Ni estas unu

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el “Jornal de Brasília”, eldono de la 14-a de Januaro 2014.

En la Semejo de Bona Volo ni kultivas la dian parton, kiu ekzistas en ĉiuj homoj, atendantan vekiĝon por fariĝi efika sur la vojo de la propra evoluo. Pro tio, ni predikas Ekumenismon de Frataj Sentoj, kiu ĉion transcendas, de tiuj, kiuj deziregas unuiĝi en konstruado de feliĉa estonteco.

Iam la Scienco prezentos komprenon pri tio, kion jam perceptas universalismaj mistikuloj: “Ni estas unu”. Jes, ni estas unu!

Ni estu unuecaj por teni la postvivadon de ĉi tiu turmentata mondo. Ni estu unuecaj por ke la akvo ne fariĝu senrimede malpura. Ni estu unuecaj por ke, kuniĝintaj, ni povu per sciencaj rimedoj malkovri la kuracadon de malsanoj konsiderataj kiel estingitaj, sed kiuj reaperadas, kaj kontraŭ novaj malsanoj aperontaj, konsternontaj multajn homojn kaj suferigontaj tutajn loĝantarojn. Ni estu unuecaj, ĉar eĉ se meze inteligentaj, eĉ se humilaj kaj simplaj, por kompreni, ke ni disponas pri unu sola loĝejo: la Tero.

Arquivo BV

Ni estu unuecaj ankaŭ por ke ne estingiĝu la marbestoj — laŭ tio, kio estas skribita en la Dua Plago en la Apokalipso de Jesuo, 16:3: “Kaj la dua Anĝelo elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro”. (...)

shutterstock

Per kunaj klopodoj ni tenu esperon, ke ni ankoraŭ povos savi nian planedon.

La Evangelio de Jesuo laŭ Mateo, 26:41, klare rekomendas: “Preĝu kaj viglu”, tio estas, fidu Dion kaj diligente laboru por ke ĉio efektive pliboniĝu.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.