Administri estas alveni pli frue

Paulo Parisi
En la persona aŭ en la kolektiva vivo, ni devas scii, honeste, prepari nin por la morgaŭo. De tio venas la grandega valoro de patroj, de patrinoj kaj de edukistoj. Mi ripete revenadas al tio, kion mi deklaris en la jaro 1981, en intervjuo donita al la veterana itala ĵurnalisto, kiu loĝis en Brazilo, nome Paulo Rappoccio Parisi (1921-2016): administri sian propran hejmon, aŭ instituciojn, entreprenojn kaj naciojn estas alveni pli frue. Tio estas, kun decidemo kaj efika sinteno, klopodi anticipi la okazaĵojn, kaj eviti malfacilaĵojn aŭ eĉ korekti la direktojn fronte al riskoj, kiuj sin prezentas, sendepende de tempo aŭ loko. (...) Tamen, por la sekureco kaj evoluo home subtenata en iu ajn organizo, estas esence grave, ekzemple, ke ĉiuj ĝiaj partoj, de plej supre ĝis plej malsupre, lernu grandan sciencon: la sciencon de dialogo.

Pari passu kun bona interrilato — surbaze de kompromiso kaj kompetenteco de kunlaborantoj de entrepreno — jen estas interreto por helpi en perfektigado de administraj paŝoj. Tamen, la reto per si sola ne starigas la deziratan lertecon de taskoj, sen la ĝusta kapablo de profesiulo. (...) Ni sciu utiligi la modernajn rimedojn, sen forgeso, kompreneble, ke la profito devas esti por ĉiuj, ne nur por kelkaj.
La komentoj ne reprezentas la opinion de ĉi tiu retejo; ili estas sub ekskluziva respondeco de ties aŭtoroj. Ne estas permesata la enmeto de netaŭga materialo, kiu malrespektas la etikon kaj bonmorojn kaj/aŭ la rajtojn de aliuloj. Konu plie ĉe Oftaj demandoj.