Virtuala dependeco

Se oni rajtas nomi ion dinamika revolucio – tia revolucio, kiu ne nur komencas novan etapon en la elvolviĝo de la socio, sed same konstante renoviĝas – tio estas teknologio. Kion plej modernan oni lanĉas nuntempe en la merkaton, tio rapide fariĝas arkaika.

Konstantaj kibernetikaj progresoj pli kaj pli starigas plibonigojn en pluraj kampoj de la homa agado. Interreto estas unu el la pilieroj de tia senfina sistemo, kaj pli kaj pli da homoj aliras la virtualan mondon.

Alloga Universo

shutterstock

Serĉado de scio, de amuziĝo (ludoj, babilado kaj sociaj retoj), komfortaj financaj ĝiroj hejme, en oficejoj aŭ ĉe retkafejoj, per unu sola klako, jen estas kelkaj utilaĵoj, kiujn la monda reto de komputiloj proponas. Ni vidas tra la mondo, ke interretajn rimedojn oni uzas eĉ por plirapidigi registarajn ŝanĝojn. Tamen, uzado de tiaj rimedoj sen prudento eble kaŭzos grandegajn malgajnojn. Unu el ili estas tiu, kiun fakuloj nomas kibernetikdependanto. Temas pri retumantoj kun obsedo aŭ mensa dependo de interreto. Esplorantoj konsideras ĝin unu el la plej gravaj nuntempaj psikaj malsanoj. La obseda interretano fariĝas krome inklina al iuj malsanoj, nome profundvejna trombozo, angoro, depresio kaj trograseco. Kaj krome oni ne forgesu la damaĝajn rezultojn al tiuj, kiuj ne sukcesas liberiĝi de la virtuala reto en la kampoj de amo, familio kaj profesio.

Shutterstock

Tiaj estas danĝeroj, al kiuj ĉiu homo sin elmetas, precipe adoleskantoj. Gejunuloj troviĝas en tempo de malkovro de sia propra identeco. Multaj el ili serĉas ĉe sociaj retoj sian "rondon" kaj kiam ili transpasas la limon de memfido, ili alfrontas kibernetikan obsedon, kaj limigas sian vivon al la alloga, virtuala universo.

Resanigo

Plej ofte, resanigo konsistas, laŭ fakuloj, en tio, ke oni forigu la kibernetikan maniulon de kontakto kun komputilo, kaj kreu novajn, plezurigajn kutimojn. Tamen, laŭ multaj psikologoj, ne sufiĉas malpermesi, ĉar depende de la grado de dependeco, eble li transirus al drogaĉoj. Tiaj situacioj postulas psikoterapiiston, nome kompetentan profesiulon, kiu helpu la pacienton trovi la kaŭzojn, kiuj kondukis al tia pasio, kaj serĉu alternativojn por solvi la problemon.

En Brazilo, Hospitalo de Klinikoj de Fakultato de Medicino de Universitato de San-Paŭlo estas unu el la institucioj, kiuj proponas flegadon kontraŭ tiu malsano. Aliajn informojn oni havigu per la retejo www.dependenciadeinternet.com.br.

Ni ne forgesu ankaŭ la rimedon de preĝado. Sincera preĝo de tiu, kiu deziras resaniĝi, aŭ de tiu, kiu emas helpi bezonanton povas estigi verajn miraklojn. Jesuo, per sia Evangelio laŭ Mateo, 7:7 ĝis 11, konfirmas al ni tiun esperon: "– Petu, kaj Dio donos al vi. Dio ne estas indiferenta eĉ al morto de birdeto. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la Ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?".

Progreson ni ĉiuj celas, sed ni uzu ĝin efektive favore al la Homaro.

Tela: James Tissot (1836-1902)
Sano de la animo

Mian saluton al ekonomikisto Paulo Azor, al kiu mi dankas por tre interesa paĝo, kiun li sendis al mi. En ĝi oni substrekas la medicinajn fakojn de Jesuo je la sennombraj mirakloj, kiujn Li faris, laŭ la raporto de la Evangeliistoj ĉe la Bona Mesaĝo de la Ekumena Kristo. La tekston oni atribuas al parolado de diplomiĝintoj pri Medicino de PUC-PR/2010. Jen peco: "La flegado, kiun Li proponas, estas pli ol resanigo de korpa malsano, sed ia vivo en paco kaj ĝojo, ĉi tie sur la Tero kaj plie tuta eterneco apud Li, en la Ĉielo".

Jesuo personigas la Dian Karitaton je la dispono de ĉiu homo. Kiu akceptas ĝin, tiu akiras antaŭ ĉio sanon de la Animo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.