Saluti trans la fratoj

Jam de certa tempo mi rimarkigas al vi, ke hommiksiĝo en la mondo estas neevitebla. Same, mi substrekas, ke Ekumenismo de koroj estas la bona estonteco por la Homaro.

shutterstock

Homoj ne postvivas en izoleco. Ĝenerala kunfratiĝo estas justa deziro, kiu spitas landlimojn kaj daŭre unuigadas, malgraŭ ĉio, etnojn, filozofiojn, religiojn, patrolandojn, fine, homojn kaj spiritojn. Dum Sia irado sur la Tero, Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, atestis ĉiumomente, ke tia estas la vojo. Unu el Liaj didaktikaj frazoj bone ilustras tion: “Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras?” (Evangelio laŭ Mateo, 5:47).

Tela: James Tissot (1836-1902)

  

Brazilo, eĉ se ĝi ankoraŭ bezonas multe progresi, stimulas kaj laboras por la respekto al malsamecoj. Do meritas reliefigon la iniciatoj dediĉataj al tiaj noblaj celoj.

Zumbi dos Palmares

La historia batalado de Zumbi dos Palmares (1655-1695) plu daŭras, kaj atingas pli kaj pli grandajn venkojn en la homaj konsciencoj. La mondo fariĝos pli feliĉa, laŭgrade kiel ĝiaj loĝantoj, senescepte, ricevos la ĝustan apogon kaj ĝuos liberecon kun la taŭga epiteto respondeca.

Klare vidi la antaŭjuĝon

Grava paŝo por ke estu reciproka frateco, estas la rekono de antaŭjuĝo, foje vualita, kiun la plej multaj homoj eĉ ne perceptas, ke ili tion faras.

Divulgação

Kabengele Munanga

Dum sia partopreno en la programo Konekto Jesuo, de TV Bona Volo, profesoro doktoro Kabengele Munanga, antropologiisto el la Centro de Afrikaj Studoj en la Universitato de San-Paŭlo (USP), komentis: “Kiel la vorto mem tion esprimas, antaŭjuĝo estas antaŭpensita juĝo pri aliaj homoj, malsamecaj homoj, pri kiuj oni ne havas efektive bonan konon. Antaŭjuĝo estas praktike universala afero, ĉar ĉiuj kulturoj produktas ĝin. Ne ekzistas eĉ unu socio, kiu ne sin distingas el la aliaj. Kaj laŭ tiu distingo, oni metas sin en specialan situacion, supozante, ke oni estas la centro de la mondo: nia kulturo estas la plej bona, nia kompreno pri la mondo estas la ideala, nia religio estas la plej bona. Sekve, ni juĝas aliajn negative, antaŭjuĝe, sen objektiva kono. La materialo uzata de antaŭjuĝo estas la malsameco.”

Reflexões da Alma (Meditadoj el la Animo) (2003) – Lanĉita ankaŭ en Portugalio per la eldonejo Pergaminho, en 2008; esperante, en 2011; kaj hispane, en 2016. Aĉetu!

Cetere, en la verko Meditadoj el la Animo (2003), mi denove asertis, ke rasismo estas maldecaĵo (same kiel sociaj, religiaj, sciencaj aŭ aliaspecaj antaŭjuĝoj). Ĝi iom post iom subfosas ne nur la klopodadon de la negra etno, sed ankaŭ tiun de malriĉaj blankuloj, de indianoj, de enmigrintoj... Necesas forigi ĝin, ĉar interne de ĝi alvenas plej ombraj specoj de persekutado, kiuj malfaciligadas la starigon de Paco sur la planedo.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.