Mi ne kredas je maljuneco kiel sinonimo de malvenko. Maljuna estas tiu kiu senkuraĝiĝis, perdis la Idealon. Ni estu ĉiam junaj, en iu ajn aĝo. 

Paiva Netto

Bona muziko estas nerompebla ligilo inter Homo kaj Dio.

Paiva Netto

Estas necese trovi kaj neniam perdi tiun vojon kiu levas la korojn. Tial, al la homoj indas paroli kun humaneco. 

Paiva Netto

Sen Instruado kaj Edukado ne eblas progreso. Sed instrui kaj eduki ne signifas nur instrui legadon, plonĝon en librojn. Temas super ĉio pri prilumado de inteligenteco por harmoniaj funkcioj de la homo en socio. 

Paiva Netto

Volonte fari Bonon estas unu el la plej belaj paĝoj de Amo, kiun la Civitano de l' Spirito povas skribi.

Paiva Netto