“Amikeco, jen mia Religio”

La sento pri vera amikeco, konstruita sur ĉiutaga laboro, estas signifoplena faktoro por plifortigo de interrilatoj, por superado de ĉagrenoj, ne nur en familia etoso, sed ankaŭ en kolektiva.

Shutterstock
Tela: Jacopo Vignali (1592-1664)

Johano Evangelista

En la Apokalipso de Jesuo, 1:9, Johano Evangeliisto montras — pro la vorto de Dio kaj pro la atesto de Jesuo Kristo — sian kondiĉon de "partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco".

Ekzistas homoj, kiuj interpretas la Libron de Finaj Profetaĵoj reduktante ĝian mesaĝon al la tempo de la kruela Domiciano kaj aliaj senrespondeculoj, kiuj estris la Romian Imperion. Sed la Apokalipso de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, estas verko por ĉiuj generacioj. Je la diversaj okazoj, kiam ni reenkarniĝas sur la Tero, la Dia Majstro estas nia kunulo kaj helpas nin venki plej grandajn suferojn, ĝis ni akiros la meriton ne plu penadi ĉi tie.

Tela: Sátyro Marques

Malbono en la vivo estas limigata, kvankam multaj homoj pensas male, ĉar ili ne aŭdacas rigardi trans la materian horizonton: ekzistas io plia, kiun ili obstinas ne esplori, ĉar tio ne enkadriĝas en nuntempaj mezuriloj, kiujn konvencia scienco akceptas. Tamen, ĉu morgaŭ ili estos la samaj? Evidente, scienca dogmismo estas plej malbona. Sed amikeco, frateco, konkordo ne suferas limigojn flanke de Dio. Sekve, tia solidara spirito, kiun Apokalipso etendis super la eraojn, ne povas resti jungita al unukorpa irado. (...) La lasta libro en la Biblio ne estas ia regno de hororo. Ĝi parolas al ni pri kunuleco fronte al skuoj kaŭzataj de niaj propraj tutmondaj misfaroj. Jen la Dia Mano dissemas bonegan virton, kie la homo preferas devojiĝi. Temas pri normo de la regado de Jesuo.

Arquivo BV

Alziro Zarur

Amikeco estas treege grava por postvivado de popoloj. La rimarkinda poeto Alziro Zarur (1914-1979), bildigas tiun fakton per sia belega

Poemo pri Amikeco:

"Posedas mi, spirito maljunula,/ Kiu rifuzas vivon en soleco,/ Evangelion tre personan:/ Amikeco, jen mia religio./

"Ne nur la bestoj vivas en la mondo,/ Kiel insistas ĉiaj egoistoj:/ Sufiĉas trovi plej profundan amon,/ Kiu abundas ĉe la altruistoj./

"Montriĝas amikeco en danĝero,/ En ruino, funebro kaj sufero./ Ĉar estas tre facila amikeco/ Kiu montriĝas nur en la plezuro.

"Ĉi tiu teorio de simplulo/ Venas tamen el homo, kiu vidis/ Dum sia vivo falon pro diboĉo/ Kaj frenezecon de la memdetruo.

"Mi emas plu insisti: mi konstatas/ Ke ofte la artistoj plej fieraj —/ Geniaj prozverkistoj aŭ poetoj―/ Pri la socio faras miskoncepton.

"Sur siaj altaj turoj, iluziaj/ Ili supozas sin la plej superaj/ Kaj izoliĝas for de la Homaro/ Kaj evitas brakumon el la simpluloj.

"Ĉu eblas amricevo sen amdono?/ Tiaj superaj homoj ne komprenas/ Ke tia egoismo nur pretendas/ La tutan homfrataron malestimi.

"Sed ne, plej altaj, lumaj talentuloj,/ Volvitaj per senfina vanta sento!/ Eĉ plej modestaj homoj, senpretendaj,/ Povas paradizigi nian Teron.

"Necesas tamen en la koro homa/ La sinforgeso kaj la modestemo,/ Kaj grajno, ero, eta lumradio / Da solidara sento en la voĉo.

"Do urĝas, ke el tiaj altaj turoj/ Loĝejoj de genioj, tuj malsupren,/ Sur ebenejon venu kompatemo/ Al tiuj ‘simplanimaj malkleruloj’.

"Ni flegadu, gesinjoroj, amikecon/ Ĉar sankta estas ĝia influado,/ Ni sentu la afliktojn kaj ĝemadon/ De sociaj tavoloj sub premado!

"Pro tio, posedas mi, spirito maljunula,/ Kiu rifuzas vivon en soleco/ Evangelion tre personan:/ Amikeco, jen mia religio".

Reprodução BV

Aristotelo

Sen Kreanto kaj kreito ne eblas paradizo sur la Tero. Esence grava, gesinjoroj, estas starigi kunecon kun Dio ― laŭ Aristotelo (384-322 a.K.) la silenta motoro de la Universo ― , tiel ke estos eble, ke revenu ĉi tiun mondon la nova Jerusalemo (Apokalipso, 21:24, 25 kaj 26), kiam:

"24 La nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la Tero alportos en ĝin sian gloron.

"25 Ĝiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie).

"26 Kaj ili alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj".

Kredo je Amo

Divulgação

Luciana Vendramini

Foje, aktorino Luciana Vendramini intervjuiĝis de la brazila revuo Veja pri tio, kio motivis ŝin produkti kaj aktori brazilan version de la muzikteatraĵo "Laŭleĝe blondulino", kiu furoris ĉe Broadway. Ŝi klarigis, kio ŝin allogis en la teksto: "La teatraĵo temas pri vera amikeco. Nuntempe, jam neniu valorigas tion. Jam neniu kredas pri amo".

Al mi plaĉis tiu vidmaniero de Luciana, ĉar la nuna tempo postulas grandan atenton pri reardigo de bonaj sentoj, propraj al homa vivo, se ĝi intencas postvivi homece.

José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas "lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo".