Scienco, Teknologio, Novigo, Kulturo kaj la rolo de Ekumena Solidareco

Mi havas la plezuron saluti la laboremajn subskribintojn de la ok Jarmilaj Evoluigaj Celoj, nome Ŝtatestrojn kaj Registarestrojn, reprezentantojn de internaciaj agentejoj, de la privata sektoro kaj de la civila socio, kiuj ĉeestas la Altnivelan Kunsidon de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok), en la jaro 2013, ĉe Palais des Nations, la Oficejo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (UNOG), Svisujo. Ni kune partoprenos ĉi tiun plian klopodon — kaj ni alportos nian modestan kontribuon kaj apogon — favore al iu pli bona estonteco, en kiu ĉiuj homoj povu aliri vivon meritoplene dignan kaj egalecan laŭ devoj kaj rajtoj. Gravajn paŝojn oni entreprenis kaj plenumis, sed restas ankoraŭ multo farenda por ke ni povu travivi civitanecon al ni donitan de la komunuma vivo, solidaran tutmondan komunumon, kiun mi kutimas alnomi Ekumena Civitaneco. Kaj nia rimedo por starigi Ekumenan Civitanon*1 estas io, kion ni ne rajtas rezigni: universaleca spirito, kies perilo estas Solidareco, kiu prilumas mensojn kaj sentojn. Ekumena Civitano estas tiu, kiu ne perdas tempon ĉe netoleremaj konfliktoj kun la ceteraj homoj — pro tio, ke ili ne havas saman socian, politikan, religian penson, aŭ ne apartenas al sama kulturo aŭ etno —, sed kiu kunigas fortojn por malpliigi la premegantan mankon, kiu malhelpas komunumojn, homamasojn aŭ unu solan homon.

Sekve, la temo proponita por tiu evento de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok) ne povus esti pli oportuna kaj aktuala: “Scienco, Teknologio kaj Novigo, kaj la eblecoj de kulturo por starigo de daŭripova elvolviĝo”.

Plej potenca rimedo kontraŭ tutmonda mizero
Legio de Bona Volo (LBV) de 63 jaroj bataladas ĉiutage kontraŭ malsato kaj malegalecoj, favore al daŭripoveco, kaj ĝi neniam forgesas entrepreni herkulan alfrontadon kontraŭ plej granda manko, kiu rekte baras la sukceson de iu ajn klopodo bonfare transformi la Teron: manko de solidareco, de frateco, de kompatemo, de justeco; sekve, regas dezerto en la Spirito, en la koro.

Pro tio, mi ŝatus komence rememorigi al ĉiuj tion, kion mi skribis en revuo Tutmondigo de la Frata Amo, kiun oni sendis al la Altnivela Kunsido de Ecosoc, en la jaro 2007, farita ankaŭ ĉe Palais des Nations. Per ĝi mi prezentis interalie pecon de la intervjuo, kiun mi donis je la 18-a de oktobro 1981 al la itala ĵurnalisto, kiu loĝas en Brazilo, nome Paulo Parisi Rappoccio, en kiu mi asertas, ke Solidareco plivastiĝis en la luma kampo de etiko kaj prezentiĝas kiel strategio, tiel ke la homo povu atingi kaj garantiigi sian postvivadon. Kontraŭ tutmondigo de mizero ni kontraŭmetas tutmondigon de Frateco, kiu spiritecigas kaj nobligas Ekonomion kaj solidare ĝin disciplinas, kiel fortan rimedon por reago kontraŭ falsa fataleco de malriĉeco. (...) Oni ne petu subitan miraklon — kvankam nenio estas malebla — sed la plifortigon de idealo, kiu stariĝu, iom post iom, ĝis ĝi kompletigos sian eksterordinaran laboron.

Kaj tiel mi finis tiun parton de mia parolado al ĵurnalisto Paulo Parisi.

Solidareco por atingi celojn
Estas esence grave kunigi la formulon Teknologio, Scienco, Novigo kaj Kulturo al Ekumena Solidareco, por ke oni plej urĝe faru tiun transigon al plena, daŭripova elvolviĝo. Se oni unuigas tiujn rimedojn por progreso laŭ aŭtentika senco de Frata Amo kaj Justeco, kiu nin distingas de ferocaj bestoj, tiam ni povos ĉesigi la teruraĵojn, kiuj ankoraŭ persistas en la mondo — laŭ ili troviĝas listigitaj ĉe la ok Celoj de la Jarmilo — nome, malsato; mizero; manko de alirebleco al bonkvalita edukado; malrespekto al egaleco inter seksoj kaj al virinoj kaj knabinoj; infanmortoj; nehomaj kondiĉoj por gravedulinoj; aidoso, malario, inter aliaj gravegaj malsanoj, kiuj mortigas tutajn loĝantarojn; damaĝado al naturmedio, k.t.p.. Krom venko super ĉiuj tiuj malbonaĵoj — kiom ajn longe daŭros la batalado — estas nia devo kune konstrui novan modelon por elvolviĝo, kiu efektive konservu la vivon sur ĉi tiu mondo.

Tutmondigo de mizero kaj la centro de Altruisma Ekonomio
En mia artikolo “Sendependeco”, publikigita per Correio Braziliense, en la brazila ĉefurbo, je la 7-a de septembro 1986, mi emfazis, ke la homo, kun sia Eterna Spirito, estas la centro de Altruisma Ekonomio, nome la generanto de ĉia progreso. Sen li, ne eblas laboro, nek kapitalo, nek konsumanta merkato.

Gandhi (1869-1948) diris, ke
— Kapitalo en si mem ne estas malbona; malbona estas neĝusta uzado de ĝi.

La riĉeco de iu lando staras en la koro de ĝia popolo. Tamen, tutaj nacioj ankoraŭ suferas mizeron. Konvenas memori, ke malplenaj stomakoj kaj elreviĝintaj Spiritoj ĝenerale ne emas aŭskulti. (...)

En tempo, kiam pro progreso de teknologio la perspektivoj de produktado superas la prognozojn, malsato estas fakte skandalo! Ne nur tiu de la korpo, sed ankaŭ tiu de scio, tio estas, spiriteca Edukado, sen kiu neniu popolo estas forta. Anakronisme, neniam la mondo vidis unuflanke tiom da bonhavaĵoj, kaj aliflanke tiom da malhavo. Kaj tio certe povos konduki la mondon al nova serio da neimageblaj militoj kaj nepenseblaj epidemioj.

Omnibusoj, kamionoj, ŝipoj, aviadiloj jen prezentiĝas por disvastigi ilin. Ĝi estas tutmondigo de mizero kaj do de malsato kaj de plej mirigaj malsanoj (...).

Revene al la intervjuo, kiun mi donis al mia kolego-ĵurnalisto Paulo Parisi, mi emfazas, ke fariĝis urĝa afero prilumi Ekonomion per etika lumo de Karitato*2, por ke senmezura ambicio pri kapitalo, tio estas, korupto kaj monavido, ne detruu demokration ni diru firmigitan en iuj lokoj kaj komenciĝantan en aliaj. Male, ni plu vidados, teruritaj, la neadon al rajto pri libereco, pri vivo, pri sano, pri edukado, pri laboro kaj pri feliĉo, flanke de homamasoj, kiuj aŭdacis naskiĝi.

Sublimigita Teknologio
Ni ne rajtas vivi izolitaj en ia teknologia veziko, sen kundividado de ĝiaj bonfaroj, do eksklude al loĝantaroj sen alirebleco al rafinita scienco. Jen estas granda defio en la diskutoj, kiujn ni starigas ĉi tie, en ĉi tiu evento, ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

En la jardeko post 1980, mi verkis por la ĵurnalo Folha de S. Paulo, el la ĉefurbo de la Subŝtato San-Paŭlo, en Brazilo, kaj mi asertis, ke neniam ajn la civilizacio atingis tian gradon de teknologio. Mi tuj demandis kaj mi tuj respondis: Kio do mankas, por ke estu Paco? Mankas sublimigi la agojn por progreso per Ekumena Spiritualeco, kiu potenciale nin akompanas — ĉu ni konscias aŭ ne, ĉu ni volas aŭ ne, kaj pro tio ni, popoloj, plu vivadas.

Rajto pri defendo
(...) Ni devas ĉiam bataladi por Paco. Tamen, ni ne estu senkapablaj defendi nin, kompreneble sen feroca, detruema spirito de venĝo, ĉar ĉi tiu morale konfuzas la homojn. Do, ni neniam estu kunkrimantoj ĉe misfaroj, sed ni aldonu al nia Animo tiun altan civilizigan aliancon per sento de bonfaremo, kiu naskiĝas el la koro (...). Por fari mian penson pli klara, mi uzas ĉi tiun admonon de Konfuceo, al kiu mi frue aliĝis. Li diras, el sia alta, miljara saĝo:

— Oni pagu Bonon per Bono, sed malbonon per Justo.

La konata ĉina pensulo evidente ne aludis al revenĝo, kiu estas kontraŭa al senco de vera Justo.

Civilizacio kaj teknologio por Paco
En revuo Paco por la Jarmilo, speciale ellaborita por la Konferenco de Supera Instanco de Monda Paco por la Jarmilo, sub la aŭspicio de UN, en aŭgusto 2000, ĉe la sidejo de tiu Organizo en Novjorko, mi demandis: Ĉu mankas io al la tutmondiga teknologio? Jes, mankas koro kaj menso (tio estas, pli granda kunlaborado inter sentoj kaj intelekto), tutmondigo de Solidareco, tiel ke interalie interreto estu pli kaj pli potenca vojo al Paco kaj al transformoj, inkluzive de sociaj transformoj, kaj ne ia senekvilibra nervosistemo de teknologia socio.

Pro tio ni proponas kunvivadon en Solidara, Altruisma, Ekumena Socio, en kiu ne estu loko por konstanta manko de homamo flanke de la Homaro mem, kio kaŭzas tiom da viktimoj dum la evoluproceso. Tamen, se ne ekzistus progreso, ni ankoraŭ vivadus en primitiva tempo de la homo.

En la paĝo “Inklino al progreso”, en Jornal de Brasília, brazila ĉefurbo, je la 16/11/2010, per kiu mi reproduktas pecojn el mia verko Civitaneco de la Spirito (Eldonejo Elevação, 2001), mi argumentis, ke kiam Scienco transiros la limojn starigitajn ne de Scienco mem, sed de iuj timemaj korifeoj de ĝia luma kampo de agado, tiam la Homaro ne plu vidos barojn kontraŭ la plenumado de sia majesta destino de civilizita civilizacio...

Sen Ekumena Frateco, ne eblas mondo
Mi ĉiam pledis kaj enmetis en miajn artikolojn, en la amaskomunikilojn kaj en interreton: ne ekzistas limoj al la solidara plivastigo de la Kapitalo de Dio: la homo kun sia Eterna Spirito.

Sekve, plej bona disvolvenda teknologio en ĉi tiu tempo de senbrida tutmondigo, estas tiu de memkono. Ĝi estas pli alta ol ia ajn teknologia malkovro, ĉar ĝi povas malhelpi, ke la individuo (kun aŭ sen informadiko) falu komplete en suferadon pro renversiĝo en plej kompletan barbarecon.

Sen tiu sento pri Ekumena Frateco, ni estingus la mondon, kaj tamen plu havante niajn brilajn cerbojn, sed niajn senlumajn korojn. La dezirata socia reformo ne alvenos plene se oni ne alte konsideros la Spiriton de civitanoj (aŭ civitaninoj). (...) La mondo ja bezonas reformon, ĉiam, ke oni donu al ĝi panon kaj edukadon; tamen, ĝi egale bezonas la nemalhaveblan nutraĵon de Amo kaj, sekve, respekton.

Solidareco kaj Frateco estas precize brulaĵoj, kiuj motivas diligentan agadon de ĉiuj idealistaj, sociaj agantoj en la internacia komunumo.

Pacon kaj interkomprenon inter la popoloj
Se do teknologio transpasas super homaj baroj — interreto estas ekzemplo pri tio —, tiam estas esence grave, ke Solidareco elvolviĝu antaŭ ĝi, por prilumi ĝiajn vojojn. Ni neniam havis pli oportunan momenton por montri, kiel potenciale grandaj estas la eblecoj uzi ĝin por servi la popolojn.

Ni alvoku Sciencon, Teknologion, Novigon kaj Kulturon, ne forgesante altan spiriton de homa solidareco, por ke ni povu fine de tiu renkontiĝo kune ĉirkaŭbraki programon de agado surbaze de komuna interkompreniĝo, kiun la membroj de UN, ekde ĝia fondiĝo, celas, same kiel Virinoj, Viroj, Junuloj, Infanoj kaj la Spiritoj de efektiva Bona Volo.

Mi tre dankas vin ĉiujn!

Mi adiaŭas kun vorto de Paco de tiuj, kiuj laŭlonge de la historio klopodis kaj klopodas konstrui ian pli bonan mondon:

— “Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 15:13).
Jesuo Kristo

— “Vi neniam atingos virton, se vi ne faros karitaton per tio, kion vi plej ŝatas. Kaj sciu, ke pri via tuta farata karitato Alaho ĉion scias”.
Profeto Muhammad (570-632) ― “Paco kaj beno de Dio estu sur li!” — Islamo.

— “Dio kreis la homon tia, ke li povas esti feliĉa nur se li praktikas Bonon”.
Alziro Zarur (1914-1979), ĵurnalisto, radipreleganto, verkisto, poeto kaj sociaktivulo. Li fondis Legion de Bona Volo (LBV) je la 1-a de januaro 1950 (Tago de Universala Paco kaj Kunfratiĝo).

— “Konstruado de paca mondo ne estas io, kion oni povas fari per redaktado de traktaĵo. Necesas tempo por ellaborado de rilatoj inter la homoj; sed se ni deziras Pacon, ni devas fari tion”.
Eleanor Roosevelt (1884-1962), eksĉefdamo en Usono, admirinda prezidanto de Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN.

“Justeco estas la apogilo por la mondo kaj maljusteco estas la fonto de ĉiuj katastrofoj, kiuj afliktas ĝin. Se homamo, kompatemo, sentemo estas virtoj necesaj por la socio, la foreston de tiuj dispozicioj oni devas konsideri malŝatinda kaj krima”.
Barono d’Holbach (1723-1789) francgermana ateisto-filozofo, enciklopediisto.

— “Ni ne volas malriĉigi riĉulojn aŭ malfortigi potenculojn. Ni volas ekvilibron de fortoj kaj pli justan alireblecon de popoloj al rimedoj por prospero kaj al fontoj de bonfarto por la homaro”.
Oswaldo Aranha (1894-1960), brazila advokato, politikisto kaj diplomatiisto, per parolado en la 12-a Ordinara Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj, en la jaro 1957.

— “Bonfarton dum la vivo oni havigas per perfektigado de bona kunvivado inter la homoj”.
Majmonido (1135-1204), juda kuracisto, filozofo kaj teologo.

— “Mi revas pri tago, kiam ĉiuj stariĝos kaj ekkomprenos, ke ili estis faritaj por kunvivadi kiel fratoj”.
Nelson Mandela, advokato, eksprezidento de Sudafriko kaj Nobelpremiito pri Paco (1993).

— “Al ĉiu suferanto kaj solulo donu ĉiam rideton de ĝojo. Ne donu al ili nur viajn zorgojn, sed ankaŭ vian koron”.
Patrino Tereza el Kalkuto (1910-1997), religia misiisto kaj Nobelpremiito pri Paco (1979).

— “Ni devas ami unu la alian: tiujn, kun kies opinioj ni konsentas, same kiel tiujn, pri kies opinioj ni malkonsentas”.
Sankta Tomaso, la Akvinano (1225-1274), katolika filozofo kaj teologo.

— “Socia laboro bezonas mobilizon de fortoj. Ĉiu homo kunlaboras per tio, kion li scipovas fari aŭ per tio, kion li havas por doni. Tiel oni plifortigas la strukturon, kiu subtenas agadon kaj ĉiu sentas, ke li estas ĉelo por la transformado de la lando”.
Zilda Arns (1934-2010), brazila sanitar- kaj infankuracisto, fondinto de Porinfana Servo.

— “Se la homoj metus sian devon sur la unuan lokon kaj poste la sukceson, ĉu ili ne plibonigus sian karakteron?”.
Konfuceo (551-479 a.K.), ĉina pensulo kaj filozofo.

— “Arboj estis esenca parto de mia vivo kaj ili instruis al mi multajn lecionojn. Ili estas vivantaj simboloj pri paco kaj espero. Arbo havas siajn radikojn en la grundo, kaj eĉ tiel ĝi starigas sin direkte al la ĉielo. Ĝi diras al ni, ke por havi iun aspiron, ni devas firme stari sur fundamento, kaj ke eĉ se ni povas atingi tre alten, tamen el niaj radikoj ni elprenas nian subtenantan bazon”.
Wangari Maathai (1940-2011), kenja instruistino kaj politikaktivulino pri naturmedio kaj Nobelpremiito pri Paco (2004).

— “Ne eblas paco, nek progreso, se ankoraŭ ekzistas diskriminacio kaj perforto kontraŭ virinoj”.
Michelle Bachelet, kuracistino, politikisto, eksprezidento de Ĉilio kaj eksplenumdirektoro de UN-Virinoj.

— “Sen pardono ne eblas estonteco por interrilatoj inter individuoj kaj inter nacioj”.
Desmond Tutu, anglikana ĉefepiskopo kaj Nobelpremiito pri Paco (1984).

— “Ne ekzistas feliĉa vivo, ĉu individue, ĉu kolektive, sen idealo”.
Anália Franco (1856-1919), brazila instruistino, spiritisto, ĵurnalisto, poeto kaj filantropo.

— “Problemo aperas nur kiam ĉeestas ĉiuj materiaj kondiĉoj por solvi ĝin aŭ almenaŭ ĉi tiuj estas en formiĝado”.
Karl Marx (1818-1883), germana materiisto, ateisto, ekonomikisto kaj historiisto.

— “Kiam ŝipĉarpentisto bezonis lignon por fari maston por velŝipo, tiam li ne serĉis ĝin en valo, sed sur altaĵo de montaro, kie ventoj vipas arbojn. Tiaj arboj, li sciis, estis la plej fortaj. Ni ne elektas niajn suferojn, sed se ni alfrontas ilin brave, tiam ili povos hardi la fibrojn de nia animo”.
Billy Graham, usona protestanta religiulo.

— “Malamo ne detruas malamon; nur amo detruas malamon. Jen ĉi tiu estas eterna leĝo”.
Siddharta Gautama (proksimume 556-486 a.K.), Budho, fondinto de Budhismo.

— “Pacon oni ne povas tenadi per forto. Oni povas atingi ĝin nur per interkompreno”.
Albert Einstein (1879-1955), judgermana teorifizikisto kaj Nobelpremiito pri Fiziko (1921).

— “Malpleno estigas malplenon. Sed enhavo konstruas liberecon, precipe se ĝi havas kiel subtenon la fundamentojn de la Spirito, kiu baziĝas sur la Eterna Vivo”.
D-ro Adolfo Bezerra de Menezes Cavalcanti (Spirito) (1831-1900), respektata kuracisto, militisto, verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, konata en Brazilo kiel “Kuracisto de Malriĉuloj”.

— “Pia homo estas bonvolema al ĉiuj. Li estas bonvolema pro sia saĝeco, pro sia kompreno pri vero, pro la bonkoreco de siaj pensoj, per siaj paroloj, per siaj agoj”.
Zaratuŝtro (628-551 a.K.), fondinto de Zaratuŝtrismo.

— “Ekzistas nur unu afero sur ĉi tiu mondo, pri kiu valoras la penon dediĉi la tutan vivon. Tio estas la estigo de pli da amo inter la popoloj kaj la detruado de baroj, kiuj ekzistas inter ili”.
Leo Tolstoj (1828-1910), rusa verkisto.

_____________________________________
*1 Ekumena — Ekumenismo, kiun mencias la aŭtoro, estas koncepto disvastigata de LBV de ĝia komenco en Brazilo, kiu rekaptas la etimologian sencon de tiu termino – “kun tutmonda atingo aŭ aplikebleco; universala” — do, ne limigita al religia aspekto. Pro tio asertas la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo: “Urĝas plifortigi ian ekumenismon, kiu transpasu barojn, kvietigu malamojn, estigu interŝanĝadon de spertoj por instigi al tutmonda kreemo, konfirme al la valoro de soci-homama kunlaborado, kiel ekzemple ĉe popolaj kooperativoj, kie virinoj havu fortan plenumadon, se oni elstarigas la fakton, ke ili estas tute kontraŭaj al forĵetado. Fakte, estas multo lernebla, unuj kun la aliaj”.

*2 Karitato — Legu pli pri la ampleksa difino, kiun la aŭtoro faras pri tiu temo, en la revuoj Solidara Socio, Tutmondigo de la Frata Amo kaj Paco por la Jarmilo. Aliru: www.bonavolo.com. Pri tiu esence grava sento, Paiva Netto skribis krome: “Karitato estas la gravita centro de ideologia konscio, do eduka, politika, socia, filozofia, scienca, religia, arta, sporta, hejma kaj publika de Spiriteca Civitano, tiel ke — se la homo ne havas komprenon pri ĝi — tiam li devas klopodi kompreni ĝin, por ke li plu vivu en sia propra persona intimo”.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.