Memmastrumado per Ĉiela Ekonomiko

Memmastrumado estas defio por elvolviĝantaj nacioj aŭ por tiuj nacioj, kiuj jam atingis plej altan nivelon de materia kresko je siaj ekonomioj. Ĝi estas ankaŭ batalado de ekologiistoj kaj celo, kiun surteraj administrantoj deziras. Jesuo, la Dia Ekonomikisto, Siavice proponas al ni tute novan vojon, ĉar ĝi baziĝas sur eternaj, renovigeblaj fundamentoj de Spirito, nome la memmova motoro, la kulmino de tutmonda evoluo inter mondoj.

Tela: Peter Paul Rubens

  

En la Evangelio de la Ekumena Kristo, laŭ Johano, 15:1 ĝis 11, oni povas legi:

Vinberarbo kaj branĉoj

"Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. Kiel la patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena."

Tela: James Tissot (1836-1902)

   

Tela: Guido Reni (1575-1642)

Mateo

Arquivo BV

Alziro Zarur

Necesas lumigi la eternan Spiriton de la homo, deveno de lia libereco aŭ de lia kaptiteco. Ŝlosilo por tiaj asertoj troviĝas en la Evangelio, laŭ Mateo, 6:33, indikita de Alziro Zarur (1914- 1979) per la "Urĝega Formulo de Jesuo": "Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi."

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.