Daŭripoveco kaj reedukado

La tuta mondo parolas pri daŭripoveco, sed surbaze de kio? Ĝenerale, surbaze de ekonomia penso, kiu postvivas pro avideco, ne nur mortigante homojn per senlaboreco, per malsato en pluraj regionoj en la mondo, sed ankaŭ per manko de instruado, kio neas pli bonan perspektivon al la junularo. Tamen, aliflanke ekzistas klopodoj de homoj, kiuj decidis ŝanĝi tian situacion, kiu baras kreskadon de multaj landoj. Kaj ne sufiĉas instrui, necesas eduki, reeduki! En pluraj lokoj, kie ekonomio fariĝis pli forta, post iom da tempo, pro manko de pli granda investo en etikajn, spiritajn principojn, reaperis perforto, kiu antaŭe malpliiĝis, kaj venas ofte el la aroganteco kontraŭ tiuj, kiuj posedas malmulton, en propraj landlimoj aŭ ekstere. Jen oni atingas internacian interrilaton. Kial? Ĉar mankas instruado, eĉ multe pli, mankas Reedukado, kiu estas Edukado kun Ekumena Spiriteco.

Arquivo BV

Konfuceo

Homaj agoj ofte respegulas kulturon, laŭ kiu la estonteco dependas sole nur de aferoj tuŝeblaj, kapteblaj. Nu, kaj se eventuale ekzistas io transe? Gravas prioritati la Spiriton, ĉar antaŭ ĉio ni estas Spirito, kiu atendas kleriĝon, sub la lumo de Vero kaj de Amo. Jen formulo, kies rezulto konsistigas la plej altan Justecon, kiu atingos efikecon tian, kiel diris Konfuceo, de "puno por estingi punadon". Tio estas, alĝustigi la homon, liberigante lin de liaj eraroj, kondukante lin laŭ trafaj vojoj. Reedukado do estas elekto, kiu faras nin pli akceptemaj al la ĉiela apogo, ĉar la regado sur la Tero komenciĝas en la Ĉielo.

Vivian R. Ferreira
Divulgação

Marco Antonio Azkoul

Ĉi tiu mia vortumado devenas de iuj temoj, kiujn mi elvolvis kun la gejunuloj je la 24-a de novembro 2009. Kiam oni elsendis ĝin per la Supera Reto Bona Volo de Radio (en Brasília, AM 1210 kHz), ĝi vekis la atenton de profesoro, doktoro Marco Antonio Azkoul, kiu kutime aŭskultas niajn programojn. Laŭ li, "ĝi estas efektive ĝustatempa, por ke elstaru la fundamenta super la akcesora, tio estas, la Spirito super la materio".

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.