Dezerto, sekeco, malpura medio...

Fonto: “Jornal de Brasília”, eldono de la 17-a de Junio 2014. | Aktualigita en Majo 2018.

La dek sepa de Junio estas Monda Tago de Batalado kontraŭ Dezertigo kaj Sekeco. Indas do elstarigi freŝajn kaj alarmajn statistikaĵojn. Unu el ili venas el MSO, laŭ tio, kion al ni informas la retejo de UN-Brazilo: “La Monda San-Organizo (MSO) emfazis la bezonon malpliigi la emisiadon de malpuraĵoj, kiel nigra karbono, ozono, metano kaj karbondioksido, kiuj ne nur kontribuas al klimataj ŝanĝoj, sed krome kaŭzas pli ol 7 milionojn da mortoj ĉiujare, lige kun malpurigado de la aero”. Kaj laŭ informo de Deutsche Welle, esploro farita de Pakto por la Restarigo de Atlantika Arbaro diras, ke akvorezervejoj en Brazilo, konsiderataj kiel gravegaj en la Nacia Agentejo pri Akvo, forperdis mezume 80% de sia arbara kovraĵo.

Nu, la damaĝaj rezultoj de tiu vera “arbomortigado” staras antaŭ ni. La aero, la grundo kaj la akvo malpliiĝas ĉiutage laŭ kvalito por la bona ekosistemo, laŭ fekundeco kaj laŭ abundeco.

shutterstock

Atentu, ni spiradas la morton

Je la 1-a de Julio 2000, la brazila revuo Manchete publikigis mian artikolon, kiu ŝajne estis verkita hodiaŭ:

Nuntempe, en pluraj regionoj sur la Tero, la simpla ago spiri respondas al mallongigo de la vivo. Pulmaj, alergiaj suferoj plimultiĝas laŭ multobla kresko. Hospitaloj kaj konsultejoj de fakuloj estas ĉiam plenplenaj je viktimoj de plej malsamaj malpuraĵoj.

Alproksimiĝi al ellastubo de veturilo estas ia memmortigo, pro la malpurigo de brulaĵo uzata ĉie. Kaj ni ne forgesu la neregulitajn motorojn...

Murdataj urboj

Kiam oni alproksimiĝas, sur ŝoseo, fluge aŭ surmare, al multeloĝataj centroj en la mondo, oni tuj ekvidas pejzaĝon ĉirkaŭatan de maro da venenaj gasoj.

Infanoj kaj maljunuloj tie vivas... Ili meritas respekton.

Shutterstock

Tamen, nekontraŭstareble, homa sano subfosiĝas. Komence la psika sano, ĉar homaj mensoj nuntempe suferas ĉiaspecajn premojn. Tial, apenaŭ helpos starigi murojn ĉiam pli altajn, se la minaco sidas en la hejmo, kaj atingas la korpon kaj la psikon.

En marbordaj urboj, malgraŭ la maro, la atmosfera malpuriĝo antaŭeniras, se oni krome ne emas mencii malpuriĝon de akvoj kaj de sablejoj. Mirigas konstati, ke multaj el tiuj metropoloj estas altnivele politikedukitaj, kaj ke nur de ioma tempo iliaj enloĝantoj efektive atentas pri tia terura risko.

shutterstock

Purigi ĉiun urban aŭ kamparan regionon devus esti parto de kuraĝa programo de politikisto, kiu vere amas ĝin. Oni ne atendu, ke tio okazu nur kiam la afero estas profitodona. Nu, nenio estas pli profitodona ol la zorgado pri la civitano, la Kapitalo de Dio.

La problemoj estas multaj, sed ĉi tiu estas gravega: ni nuntempe enspiras morton. Ni staras antaŭ speco de progreso, kiu samtempe dismetas ruinon. Nian propran ruinon.

Oni konstatas la urĝan neceson amplekse plivastigi la ekologian konsciencon de la Popolo, antaŭ ol la kadukiĝo de ties vivkvalito estos senrimeda. Ĉi tiu estas nuna defio, kiun alfrontas pluraj praktikaj idealistoj.

Tamen, foje, avido sin montras pli granda ol racio. Malzorgemo dum preparado de iuj komunumoj, por ke ili ne steriligu la grundon, sin montras pli forta ol la instinkto de transvivado.

La medimalpurigo, kiu alvenas antaŭe

Reprodução BV

Antoine de Saint-Exupéry

La senfina kvanto da medimalpurigado, kiu konstante damaĝas la vivon de ĉiu homo, devenas de morala fiasko, kiu iamaniere turmentegas ĉies vivojn. Vivi nuntempe signifas administri danĝeron. Sed ankoraŭ estas tempo por ke ni akceptu la aserton de Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944): “Necesas konstrui vojojn inter la homoj”. Efektive, ĉar ni pli kaj pli fiaskas en la trovado de vivovojoj kiel fratoj. For de Ekumena Frateco, ni ne ĝuos Pacon.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.