Pripensi, preĝi kaj agi solidare

Ekde la frumateno, lunde la 6-an de Februaro, ni ĉiuj senĉese emociiĝas pro la konsekvencoj de la tertremo de intenseco 7,8 en skalo de Richter, kies epicentro situis ĉe la vilaĝo Kahramanmaras, en sudokcidento de Turkujo, proksime al la landlimo kun Sirio, kiu kaŭzis grandan detruon en tiuj du landoj. Proksimume 2.000 ripetoj registriĝis post la unua tertremo, je distanco de 250 kilometroj radiuse, kiuj damaĝis centojn da municipoj. Ĝis la finredakto de ĉi tiu artikolo, Monda San-Organizo (MSO) raportis pri pli ol 35 mil mortoj en la trafitaj lokoj, krom dekmiloj da vunditoj kaj malaperintoj. Oni kalkulas, ke troviĝas 1,5 miliono da senhejmuloj. Ankaŭ Israelo, Irako, Kipro kaj Libano sentis la efikojn de tiu sismo, sed feliĉe ne estis viktimoj en ĉi tiuj lokoj. MSO kalkulas krome, ke 26 milionoj da homoj estis potenciale submetitaj al postaj konsekvencoj de tiu katastrofo.

Ni sendas niajn plej sincerajn pensovibrojn de solidareco al tiuj homoj, kiuj suferas pro tiu, kiun oni konsideras la sepa plej granda naturkatastrofo en la 21-a jarcento. Koncerne tiujn, kiuj iris antaŭ ol ni survoje al la Granda Spirita Patrujo, la Mondo de Vero, nia komforto estas, ke mortintoj ne mortas. Kie ajn ili troviĝas, ili estas pli vivaj ol iam antaŭe. Ni petegas la kompateman subtenon de Ĉielaj Anĝeloj, Benataj Animoj, Lumaj Spiritoj, Protektantaj Genioj, unuvorte amikaj estuloj, kiuj brakumas niajn Fratinojn kaj niajn Fratojn elkarniĝintajn en tiuj doloraj tagoj. Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro, akceptas ĉiujn loĝantojn sur la Tero kaj en la Tera Ĉielo, kun Sia Amo Senfina. En Sia Redemptora Apokalipso, ĉapitro 21, versiklo 4, Li nin plifortigas:

— Kaj Dio forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.

Je tia tragika momento, ankaŭ niaj koroj pleniĝas per Fido, kiam ni vidas la tutmondan kunsentemon, kaj la mobilizon de pli ol 70 landoj, kiuj sendas homaman helpon kaj savskipojn. Ankaŭ Brazilo kontribuas per siaj helpklopodoj. Okaze de miaj frataj predikoj, mi ĉiam substrekas la nekontesteblan praktikan valoron de Karitato, de Frateco, de Grandanimeco. Ĝi absolute ne estas enpuŝi sekan panon en la gorĝon de socia bezonanto, kiu ne havas lokon kie li falus, kaj foriri de apud li plej rapide. Karitato estas la forto, kiu tenas nin starantaj! Karitato esprimas forton, kompetentecon, kvaliton, respekton, amon, karesojn kaj pliajn multajn elementojn. Kiam niaj vivoj estas sekaj — pro manko de konekto kun la Bona Volo de Dio — foje ni apenaŭ perceptas, kiom mankas al ni la Ĉiela Karitato!

Tial ni invitas ĉiujn al pripensado, al preĝado kaj al agado solidara. Estas necese, ke ni aldonu niajn plej bonajn sentojn ĉirkaŭ tiujn, kiuj suferas kaj renovigu nian Esperon je la neestingebla fonto, kiu nutras ĉian vivon en la Kosmo: Dio, Patrino-Patro de la homaro, sendepende de niaj kredoj kaj nekredoj.

Sebastian Pena Lambarri - Unsplash

Miaj Fratinoj kaj miaj Amikoj, miaj Amikinoj kaj miaj Fratoj, kiuj akompanas nin per ĉiuj komunikiloj: radio, televido, interreto, presaj publikaĵoj kaj la grandega aŭskultantaro de Supera Reto Bona Volo de Komunikado, sur la Tero kaj en la Alta Spirita Mondo, vibrigu potencan ekumenan preĝo-ĉenon de la Templo de Bona Volo, kaj eldiru kun mi kaj kun la talenta Legiana Koruso, fervoran preĝon en formo de poemo kaj muziko, sub la titolo “Dio estas mia forto”. Ni petegu de la Alta Sfero, ke la popoloj sur nia mondo, aparte en Turkujo kaj Sirio, ricevu la Subliman Aprobon pro la petegoj farataj, en ĉi tiu momento, al la Kompatema Koro de Dio aŭ Alaho — kiel niaj islamaj gefratoj nomas la Kreanton de mondoj. Kontentigu, Sinjoro, ĉi tiujn petojn!

DIO ESTAS MIA FORTO

Ĉar mia forto,
Kun mia kanto, estas Dio.
Ĉar mia forto,
Kun mia kanto, estas Dio.

Jen Dio estas mia savo,
Kaj Lin mi fidos kaj ne timos.
Ĉar mia forto,
Kun mia kanto, estas Dio!
Kaj Li estas mia savo!
Li estas Dio de Amo!

Li estas Dio de Amo!
Li estas Dio de Amo!
Li estas Dio de Amo!
Dio de Amo!

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.