Aritmetiko de detruado

Fonto: Medito de Bona Volo elprenita el la verko “Trezoroj de la Animo”, de Decembro 2017. | Aktualigita en Aprilo 2021.

La aritmetiko de detruado de la naturmedio estas paradoksa: la homaro kreas kaptilojn kontraŭ si mem kaj poste atribuas al la “arbitra povo” de Dio aŭ al la destino la tutmondajn katastrofojn, kiuj okazas. En ni troviĝas la kapablo konservi la vivon.

Shutterstock

Jen nia devizo: Eduki. Konservi. Postvivi. Kiel homoj, ankaŭ ni estas Naturo.

P.S. Kompreneble, mi favoras progreson. Sen tio, ni restus en la ŝtonepoko. Tamen, neniu iluziiĝu. La homa progreso okazadas, pli kaj pli, per detruado, pro la freneza avido je akumulado de mono kaj potenco. Ĝi estas la batalado por regado de la planedo, je ia ajn kosto. Kaj ĝi kostadas milionojn da vivoj de valoraj idoj de Dio.

paul-morris-unsplash

Aritmetiko de postvivado

Estas evidente, ke la homa instinkto al postvivado rekomendas al ni ian progreson ekonomian, solidaran kaj daŭripovan, kiu devas inkluzivi ĉiujn. Ĝi estas aŭdaca celo, kiu postulas ĉies aliĝon.

Se iu homo estas bone edukita kaj klarmensa ekde la naskiĝo, li nepre povas kunlabori. Ni imagu familion. Je la komenco de ĝia formiĝo, la respondeculoj provizas la hejmon, donante nutraĵojn, edukon, vestojn, k.s. al la idoj, nepoj, nevoj, duonfiloj, gefratoj, gekuzoj. Tamen, eĉ infanoj, se ĝuste instruitaj, plenumas signifoplenan servon al la ekonomio de la hejmo. Etaj gestoj, kiel ne lasi ŝaltitan lampon nenecese, aŭ malfermitan kranon dum brosado de la dentoj, signifas grandan diferencon. Por kompreni la bonegan rezulton de tiaj simplaj gestoj, sufiĉas alkalkuli ilin al la tuto da loĝejoj en la mondo. Tiel oni havas bonan iniciaton kaj aliajn miliardojn da aliaj.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.