Multobligo de panoj kaj fiŝoj kaj batalado kontraŭ malŝparado

Fonto: Medito de Bona Volo, elprenita el la verko “Trezoroj de la Animo”, de Novembro 2017.

En mia verko La Kapitalo de Dio, mi komentarias pecon el la Evangelio, kiu donas al ni instruoriĉan lecionon.

Konante la Suverenajn Regulojn de la Ekonomio de Dio, kiujn la plej multaj homoj ankoraŭ ne scias, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, povis okazigi la miraklon de multobligo de fiŝoj kaj panoj, laŭ priskribo de Mateo, 14:13 ĝis 21.

La unua multobligo de panoj kaj fiŝoj

Tela: Giovanni Lanfranco (1582-1647)

13 Kaj Jesuo, aŭdinte, ke Johano, la Baptisto, estis senkapigita laŭ ordono de Herodo, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis Lin, piedirante el la urboj.

14 Kaj Li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj Li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

15 Kaj kiam venis la vespero, Liaj Disĉiploj venis al Li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

16 Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.

17 Kaj ili diris al Li: Sinjoro, ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.

18 Kaj la Majstro diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.

19 Kaj Li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj Li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, Li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la Disĉiploj, kaj la Disĉiploj al la homamasoj.

20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.


Aldone, ni ne forgesu, ke la Dia Ekonomikisto instruis al ni pri la persona kapablo de ĉiu homo, kiam Li diris: “Vi estas dioj. Mi iras al la Patro. Vi restos sur la Tero;   (...) do vi faros la farojn pli grandajn ol tiuj, kiujn Mi faras” (Evangelio laŭ Johano, 10:34 kaj 14:12).

Eble pro maldiligenteco, iu homo povus argumenti, analizante la ĉi-supran tekston, ke Jesuo estas unika okazo, kaj ke pro tio ne troviĝas kriterio por paraleligi nian kompetentecon al la Lia, kiu estas ĉiele pli alta. Maniero kontraŭi tian argumenton estas konsideri, ke eĉ se ni ankoraŭ ne staras sur la altega spirita ŝtupo kiel la Majstro de majstroj, tamen ni kapablas fari simplajn agojn, kiuj efikas fortege.

La povo multobligi panojn kaj fiŝojn troviĝas ankaŭ en ni mem, unuavice per konscia konsumado. Ni do klopodu alĝustigi la malŝparadon. Kiom da nutraĵoj ni forĵetas pro neglekto! Kion forĵetas bonhavaj popoloj en la mondo sufiĉus por estingi la malsaton de tiuj, kiuj suferas verajn turmentojn. Tio estas nur paŝo. Jes, sed konsiderinda paŝo. Kaj nur per la sumo de ŝajne etaj agoj ni atingos plej grandajn sukcesojn.

Arquivo BV

Konfuceo

Kiel rimarkigis Konfuceo (551-479 a.K.): “Transportu po unu teramaso ĉiutage kaj vi starigos montaron.

Ĉi tie mi elstarigos tion, kion revelacias la Evangeliisto Mateo, per la versiklo 20 en la ĉapitro 14: “Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

Tio signifas, ke pro ordono de Jesuo ili ne forĵetis tion, kio restis al ili. La konsiderindaj kvantoj kolektitaj de la Disĉiploj, en estonta okazo, bonfaris tiujn homojn aŭ aliajn. Mi ĉiam insistas, ke hodiaŭa peceto estos abunda morgaŭa manĝo. Ni pensu pri tio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.