Ni ne havas alian fizikan loĝejon, krom la Tero

Fonto: Medito de Bona Volo, el la libro “Jesuo, la Dia Profeto”, jaro 2011.

Ni facilanime forgesas, ke ni estas estuloj, kiuj dependas de la Patrino Naturo; sekve, ni devas tre bone zorgi pri ĝi. Koncerne la Bibliajn Profetaĵojn, kiel la Profeta Prediko de Jesuo (Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 24) kaj la Apokalipso, ili ne devas nin teruri. Male, ili taŭgas kiel miljara admono. Terura estas tio, kion faras la homo. Antaŭdiroj estas sciigoj de Dio pri ĉi tiu fakto: se ni plu agados same, misuzante nian liberan volon, tiam la konsekvencoj estos tiaj kaj tiaj. La admonoj de Profetoj ne celas do timigi aŭ montri “vidaĵojn” de iaj ventkapuloj. Fakte, stulta estas la agado de homoj, kiujn oni konsideras praktikaj, kaj tamen tute ne estas praktikaj, sed ja avidemaj kaj memmortigemaj, ĉar ni ne havas alian loĝejon, krom ĉi tiu suferanta planedo, kies pacienco evidente jam elĉerpiĝas. Pro tio, Jesuo, la Dia Profeto, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 24:21, diris pri la Granda Aflikto, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. Tia gravega fakto ankoraŭ ne okazis sur la Tero. Almenaŭ dum la tempo, kiam ni, homoj, ekloĝis sur ĝia surfaco. Kaj jen la transskribo de la versiklo 22: “Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj de Dio, eĉ la elektitoj ne estus savitaj”.

shutterstock

“Lasta Har-Magedono”

Arquivo BV

Alziro Zarur

Mi ĉiam asertas: sen la Nova Ordono de Jesuo, kiun Alziro Zarur (1914-1979) prezentis kiel Ŝlosilon de la Vivo kaj Ŝlosilon de la Morto, eĉ la Diaj Leĝoj, en la koro de tiuj, kiuj ne scipovas ami, ĉar ili ne konas kaj ne plenumas la Ordonon de la Sinjoro de la Tero, povas esti uzataj kiel rimedoj por tiraneco. Ĉar bedaŭrinde ofte la homo malaltigas grandajn ideojn al siaj tre limigitaj kapabloj kompreni, fronte al la senfino de la Universoj. Li perdas sian tempon, prokrastas sian spiritan evoluon, ĉar la Leĝo de Dio ne ŝanceliĝus pro la mallarĝmensa agado de la homo.

Nasa

Mi finas per ĉi tiuj konsolaj vortoj lasitaj de Alziro Zarur: “La lasta Har-Magedono pasos for, kiel forpasos ĉiuj militoj, ĉiuj sektemoj, malamoj, malsanoj, malindaĵoj kaj ĉiuj hororoj de vivo kaj morto. Kaj vi vidos novan Ĉielon kaj novan Teron. Vi formos ― antaŭ Dio ― unu solan Gregon por unu sola Paŝtisto, vi estos la ŝafoj elektitaj de Bona Volo, sigelitaj per la Nova Ordono de la Kristo, nome la eterna Amo, sen dividoj kaj sen farizeeco, senfina Amo, kiu venas el Dio al la idoj, kiuj amas Lin, amas la teron kaj amas la ĉielon”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.