Diversaj gradoj de scio

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la verko “Trezoroj de la Animo”, de Novembro 2017.

Ni estas filoj de unu sama Patro ― aŭ de unu sola planedo, laŭ tio, kion pensas ia skeptika pensolinio, kiu ankoraŭ ne akceptas la realecon de Supera Ĉiela Inteligento. Tamen, la scienca penso, pro la forto de Racio sen dogmoj, antaŭjuĝoj kaj tabuoj, tien alvenos.

Nasa
Arquivo BV

Alziro Zarur

La brazila pensulo Alziro Zarur (1914-1979) skribis: “Ekzistas tiom da religioj, kiom estas la gradoj de kompreno de la homo, laŭ la sumo de liaj enkarniĝoj’’.

Analizante la penson de tiu granda ĵurnalisto, radikronikisto, verkisto, filozofo, socia aktivulo kaj fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), mi povas ekumene konkludi, ke laŭ tiu sama rezonado, ekzistas diversaj perspektivoj por kompreno pri Filozofio, Politiko, Ekonomio, Arto, Sporto, Sociologio, Fiziko, Ĥemio, Antropologio, Psikologio, Psikanalizo, inter aliaj kampoj de la homa scio.

Etika Ekumenismo

Pro tio, respekto al aliula penso estas klara difino pri Ekumenismo, kiu siavice tute ne sugestas forlason de alprenitaj sindevigoj fronte al komunumo. Esti ekumena implicas ankaŭ esti respondeca; sekve, ne vundi elementajn principojn de etiko.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.