Senrega penso kaj la “nevidebla lupo”

Fonto: Medito de Bona Volo prenita el la verko “La Misio de la Sepdek kaj la ‘nevidebla lupo’”, de Junio 2018. | Aktualigita en Novembro 2019.

Miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, en mia verko La Misio de la Sepdek kaj la “nevidebla lupo”, mi reproduktis la prelegon, kiun mi faris per Supera Reto Bona Volo de Radio, je la 31-a de Decembro 2004, kaj poste mi publikigis kiel serion, kun aldono de novaj konsideroj, en la revuo JESUO ALVENAS!. Laŭ la ekumena vidpunkto de la Kvara Revelacio, la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, mi daŭrigas la bataladon kontraŭ la malbonfara agado de senrega penso — kiu malice agas, plej ofte, kvazaŭ ia “nevidebla lupo”, ia malluma spirito, enkarniĝinta aŭ ne — kaj mi verkis pri strategioj por plej taŭga sinprotekto kontraŭ ĝiaj damaĝaj efikoj.

Malbonaĵoj forpuŝataj de saĝeco

(Sentencoj, 2:6 kaj 10 ĝis 15)

6 Ĉar la Eternulo donas saĝon; el Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
10 Ĉar saĝo venos en vian koron, kaj scio estos agrabla por via animo.
11 Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,
12 por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta kontraŭveraĵon,
13 de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri la vojojn de mallumo,
14 kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
15 kies vojoj estas malrektaj kaj kies irado deflankiĝis.”

Nome, la “lupo”, videbla aŭ nevidebla, agadas por teni senrega la penson de la ŝafo. Tamen, la Bona Paŝtisto, Jesuo, ĉiam atenta, etendas Sian benatan kaj fortan manon al la ŝafaro, kiu ajn estas ĝia nomo, por ke ĝi ne misvojiĝu, kaj lernu la instruojn de Lia Dia Saĝeco, kiu forpuŝas malbonaĵojn el la mensoj.

Tela: James Tissot (1836-1902)

Ankoraŭ en la analizado, kiun mi faris pri la Evangelio de Jesuo laŭ Luko, 10:1 ĝis 24, laŭ Spirito kaj Vero, sub la lumo de la Nova Ordono de la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro — “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj” (Evangelio laŭ Johano, 13:34 kaj 35) —, mi ilustris miajn komentojn per alia grava fragmento de la Bona Mesaĝo, priskribita en la notoj de Marko, 5:1 ĝis 14: “La resanigo de la demonhavinto el la Gerasenoj”, kiun mi transskribis en mian verkon.

Tela: James Tissot (1836-1902)

“Nevideblan lupon” oni kontraŭbatalas per fervora preĝado

La “lupo”, karakterizata kiel obsedanta spirito, estas ĝenerale multe pli aktiva ol reenkarniĝintaj “lupoj” (ĉu viro, ĉu virino), kaj krome havas por si la avantaĝon esti nevidebla. Kiel ĝi kutime agas? Diversmaniere. Jen unu tre ordinara maniero: ekaperas strangaj ideoj en la kapo de la homo. Tiam, tiu homo imagas, ke li parolas al si mem. Tute ne! Aro da mallumaj animoj ĉirkaŭ li komencas “blovi” en liajn orelojn alvokojn, kiujn li devas ne sekvi, ĉar ili estas malbonaj. Por sindefendo kontraŭ tia malbonkvalito de estuloj ankoraŭ malsuperaj, ekzistas unu sola solvo. Jesuo mem ĝin montras, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 17:21: “Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj viglado”.

Mi ne laciĝas ripeti, ke estas esence grave, en ĉiu momento de la vivo, kultivi la kutimon preĝi. Mi jam diris al vi, ke mi ne prenas ian ajn decidon, sen antaŭa levo de la penso al Dio. Kaj krome: kiu estas prudenta, tiu ne endormiĝas sen antaŭa petego al la Bonaj Spiritoj, al la Benataj Animoj.

Estas oportune, ke mi transskribu ĉi tien la Preĝon por la Spirita Viglado, kies aŭtoro estas la karmemora proklaminto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, Alziro Zarur (1914-1979), pri kiu ni rekomendas, ke oni ĉiam eldiru ĝin, antaŭ la endormiĝo:

“Dio Ĉeestas!

“Mia Jesuo, la Glora Falango de Sankta Francisko el Asizo, Patrono de la Dia Legio de Bona Volo, gardu mian Spiriton, ne nur mian korpon, dum mia dormado. Se min trafos atako de mallumo, mi estu kapabla tuj repuŝi ĝin. Sed mi petas Vian korfavoran protekton, nome de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito.

“Amen!

“Vivu Jesuo!”

Tiel estu! Indas substreki, ke oni povas esprimi la ideon pri viglado per Bonaj Agoj, laŭ la difino de antikvaj homoj: “Senokupa cerbo estas laborejo de satano”.

Nu, la socioj bezonas grandanimajn agojn, por ke ili etike evoluu en diversaj spirit-homaj kampoj: en Politiko, en Religio, en Sociologio, en Edukado, en Scienco, en Filozofio, en la hejmo, en la publika vivo; unuvorte, ĉie. Jen tiu estas la respondo, kiu devenas de la penso — jam ne sencela —, kontraŭ preterlasoj, korupto, senpuneco... Cetere, tiuj estas multaj nomoj kaj ŝajnigoj. Fare de kiu?! De la “nevidebla lupo”!

De longa tempo mi asertadas: kiam la teritorion ne defendas bonaj homoj, tiam la malbonaj igas “justa” la venkon de maljusteco.

Ni kontraŭstaru tian absurdaĵon, ĉar la granda instruo estas tio, ke ni nin tenu atentaj kaj viglaj, en konstanta agordo kun niaj sindediĉaj Gardanĝeloj, opone al senrega penso, por ke ni ne fariĝu viktimoj de ĝi. Cetere, ni estas tio, kion ni pensas, parolas, faras.

Pro tio, mi konsilas al vi legi kaj konstante analizadi la Sep Kampanjojn de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito*1, kiujn lanĉis Alziro Zarur:

1 — Bona Penso

2 — Bona Parolo

3 — Bona Ago

4 — Bona Novaĵo

5 — Bona Amuziĝo

6 — Bona Najbareco

7 — Bona Volo Tutmonda

____________________________
*1 La Sep Kampanjoj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — Alziro Zarur alportis al la mondo la 21 Inicajn Ŝlosilojn de la Dia Religio, konsistantajn el Sep Kampanjoj, el Sep Komandoj kaj el Sep Brigadoj. Vi povas trovi ilin en la unua volumo de la Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito (1987), de Paiva Netto.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.