Komunikanto

João Preda

Paiva Netto

Dum preskaŭ ses jardekoj, Paiva Netto elstariĝis en la kampo de komunikado, ne nur kiel protagonisto, sed kiel ĝia granda instiganto. Li kreis la Eldonejon Elevação, la Presejon Boa Vontade, la Diskeldonejon Som Puro, Portalon Boa Vontade (plus sennombrajn retkanalojn, en diversaj lingvoj), la Superreton Bona Volo de Radio, la TV-kanalojn Bona Volo kaj Reeduki — Reto Edukado kaj Estonteco de Televido, ĉi tiuj tri lastaj kun dekoj da elsendo-stacioj de nordo al sudo de Brazilo.

Rilate la presitan komunikadon, li publikigis sennombrajn titolojn, inter kiuj elstariĝas la revuoj JESUO ALVENAS! kaj BONA VOLO, kiujn li venigis al aliaj landoj kun iliaj enhavoj tradukitaj al dekoj da lingvoj. Ĉiuj tiuj gravaj amaskomunikiloj, krom raporti pri la agadoj de la Institucioj de Bona Volo (IBV-oj), ankaŭ estas diskonigiloj de la standardoj de valorigo de la Vivo kaj de la Ekumena Spiritualeco.

VOKITECO

Lia kapablo komuniki akompanas lin ekde frua aĝo. Indas memorigi ke unu el liaj unuaj kontaktoj kun la idealo de Bona Volo okazis ĝuste per amaskomunikilo, la 29-an de junio 1956 — dato kiu markas la  komencon de la laborvojo de Paiva Netto en LBV. Kun profunda dediĉo kaj zorgemo por plenumi la taskojn, li baldaŭ komencis krei sonefektojn por la radiaj registradoj de la karmemora fondinto de la Institucio, la ĵurnalisto, radikronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), pro sia talento kaj intereso pri klasika kaj erudicia muziko.

La kunvivado kun Zarur kreskigis ankoraŭ plie lian intereson pri la  bonfarto de Homo kaj zorgoj pri lia Spirito. Sub la gvido de Zarur, li ankaŭ debutis kiel radikronikisto, ankoraŭ en la 1950-aj jaroj, kaj kiel ĵurnalisto, en la jaro 1961, kiam li skribis la artikolon Recepto de junulo al junuloj, la 8-an de oktobro, kaj ĝin prezentis per la Monda Radio (iama Radiostacio Bona Volo), du tagojn poste. La 15-an de tiu sama monato, Alziro Zarur publikigis ĝin per Gazeta de Notícias, de Rio-de-Ĵanejro. Dum longa tempo, li skribis la malsupran parton de la rubriko de Zarur, en tiu gazeto, laŭ rakonto de la kreinto mem de Legio de Bona Volo. La 3-an de majo 1978, Paiva Netto promesis al Alziro Zarur kunigi la doktrinan enhavon de LBV kaj ĝin publikigi. La karmemora fondinto de Legio de Bona Volo respondis al li: “Paiva, nur granda amiko povus plenumi laboron tiel grandampleksa. Dankegon”.

VALORIGO DE LA VIVO

De tiam, per skriba komunikado, li antaŭenigas kampanjojn favore al Vivo, al Frateco, al la Ekumena Spiritualeco, disportante la mesaĝon de la Institucioj de Bona Volo al la plej malproksimaj teranguloj, pere de gravaj gazetoj enlandaj kaj alilandaj. Nuntempe, oni taksas ke ĉirkaŭ du mil komunikiloj presaj kaj enretaj jam diskonigis liajn tekstojn.

Danke al ĉiuj ĉi tiuj laboroj, multaj homoj konsideras la ĵurnaliston kaj radikronikiston Paiva Netto “la plej grava komunikanto de Brazilo” laŭ tio, kion la  eminenta brazila ĵurnalisto Moacir Japiassu elstarigis en la kovrilpaĝa artikolo de la gazeto Jornal dos Jornais, revuo de gazetaro, la numero 17-a de aŭgusto de la jaro 2000.