Biografio

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis la 2-an de Marto 1941, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Li estas prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito kaj direktoro-prezidanto de la Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI), de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de Sindikato de Radikomunikistoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Ankaŭ partoprenas en Beletra Akademio de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiritualeco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiritualeco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.

Inter sennombraj ricevitaj omaĝoj, oni lin distingis per Medalo de la 1-a Centjaro de la Brazila Akademio de Beletro (ABL); li estis nomumita kiel Komandoron de la Ordeno Rio Branco, fare de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj, kaj oni donis al li la Gradon de Komandoro, fare de la Konsilantaro de la Ordeno de la Aeronaŭtika Merito, kaj la Medalon de Paciganto, fare de la brazila Ministerio de Armeo. Konu la honoraĵojn ricevitajn de Paiva Netto.

Infaneco kaj junuleco

Unuenaskita filo de Idalina Cecília (1913-1994) kaj de Bruno Simões de Paiva (1911-2000) — kies nuptoatestanto estis Dorival Caymmi (1914-2008) — kaj frato de Lícia Margarida de Paiva (1942-2010). Lian infanan kaj lian junulan aĝojn markis neordinara okupiĝo pri spiritualaj, filozofiaj, edukaj, sociaj, politikaj, sciencaj kaj ekonomikaj temoj, krom profunda sento por helpado al necesbezonaj homoj.

Li lernis ĉe la tradicia Kolegio Petro la 2-a, en la ĉefurbo de Rio-de-Ĵanejro, kie li ricevis la titolon Eminenta Lernanto, kaj omaĝon per bronza plataĵo, ĉe la sidejo de tiu bonfama model-kolegio. En la jaro 1956, kiam li estis ankoraŭ adoleskanto, li komencis sian sukcesan vojon flanke de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo, la brazila ĵurnalisto, radikronikisto, verkisto, poeto kaj filozofo Alziro Zarur (1914-1979). Indas memorigi ke unu el la unuaj kontaktoj de Paiva Netto kun la idealo de Bona Volo okazis ĝuste la 29-an de Junio de tiu jaro.

Je sia 15-a aĝojaro, aŭskultante Kristnaskan kanton [Feliĉa Nokto, de Joseph Mohr (1792-1848) kaj Franz Grüber (1787-1863), en la programo Kampanjo de Bona Volo, per Radio Tamoio, en Rio-de-Ĵanejro, li scivoleme komentis: “Patrino, kia interesa afero! Kristnaska muziko en Junio?!”; poste, li krome aŭdis, kiam la karmemora fondinto de LBV ripetis la fragmenton de la Evangelio, en kiu Anĝeloj anoncis la naskiĝon de la Kristo: “Gloro al Dio en la Supera Alto, kaj sur la Tero Paco inter la Homoj de Bona Volo” (Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 2:14). Paiva Netto ĉiam rememoras tiun fakton kiel grandiozan agon de propagando pri Bono, kaj li substrekas, ke estis tre kurioza la fakto, ke oni sonigis kristnaskan kanzonon en la mezo de la jaro, okaze de juniaj festoj.

La junulo rememoris, ke pli-malpli tri jarojn antaŭ tio (en 1953), broŝuro eldonita de LBV jam estis vekinta lian atenton: en tiu prospekto, enhavanta bonegan materialon, kiun li ricevis de bela nigra sinjorino, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, li trovis priskribon de idealoj, kiujn li prirevis ekde sia plej frua aĝo — pionira interreligia movado starigita de Alziro Zarur, per Kampanjo por Amikiĝintaj Religioj. Pro ĉio tio, li decidoplene diris: “Patrino, jen kun tiu mi iros!”

La predikado pri Universala Frateco ravis lin tiamaniere, ke en tiu sama tago, dato kiam oni omaĝas Sanktan Petron kaj Sanktan Paŭlon, li prenis sian biciklon kaj komencis peti helpon por LBV. De tiu momento, li komencis kunlabori volontule kun tiu Institucio, partoprenante, eĉ piedire, en kampanjoj por aĉeto de la antikva Radio Mundial  —  kiu fariĝis Radiostacio de Bona Volo, inter 1956 kaj 1966 — kaj por helpi la Konstantan Kristnaskon de tiu Institucio,  kiu ĉiutage helpas homojn en stato de socia vundebleco. Laŭ Paiva Netto, impresis lin ankaŭ la belsoneco de la nomo de la fondinto de LBV. Li estis ties asistanto dum preskaŭ unu kvarono de jarcento.

Por sin komplete dediĉi al LBV, li forlasis sian inklinon al Medicino. Poste, li fariĝis ĝenerala sekretario (posteno ekvivalenta al vicprezidanto) de la Institucio kaj post la forpaso de Zarur, li  anstataŭis lin.

Kelkaj realigoj de la direktoro-prezidanto de LBV

Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis la programojn de la Institucio en la kampoj de edukado kaj homa kaj sociala antaŭenigo pere de ĝiaj asistejoj konsistantaj el modellernejoj por baza edukado, flegejoj por maljunuloj kaj komunumaj centroj por sociala asistado. Tiaj lokoj taŭgas por eĉ pli granda projekto kreita de Paiva Netto, al kiu li sin dediĉadas de longa tempo: Edukado kun Ekumena Spiritualeco bazita sur avangarda pedagogia gvidlinio, kiu proponas novan lernmodelon, kunigantan cerbon al koro. Ĉi tiu edukpropono, konsistanta el la Pedagogio de Amo kaj el la Pedagogio de Ekumena Civitano, estas sukcese aplikata en la instrureto de LBV kaj en la sociedukaj programoj elvolvataj de ĝi.

La idealoj de Bona Volo ne havas landlimojn kaj entuziasmigas diversajn mondregionojn. Ekde la jaro 1980, ekzemple, solidaraj iniciatoj disvastiĝas al LBV de Argentino, de Paragvajo, de Urugvajo, de Bolivio, de Portugalujo kaj de Usono, kaj ili estas subtenataj de mondonacoj fare de ĉiu loka loĝantaro.

Pro la vasta atingpovo de siaj programoj kaj agadoj, kaj pro la bona kvalito de la farata laboro, Legio de Bona Volo havigis al si la rekonon de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kun kiu ĝi kunlaboradas de pli ol dudek jaroj. En la jaro 1994, LBV aniĝis al la Departemento pri Tutmonda Komunikado de tiu internacia organizo, kaj en 1999 ĝi estis la unua institucio el la brazila civila socio, kiu akiris la statuson de ĝenerala konsultanto (maksimuma grado) en la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok/UN). En la jaro 2000, ĝi ekpartoprenis la Konferencon de NRO-oj kun Konsultaj Rilatoj por Unuiĝintaj Nacioj (Congo, laŭ signifo en la angla), kies sidejo estas en Vieno, Aŭstrujo, kaj en 2004 ĝi aktivis kiel institucio kunfondinta de la Komitato de NRO-oj pri Spiritualeco, Valoroj kaj Tutmondaj Interesoj en Unuiĝintaj Nacioj. Legio de Bona Volo aktive partoprenas la ĉefajn konferencojn kaj kunsidojn de UN, kaj kontribuas per gravaj rekomendoj cele al enkonduko de internaciaj, publikaj politikoj. LBV ankaŭ plenumas la taskon mobilizi la civilan socion ĉirkaŭ la Celoj por Daŭripova Evoluigo. La cititaj dokumentoj kaj publikaĵoj, eldonataj en pluraj lingvoj, estas transdonataj al Ŝtatestroj, ministeriaj konsilantoj, internaciaj agentejoj kaj reprezentantoj de la civila socio. Inter tiuj materialoj, elstaras la revuoj Solidara Socio, Paco por la Jarmilo, Tutmondigo de la Frata Amo, BONA VOLO Daŭripova Elvolviĝo, BONA VOLO Virino kaj BONA VOLO Edukado.

Inaŭguro de la Templo de Bona Volo kaj de la ParlaMundi de LBV

La 21-an de Oktobro 1989, Paiva Netto fondis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, la Templon de Bona Volo (TBV), kun la ĉeesto de pli ol 50 mil homoj. La Templo de Paco estas la poluso de la Dia Ekumenismo, kiu proklamas la socispiritan kontakton inter la kreito kaj la Kreanto. Tial, ĝi estas konata ankaŭ kiel la Templo de la Lumaj Spiritoj aŭ de la Benataj Animoj, ĉar entute mortintoj ne mortas.

André Fernandes

Templo de Bona Volo kaj ParlaMundi de LBV

Paiva Netto ankaŭ fondis, en 1994, en la Kristnasko de Jesuo, la Mondan Parlamenton de la Ekumena Frateco, la ParlaMundi de LBV, apud la Templo de Paco, antaŭ la ĉeesto de pli ol 100 mil homoj.

Medalo de Merita Ordeno de la Ekumena Frateco

Por omaĝi homojn, kiuj distingiĝas en siaj agadkampoj por la disvastigo de Paco kaj Solidareco en Brazilo kaj en la cetera mondo, Paiva Netto kreis la Medalon de Merita Ordeno de la Ekumena Frateco, nome premion, kiun ekde 1996 estas transdonita ĉiujare. Inter tiuj, kiuj jam ricevis la Medalon de LBV, oni elstarigu la ŝtatestrojn Mário Soares (1924-2017), eks-prezidento kaj eks-ĉefministro de Portugalujo, kaj Nelson Mandela (1918-2013), Nobelpremiito pri Paco en 1993 kaj unua nigra prezidento de Sudafriko, de 1994 ĝis 1999; dalai-lamao Tenzin Gyatso, tibeta gvidanto kaj Nobelpremiito pri Paco en 1989; eks-ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan (1938-2018); la Atleto de la 20-a Jarcento, Pelé; Francisco Cândido Xavier, spiritisma mediumo (1910-2002); Dom Hélder Câmara (1909-1999), eks-ĉefepiskopo en Olinda kaj Recife. Krom tiuj, ankaŭ aliajn grandajn nomojn de diversaj branĉoj en la brazila kaj monda socioj estis omaĝita per speciala sesio de la Merita Ordeno de la Ekumena Frateco, kaj oni tion transdonis en Usono, okaze de Brazilian Day in New York. Ĝi okazas ĉiujare en la koro de Manhattan, por celebri la Sendependiĝon de Brazilo, kaj la festivalo akceptas ĉiujare pli ol unu milionon da homoj, tiel ke ĝi fariĝis unu el la plej popularaj festoj en Big Apple.

Leila Marco

La ŝtatestro Mário Soares (eksa Prezidento de Portugalio), la gvidanto de LBV, José de Paiva Netto, kaj la Atleto de la Jarcento, Pelé, dum liverado de la Ordeno en 1997.

Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV

La ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo kreis krome, en la jaro 2000, la Mondan Forumon Spirito kaj Scienco, de LBV, kiu fariĝis la plej granda monda movado en sia speco, por formado de novaj modeloj de homa penso, surbaze de interkonsento kaj interŝanĝado inter scienca kono kaj diversaj religiaj tradicioj, kaj en tio jam partoprenis homoj kiel usona astronaŭto Edgar Mitchell (1930-2016), kosmoŝipano ĉe Apollo 14, sesa homo, kiu surpaŝis la lunon; Alexander Lazutkin, rusa kosmonaŭto, kiu partoprenis la kosmoŝipanaron ĉe Misio MIR-23; kvantum-fizikistoj kaj verkistoj Amit Goswami (Usono), Patrick Drouot (Francio), Waldyr Rodrigues (Brazilo); brazila astronomo Ronaldo Rogério de Freitas Mourão (1935-2014); franca psikologo kaj edukisto Pierre Weil (1924-2008); tibeta lamao Chagdud Tulku Rinpoche (1930-2002), krom aliaj gravaj homoj. Tiu evento proponas pli ol daŭran teorian diskutadon, kaj stimulas praktikadon de proponoj en la kampo de realigoj en la socio. Li fondis ankaŭ Akademion Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro en la jaro 2007, kiu konsistas el Instituto por Studado kaj Esplorado pri Scienco de la Animo kaj Instituto por Studado, Esplorado kaj Praktikado de la Nova Ordono de Jesuo.

Fernando Franco

Paiva Netto prezentas mesaĝon al kongresantoj de la Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV, kreita de li en la jaro 2000, por ke ĝi fariĝu daŭra spaco libera je iu ajn antaŭjuĝo cele al debato kaj interŝanĝo inter la scienca konaro kaj la religia sciaro, en la Parlamento de la Ekumena Frateco, de LBV (ParlaMundi).

Cele diskonigi la Spiritan Civitanecon (koncepton forte rekomenditan de li), Paiva Netto kreis Superan Reton Bona Volo de Komunikado (radio, TV, interreto kaj publikaĵoj). Li estas verkisto internacie referencata kaj aŭtoro de pluraj furoraj libroj. Unu el liaj literaturaj verkoj plej aprezataj estas la kolekto “La Apokalipso de Jesuo por la Kore Simplaj”, kiu jam disvendiĝis je pli ol 3,5 milionoj da ekzempleroj. Li havas ankaŭ artikolojn publikigitajn en ĵurnaloj, revuoj, kaj interretaj portaloj en Brazilo kaj eksterlande, kaj skribis en gravaj komunikiloj, ekzemple: Diário de Notícias, Jornal de Coimbra, Correio da Manhã, Jornal de Notícias, O Primeiro de Janeiro, Notícias de Gaia, Voz do Rio Tinto, Jornal da Maia, O Público, Campeão das Províncias, Audiência kaj O Despertar (Portugalujo); Time South, Jeune Afrique kaj African News (Afriko); Daily Post (internacia publikaĵo); Clarín (Argentino); Jornada kaj El País (Bolivio); El Diário Notícias kaj ABC Color (Paragvajo); El País (Urugvajo); kaj International Business and Management (Ĉinujo); kaj Deutsche Zeitung (Germanujo).