Ni ne estas robotoj

Je la vespero de la 30-a de Januaro 1989, mi babiladis kun gejunula ĉeestantaro pri la valoro de la vivo kaj de la instruoj, kiujn ĝi donacas al ni, kaj tiun pripensadon mi proponas al tiuj, kiuj honoras min per sia legado:

Gejunuloj, aŭskultu la instruadon de la Naturo, la sciigon de plantoj kaj de bestoj, eĉ se ili ŝajnas al vi sensignifaj. Ne senmotive ni uzas ĉirkaŭ niaj konstruaĵoj florojn, arbetaĵojn, arbojn, nome ĉiamajn allogaĵojn transdonatajn de la Ĉiela Patro. Lasu, ke ravu vin la flugado de birdoj kaj la sonado de cikadoj, la vento, kiu traboras sian vojon inter folioj kaj la ekzotika melodio de grilo ĉe sunsubiro. Ne preterpasu kun indiferento preter tiom da belaĵoj. Vi ja ne estas robotoj! Ĉi tio plifortigos vian homecon. Naturo senĉese kantadas al viaj koroj. El kie venas animforto? Ankaŭ el la observado de ĉio tio, kun fleksitaj genuoj... ĉar tio estas vivo, Dio, Jesuo, la Sankta Spirito kaj la Naturo mem.

shutterstock


Degelado ĉe la Arkta Kontinento

Reprodução BV

Andrew C. Revkin

Pli ol iam ajn, amo al la vivo nuntempe estas valorigo kaj defendado de la Patrino Naturo, kies esenca parto ni estas. La malo de tio kaŭzas konsekvencojn, kiel tiun registritan de Andrew C. Revkin, el la ĵurnalo The New York Times, je la 21a de Septembro 2007:

"Polusaj krustoj en la Arkta Oceano, kiuj malgrandiĝas pro somera varmo, ĉi-jare retroiĝis je pli ol 1 miliono da kvadrataj mejloj (ĉirkaŭ 2,5 milionoj da kvadrataj kilometroj) – kio ekvivalentas al sesoble pli granda areo ol la ŝtato Kalifornio – sub la minimuma mezuma areo dum la lastaj jardekoj, raportis sciencistoj lastan ĵaŭdon (20/09).

"(...) Tiujn ciferojn prezentis Nacia Centro de Mezurado pri Glacio kaj Neĝo ĉe Blouder, Koloradio/Usono, publikigitajn ĉe la retpaĝaro nsidc.org.

"(...) Mark Serreze, veterana esploristo ĉe tiu centro pri glacio kaj neĝo diris, ke pli kaj pli klare montriĝas, ke la klimataj ŝanĝoj kaŭzataj de akumuliĝo de gasoj je forceja efiko kaŭzas arktan varmigadon, kion oni vidas ne nur pro la flosado de glacio, sed ankaŭ pro la degelado de surteraj glaciejoj, de tundro kaj pro la varmiĝado de marakvo (...)".

Kio ankoraŭ devos okazi, por ke la tuta mondo vekiĝu antaŭ la tuja danĝero nin minacanta? Kaj ekzistas tiuj, kiuj neas la realaĵon de Apokalipso kaj la valoron de la granda suferado antaŭdirita de Jesuo. Tio estas: se oni legas tion...

kristy-kravchenko-unsplash

Sed danke al la natura obstino pri postvivado, kiu karakterizas la homan specion, iniciatoj ekaperas, por plibonigo de la mondo, je konsiderinda kvanto.

Kiel ĉiam, ni kriadas: detruado de la Naturo estas ekstermado de la Homaro.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.