Krimo pro malŝparado

Artikolo publikigita en ĵurnaloj en Brasília kaj en A Tribuna, eldonoj de la 6-a kaj 10-a de aprilo 2015.

Estas urĝe haltigi malŝparadon. Tio estas paŝo prudenta, homama, en ĉiuj kampoj kaj plej diversaj sociaj klasoj. Ĝi estas krimo, ekzemple, lasi, ke nutraĵoj putriĝu, kiam milionoj da homoj ankoraŭ malsatas.

Arquivo
José Gonçalo

Alan Bojanic

D-ro Alan Bojanic atentigis pri tiu fakto per intervjuo al la programo Biosfero, de TV Bona Volo. Li estas bolivia agronomia inĝeniero, reprezentanto de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Nutrado kaj Agrokulturo (FAO) en Brazilo:

“FAO faris ampleksan studon por vidi la procenton de perdoj de nutraĵoj en la mondo. Ni havas ciferon, kiu estas — ni diru — tre dolora! Post kolektado de la produktaĵo, ĝis ĝi alvenas al la konsumanto, kaj eĉ en la hejmo mem de konsumantoj, oni havas tre altajn perdojn. Ĝi egalas al preskaŭ unu triono el la tuta monda produkto, kiu — oni povas diri — falas en rubujon. Ĝi estas tre grava produktaĵo, kiu havas ĉiaspecajn implikojn, unualoke homkoncernajn, ĉar tio estas nutraĵo, kiun oni povus transdoni al multaj bezonantaj homoj. Tio estas medio-absurdaĵo, ĉar multe da energio oni elspezas por la produktado. Kaj krome tio koncernas ekonomian malefikecon. Sekve, ĝi estas absurdaĵo homeca, media kaj ekonomi-financa.”

En la verko La Kapitalo de Dio, kiun mi nun preparas, mi komentas evangelian pecon, kiu donas al ni instruan lecionon.

Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro konis la Suverenajn Leĝojn de la Ekonomio de Dio, kiujn la homoj ankoraŭ ne scias, kaj Li povis okazigi la miraklon de multobligo de fiŝoj kaj panoj, laŭ la raporto de Mateo, 14:13 ĝis 21.

La Unua Multobligo de Panoj kaj Fiŝoj

“13 Kaj Jesuo, aŭdinte, ke Johano, la Baptisto, estis senkapigita laŭ ordono de Herodo, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis Lin, piedirante el la urboj.

“14 Kaj Li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj Li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.

“15 Kaj kiam venis la vespero, Liaj disĉiploj venis al Li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.

“16 Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.

“17 Kaj ili diris al Li: Sinjoro, ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.

“18 Kaj la Majstro ordonis al ili: Alportu ilin ĉi tien al mi.

“19 Kaj Li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj Li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, Li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.

“20 Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.

“21 Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj”.

Tela: Giovanni Lanfranco (1582-1647)

La Multobligo de Panoj kaj Fiŝoj - Giovanni Lanfranco

Krome, ni ne forgesu, ke la Dia Bonfaranto instruis al ni pri la persona kapablo de ĉiu homo, kiam Li diris: “Vi estas dioj.  Kiu kredas al Mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn Mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar Mi iras al la Patro” (Evangelio laŭ Johano, 10:34 kaj 14:12).

Arquivo BV

Konfuceo

Al iu, kiu, eble pro senokupeco, analizus la ĉi-supran tekstopecon kaj argumentus, ke Jesuo estas ia speciala okazo, kaj tial ne estas komparebleco inter nia kapablo kaj Lia, die pli supera, al tiu ni povus konsideri, ke ne estus necesa nia supreniro al tia grandeco, sed ke sufiĉus haltigo de tiom da malŝparado, flanke de posedantoj. Tio estus unu paŝo, sed konsiderinda paŝo. Konfuceo (551-479 a.K.) rimarkigis: “Transportu amaseton da tero ĉiutage kaj vi faros montaron.”

Ni substreku, ke en la alineo 20 de la ĉapitro 14, Evangeliisto Mateo diras: “Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn”.

Tio estas, ili ne forĵetis tion, kio restis al ili. La konsiderindaj kvantoj, en oportuna momento, favoros tiujn homojn aŭ aliajn. Mi kutimas diri, ke la hodiaŭa panero estos la morgaŭa abunda manĝo. Ni pensu pri tio.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.