiritan sciaron en potenca forto en la servo de la popoloj. Ĝia areo havas preskaŭ 6.000 m2, dividitajn en kvin etaĝojn kiuj, krom du aŭditorioj kaj la kunsidejo José de Paiva Netto por akcepti naciajn kaj internaciajn eventojn, kun kabinetoj por simultana tradukado kaj gazetaraj ĉambroj, enhavas ankaŭ la Alon de Studantoj, kun biblioteko, lernotabloj kaj internet-konektitaj komputiloj, Noblan Salonon, atelieron, restoracion kaj lunĉejon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.