Interreto, edukado kaj potenco

Ĵurnalo “A Tribuna”, el Santo Ângelo, Brazilo ― Vendrede, la 6-an de marto 2015

Ne estas novaĵo, ke interreto fariĝis nemalhavebla rimedo en nia ĉiutaga vivo. Kiam oni aliras ĝin, renversiĝas limoj, kiuj antaŭe estis nesupereblaj al la plej multaj civitanoj. Tamen, mi konstante admonas ― ankaŭ por bona uzado de kibernetika ilaro ―, ke edukado estas potenco. Sen taŭga instruado, kune kun Ekumena Spiriteco, la uzado de tiu influpova rimedo povas esti katastrofa.

Vivian R. Ferreira

Lilian Castelani

Doktorino Lilian Castelani, fakulo pri Juro pri Elektroniko kaj Labor-Procezoj, en San-Paŭlo, Brazilo, faris komenton antaŭ kelkaj monatoj, kiu ĉiam interesas familiojn: “La ĉefa danĝero en la virtuala mondo estas troa sinmontrado. Homoj ne estas preparitaj por uzi interreton. Ili devas havi pli da respondeco pri tio, kion ili publikigas, precipe en sociaj retoj, kie oni elmontras ideojn, niajn familianojn, bildojn pri ni. Estas grave adekvatigi tion, kion oni efektive devas antaŭenigi, ĉar post enmeto en interreton, ĝi apartenas al la mondo. Tre rapide disiĝas la informo, kaj nuntempe ĝi estas tre valora.”

D-rino Castelani rekomendas: “Ĉu en sociaj retoj, ĉu kiam vi aĉetas iun servon per interreto, necesas analizi, ĉu la retejo estas fidinda, ĉu la uzoreguloj akordiĝas kun tio, kion vi opinias ĝusta. Tiaj etaj zorgoj estas esence gravaj por bona sekureco rilate vian privatecon. Male, vi estos viktimo de krimo pro via propra kulpo.”

Shutterstock

Ankaŭ respektemon al la proksimulo la advokatino elstarigis: “Estas tre grave scii, ĉu tio, kion vi enkondukas en interreton ĉagrenos alian homon, ĉu ĝi efektive estos utila por iu, aŭ eĉ al vi mem.”

José Gonçalo

Daniel Guimarães

Nun, atentu, gejunuloj, pri tio, kion diris D-rino Castelani: “Foje, homoj publikigas privatajn fotojn kaj ne scias la resonadon de tio en interreto. Per unu klako, tio diskoniĝas al milionoj da homoj, kaj estas neeble kalkuli, al kiom da aliaj, poste. Kaj forpreni tion el interreto estas tre malfacile! Oni sukcesas forigi el la publika medio krimojn, sed rilate al aferoj, kiujn vi mem publikigis, estas malfacile, kaj tiam vi submetiĝas al cyberbullying (interretaj humiligoj), al hontigaj agoj. Necesas krome prudento por esprimi tre polemikajn opiniojn. Do, necesas zorgi, kiam oni prezentas sian vizaĝon en interreto”.

Sociologiisto Daniel Guimarães, prezentisto de la programo Solidara Socio, en TV Bona Volo, diris al D-rino Castelani la jenon: “Infanoj kaj adoleskantoj estas avidaj uzantoj de tiaj teknologiaĵoj. Ofte ili regas ilin pli lerte ol siaj patroj mem, kaj ĝenerale ili ne havas sufiĉan maturecon por kompreni la aferon pri limoj”.

La indiko de fakulo pri Elektroniko-Juro estas, ke “gepatroj atentu pri la ĉiutaga vivo de infanoj. Ekzemple, ne lasu la plej uzatan komputilon en fermitaj ĉambroj, sed en lokoj, kie preterpasas homoj. Kompreneble, estas malfacile; nuntempe ekzistas saĝtelefonoj, tabulkomputiloj. Sed la atentado flanke de la patro devas esti ĉiam forta, je observado pri la konduto de la infano, je interparolado kun ĝi. Mi pensas, ke malpermesi estas forigi ĝin el la socio, nuntempe, ĉar ĝi estas ene de tiu socia, virtuala medio. Do, per interparoloj, alproksimigi gepatrojn kaj gefilojn. Kompreni, ke foje unu ago de filo povas respondecigi la patron rilate al krimo, ĉar li estas la respondeculo pri la filo. Gepatroj ne rajtas alveni en la hejmon lacaj kaj tuj ekdormi. Ne! Ni informiĝu pri tio, kia estis la tago, ĉu la filo estas ĉagrenita. Mi opinias, ke tia interparolo en la familio donas pli da respondeco.”

Laŭ D-rino Castelani, “la necesa ordono estas edukado”. Jen estas la vojo por preventi krimojn, kiuj, laŭ ŝi, “jen okazas, ili estas la samaj, nur la rimedoj ŝanĝiĝis. Kaj nuntempe oni disponas pri virtuala perilo, kiu multe pli diskonigas la krimojn. Edukado por uzi interreton estas la granda sekureco. Oni donu al si mem privatecon, oni zorgu pri tio, kion oni elmontras, jen estas la plej koheraj faroj por krozi en tiu mondo.”

Dankon, D-rino Lilian Castelani, por la klarigoj, kiuj estas socie tre utilaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.