Kio okazas al nia planedo?

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la libro “Jesuo, la Dia Profeto”. | Aktualigita en Novembro 2018.

Kio okazas al la planedo Tero?

Memoru, ke nuntempe ĉio okazas pli rapide. Oni aŭdas kaj oni spektas en reala tempo la pligrandiĝon de dezertoj, kie antaŭe staris foliriĉaj arbaroj, tiel ke UN dediĉis la jarojn de 2010 ĝis 2020 al la temo dezertigado; sekeco en lokoj, kie tio neniam okazis. La homoj plu diradas netaŭgajn aferojn pri la Apokalipso, kvazaŭ ĝi estus kulpa pri ĉio.

Chester Ho/Unsplash

Ĉu la paperfolioj, sur kiuj estas presitaj la bibliaj profetaĵoj, kaŭzas tiujn katastrofojn, aŭ nia agema stulteco kaj avido senlima?

Tela: Pedro de Orrente (1580-1645)

Iom pensu pri tio, ĉesu misparoli pri la Finaj Profetaĵoj, ĉar la vidaĵoj de Johano, Evangeliisto kaj Profeto, ne movas tiujn faktojn, ili nur anoncis ilin. Nu, nur amiko atentigas amikon. Kiu ŝajnigas amikecon ne kuraĝas diri la veron, li emas pozi favore al la persono, kiun li supozeble amas — kaj nenio estas pli malbona ol falsa amo, tiu estas la plej granda kruelo. Mi ne aludas nur al sentoj inter geedzoj, sed inter la homoj, precipe al tio, kio karakterizas la perfektan rilaton homan, socian, filozofian, politikan, sciencan, religian.

De jarcentoj ni vivas en klopodado por mortigi la Patrinon Tero, forprenante de ĝi la vivon, iom post iom. Ni nur ne rajtas forgesi, ke tia agado atingos nin frape. Kiel homoj ankaŭ ni estas Naturo.

Nasa

Do, kial ni miras pro la Parolado de la Kristo en Lia Evangelio laŭ Mateo, 24:15 ĝis 28, pri “la Granda Aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos”? Ni mem helpas pretigi ĝin!

Arquivo Pessoal

Pastoro Jonas Rezende

Pastoro Jonas Rezende*, per sia libro La Apokalipso de Simono Cirenano, aludas al tiu historia miskompreno:

— La Fina Juĝo povus okazi, ne pro dia decido, ne kiel neevitebla okazaĵo, kiel oni ĉiam komprenis, laŭ la Sanktaj Skriboj, sed pro la detrua agado de la homo mem. 

Profetaĵo trovebla en la sanktaj libroj de diversaj religioj

Estas esence grave substreki krome la elstaran aperon de la profeta simbolo, kiu ĉeestas en plej antikvaj tradicioj. Ne nur en la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj) ni trovas diajn admonojn. Ili same troviĝas sur la paĝoj de sanktaj libroj de diversaj kredoj sur la Tero.

___________________________
*Jonas Rezende – (1935-2017)

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.