Al la Junulo de Bona Volo

Fonto: Letero prenita el la verko “Sanktaj Spiritualaj Gvidlinioj de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito”, volumo 3 (1991).

I — Junulo: kiam vi akceptas la idealojn de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, tiam vi subskribas vian spiritan leteron por liberiĝo kaj vi konvinkoplene diras: “Mi preferas Dion, Jesuon kaj la Parakleton (la Sanktan Spiriton, aŭ Spiriton de Vero) ol la homan malprudenton”. Vi asertas ankaŭ, kiel faris Petro kaj Johano, responde al la sinedrianoj, kiuj volis silentigi ilian voĉon: “Ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. (...) Oni devas obei Dion prefere ol homojn” (La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 4:20 kaj 5:29). 

II — La Junulo de Bona Volo amas kaj respektas sian patron kaj sian patrinon, kun Amo de Jesuo, sub inspiro de la fragmento el Eliro, 20:12, en kiu oni trovas la kvinan el la 10 Ordonoj de la Dia Leĝo, transdonitaj de la Kristo al Moseo: “12 — Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi”.

III — La Junulo de Bona Volo scias, ke la Religio de la Tria Jarmilo ne nutras etoson de konflikto inter generacioj. Male: ĝi kunigas la spertotrezoro de la maljunaj al la fruktodona energio de la junaj. Kaj la socio gajnas de tio. Li lernis, ke juna estas tiu, kiu tenas en si la Idealon de Bonfarado.

IV — La Junulo de Bona Volo havas la firman konvinkiĝon, ke la homo ne estas nur sekso, stomako kaj intelekto submetitaj al tio, kion iuj personoj prenas kiel la solan realaĵon sur la Tero: la materio. Troviĝas en li la Eterna Spirito, kiu parolas al li pri aliaj vivoj kaj pri aliaj mondoj, kiu esploras per Intuicio kaj per Racio. Jesuo diris, citante Moseon (Readmono, 8:3): “Estas skribite: Ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio” (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 4:4).

V — La Junulo de Bona Volo alprenas la Senliman Ekumenismon de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. Li akceptas nek ateisman sektecon, nek religian fanatikecon, rasismon, aŭ ian ajn specon de maltoleremo, kiu disigas homojn, pretekste de malaminda selektado. Ni ĉiuj estas kreitaj de la sama Patro, membroj de la Universala Raso de la idoj de Dio. La Junulo de Bona Volo scias krome, ke la miraklo, kiun Dio atendas de spiritaj kaj homaj estuloj estas tio, ke ili lernas ami unu la alian, ĉar Amo “ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun Vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas” (Unua Epistolo de Paŭlo al la Korintanoj, 13:5 ĝis 7).

VI — La Junulo de Bona Volo estas idealisto. Li estas viro aŭ virino kun Realiganta Fido, kiu nek plendas ĉiumomente, nek opinias, ke estas peniga ofero senĉese batali por la heroa kaj grandanima Dia Religio, ĉar li metas Jesuon kaj Lian Agadon — por la Bono de la tuta homaro — super ian ajn baron. Laŭ la Junulo de Bona Volo, perdita tempo estas tiu, kiun oni pasigas for de la laboro en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito. En sia Epistolo al la Hebreoj, 11:36 ĝis 38, la Apostolo Paŭlo priskribis tion, kion devis trapasi la veraj sekvantoj de la Kristo, en ĉiuj tempoj: 36 kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; 37 ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.”

VII — La Junulo de Bona Volo havas la firman harditecon de Josuo Ben-Nun. Li estas forta, rezistopova, konvinkita pri sia valoro antaŭ la alvenanta Kristo. David diris al Salomono, sia filo: “Estu forta kaj kuraĝa, kaj agu; ne timu, kaj ne tremu; ĉar Dio, mia Dio, estas kun vi; Li ne deturnos Sin de vi kaj ne forlasos vin, ĝis vi finos la tutan aferon por la servado en la domo de la Eternulo” (I Kroniko, 28:20).

VIII — La Junulo de Bona Volo estas lerta praktiki Bonfaradon, ĉar li apartenas al skipo de produktado de la planoj de Jesuo sur la Tero. Li scias ankaŭ, ke laŭ la instruo de Alziro Zarur (1914-1979), “kiu ne respektas la ĝustan horon, tiu ne havas bonan karakteron.

IX — La Junulo de Bona Volo scias, ke ĉiuj venkoj estas nepre je lia atingopovo, per la forto de lia propra kaj valora laboro. Li rekonas ankaŭ, ke ni solidare dependas unuj de aliaj. Neniu faras ion ajn gravan sola. Ni devas doni reciproke la manojn.

X — La Junulo de Bona Volo kultivas la Veron, li ĉion atentas, li ne permesas, ke io aŭ iu ajn trenu lin. Li ne akceptas ĉikanadon, li ne senesperisĝas, li ne malvigliĝas kaj nenie vidas ion netranspaseblan. Li prenas en konsideron ĉi tiun instruon de Jesuo: “Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 5:37). Li kredas Dion kaj la regeneran forton de laboro.

XI — La Junulo de Bona Volo estas nek optimisma, nek pesimisma. Li estas realisma. Li neniam trorapidas en siaj juĝoj. Jesuo instruis en Sia Evangelio laŭ Johano, 7:24: “Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon”. Li scias, ke kiel la suno senĉese renaskiĝas kaj prilumas la homan vivon, tiel same ĉiu tago estas tago por renovigi la destinon.

XII — La Junulo de Bona Volo konstruas veran amikecon en la ĉiutaga laborado. Li scipovas venki ĉiujn vivdefiojn humile kaj kuraĝe. Li valorigas sian similulon kaj ne neglektas etajn aferojn. Li strikte plenumas siajn taskojn. Li rekonas, ke humilulon oni neniam humiligas. La Kristo de Dio, en Sia Evangelio laŭ Mateo, 23:12, asertis: “Kaj kiu sin plialtigos, tiu estos humiligita; kaj kiu sin humiligos, tiu estos plialtigita”.

XIII — La Junulo de Bona Volo ne estas malŝparema, li scias, ke la hodiaŭa panpeceto estas la morgaŭa abunda manĝo.

XIV — La Junulo de Bona Volo plifortigas sian karakteron en fideleco al Jesuo. Li ne timas mokojn, kiujn iuj homoj emas ĵeti sur lin, homoj, kiuj ne kredas pri la superregado de la Eterna Spirito super pasemaj aferoj, pri la valoro kaj Potenco de Jesuo Kristo, kaj li ne timas persekutojn, kaj li scipovas defendi la Legion de Bona Volo kaj la Religion de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, sen resentoj en la koro. Kiel admonas la Apostolo Petro en sia 16-a versiklo, en la 4-a ĉapitro de sia Unua Epistolo: “Sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion por konfirmi sian kvaliton en atesto pri la Kristo”.

XV — La Junulo de Bona Volo scias, ke malamo estas armilo direktita al la brusto de malamanto. En Sentencoj, 10:12, Salomono difinis: “Malamo kaŭzas malpacon; sed Amo kovras ĉiujn pekojn”.

XVI — La Junulo de Bona Volo ne timas krizojn. Li komprenas, ke grandajn naciojn kaj plej fortajn karakterojn forĝas momentoj de batalado. Li firmiĝas je la vorto de Jesuo al la Eklezio en Smirna: “Estu fidela ĝis morto, kaj Mi donos al vi la Kronon de Vivo” (Apokalipso de Jesuo, 2:10).

XVII — La Junulo de Bona Volo estas konvinkita, ke neniu venkas tiun, kiu estas en Paco kun si mem kaj ke nenio pli fortigas kaj trankviligas la konsciencon ol la certeco, ke oni plenumis sian devon. Li ripetas tra sia vivo ĉi tiun instruon de la Kristo, kiu sidas en Lia Evangelio laŭ Luko, 17:10: “Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo”.

XVIII — La Junulo de Bona Volo ne konas timon. Li estas plene konscia pri tio, ke timo rezultas de kulposento. “Kiu ne ŝuldas, tiu ne timas.” Johano skribis en sia Unua Epistolo, 4:18: “Timo ne ekzistas en Amo; sed perfekta Amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en Amo”.

XIX — La Junulo de Bona Volo rekonas, ke braveco, en la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, estas alpreni sindevigon kaj konduki ĝin honorplene ĝis la fino. Jesuo instruis: “Per via pacienco vi akiros viajn Animojn” (Evangelio de la Kristo laŭ Luko, 21:19).

XX — La Junulo de Bona Volo estas egalpeza. Li lernis, en la Dia Religio, ke la fina venko apartenas al la Kristo. Saĝo instruas, ke vera heroeco estas obstini iom pli, eĉ kiam ĉio ŝajnas perdita: neniam malvigliĝi antaŭ la Vero, la Justeco kaj la Bono, sub ia ajn defio. Jesuo diris en Sia Evangelio laŭ Mateo, 10:22: “Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita”. Plutarko raportis, ke en unu el la atakoj de persoj al Grekujo, al homo asertinta, ke la sagoj de la soldatoj de Kserkso estas tiel multenombraj, ke se oni ilin ĉiujn pafus, ili barus la sunlumon, Leonido, la heroo de Termopiloj, respondis: “Des pli bone! Ni batalos en ombro”. Kserkso revenis kun pliaj minacoj: “Mallevu viajn armilojn!” Denove Leonido ne timis: “Venu preni ilin”.

XXI — La Junulo de Bona Volo estas certa, ke ĉiuj faktoj profetitaj de Jesuo, ekde la Malnova Testamento, pere de Siaj Profetoj, kaj en la Nova Testamento, precipe en la Evangelio kaj en la Apokalipso, plenumiĝos en ĉi tiu tumulta ciklofino. “La semado estas libera, sed la rikolto estas deviga. Nu, la homaro semis venton, sekve ĝi rikoltos tempeston. Tamen, la Junulo de Bona Volo nenion timas, ĉar li plene fidas la Kriston de Dio, kiu diris en Sia Evangelio laŭ Luko, 21:28: “Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas”.

XXII — La Junulo de Bona Volo kredas pri la evoluo kaj postvivado de la planedo, malgraŭ la frenezaj homaj agadoj. Li havas sian menson  malfermita al Bono, li firme kredas pri pli bona estonteco. Li scias, ke la Dia Planado estas pli alta ol ia ajn intrigo de homoj por la detruado de la Tero. Oni trovas certecon, ke la planedo ne estos detruita en la Apokalipso de Jesuo, 21:1 ĝis 3: 1Mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. 2Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. 3Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili”.

Sekve, estos postvivintoj post la proksima kaj lasta Har-Magedono en ĉi tiu ciklo, la tria Ve! de la Apokalipso*.

XXIII — La Junulo de Bona Volo strebadas, tage kaj nokte, antaŭenpuŝita per la nevenkebla forto de sia Spirito, “por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa homaro”, preparante la vojojn por la Glora Reveno de Jesuo, la Kristo de Dio, kiu ne mensogas, kaj asertis: “Mi revenos” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 14:3).

XXIV — La Junulo de Bona Volo donas ekzemplon pri la Nova Ordono de la Kristo, ĉar li scias, ke ekzistas nur unu sola forto, kiu povas haltigi la iradon de malamo en la mondo: “Novan Ordonon Mi donas al vi, ke vi amu unu alian, kiel Mi amis vin. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. (...) Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Evangelio de Jesuo laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:12 kaj 13).

XXV — Jen kial la Junulo de Bona Volo ĉiam venkas: li estas certa, ke — laŭ tio, kion instruis Jesuo en Sia Evangelio laŭ Luko, 18:27 — “Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio”. Li lernis, ke Espero neniam mortas. Kial!? Ĉar Jesuo estas la Espero! Laŭdata estu Dio!

______________________
* La tri Veoj de la Apokalipso — Apokalipso de Jesuo, 8:13: “Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!”

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.