Reformo de la homo
Kiam oni laboras por la estingo de malriĉeco, estigante prosperon al la loĝantoj, estas esence grave, ke unue oni ŝanĝu la mensostaton de la homoj. Sed sur kiaj bazoj? Sur tiuj de la Spirito, kiun tamen oni ne konsideru kiel simplan projektaĵon de la menso. Estas necese, antaŭ ĉio, plene fidi la kapablon de la gentoj. Kaj plie: rigardi la homojn kun Bona Volo, se oni volas formi civitanojn ĝustajn, feliĉajn, kompetentajn, produktemajn, laŭ landaj kaj tutplanedaj terminoj, kaj doni al ili efektivajn oportunojn. Oni devas elstarigi iliajn virtojn kaj alĝustigi, per efika edukado, tion, kio meritas alĝustigon.


Oni ne atendas ian subitan miraklon — kvankam nenio estas malebla —, sed ja la plifortigon de idealo, kiu establiĝu, etapo post etapo, ĝis kompletiĝos ĝia eksterordinara servo. Eleanor Roosevelt (1884-1962), la meritoplena prezidanto de la Komisiono de Homaj Rajtoj en UN, por precize difini tian bonan batalon, personan kaj kolektivan, cele al ia pli bona mondo, asertis: “Por atingi Pacon, oni devas rekoni la historian veron, ke oni jam ne povas vivi aparte de la cetero de la mondo. Oni devas ankaŭ rekoni la fakton, ke Pacon, same kiel liberecon, oni ne kaptas per unu sola fojo kaj definitive; ĝi estas ĉiutaga batalado por pli vasta teritorio, kaj rezulto de multaj streboj individuaj”.
Tamen, estas necese teni la konscion: libereco sen respondeco kaj Ekumena Frateco estas ia kondamno al ĥaoso. Kaj plie: la tre dezirata struktura ŝanĝo devas kalkuli je la potenco de racio, kaj je la plej bonaj sentoj de la homo. Male, ĝi plu esprimados la volon de ventkapuloj, en kion foje ĝi preskaŭ transformiĝis. Sekve, estas urĝe kunigi la menson kun la koro, por atingi la noblajn celojn, sub la inspiro de plej altaj aspiroj. La okuloj rigardu alten, sed konvenas, ke la piedoj restu firme sur la grundo.

Madame Curie (1867-1934) — Nobel-premiito pri Fiziko en 1903 kaj Ĥemio en 1911 —, kiu per nekalkuleblaj strebadoj kaj oferado kondukis Sciencon al tiom da konkeroj, el sia alta obstinado, diris: “Oni neniam devas revi pri konstruado de ia pli bona mondo sen la perfektiĝo de la individuoj. Tiucele, ĉiuj ni devas labori por nia propra evoluo, kaj samtempe kundividi la ĝeneralan respondecon pri la tuta homaro”.

Booker T. Washington
La renoma usona edukisto Booker T. Washington (1856-1915) — unua prezidanto de la legendeca Lernejo de Tuskegee, kiu sin dediĉis al kreado de pli bonaj kondiĉoj por individua elvolviĝo de ekssklavoj kaj iliaj posteuloj, kaj al indiĝenoj, por kiuj li same laboris, precipe per Edukado — skribis: “Ne estas defendo aŭ sekureco por iu ajn inter ni, krom per plej alta inteligento kaj per supera elvolviĝo de ĉiuj”.
Evidente, tio nuntempe aplikiĝas al la tuta homa gento, la Kapitalo de Dio, laŭ tio, kion certe deziris, en la profundo de siaj deziroj, la nelacigebla D-ro Booker, kies Animo duonvidis estontecon, kiam rasismo, kiun mi konsideras socia kancero, ne plu ekzistos.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.