Civitano nomata Solidareco*

Batalado kontraŭ malsato, en kiu Betinho fariĝis potenca murrompilo, kompreneble postulas konstantajn impulsojn.

Je la 9-a de aŭgusto 1997, Betinho, kiu naskiĝis en la urbo Bocaiúva/MG, Brazilo, revenis la Spiritan Patrujon. Mi pensas, ke unu el la ĉefaj kontribuoj de tiu karmemora sociologo estis la alvokado por Solidareco tra la tuta Brazilo, tial en 1981 li kreis Ibase (Brazila Instituto por Sociaj kaj Ekonomikaj Analizoj).

Tute oportuna kaj meritoplena estis la premio, kiun li ricevis fine de 1996, en la Ĉefsalono de Parlamundi de Legio de Bona Volo, en Brazilja/FD: Ordeno de Merito de Ekumena Frateco, en la kategorio Solidareco.

Sen tio, la socion frakasas egoismo. Plej tragika eraro estas la miljara malrespekto al la sankta homa estulo, la Kapitalo de Dio.

Jam en marto 1985, en Diário Popular (Popola Tagĵurnalo), en San-Paŭlo/SP, ĵurnalisto Anderson França komentis:

“― La ekonomia krizo, kiu skuas la mondon, estas ia efektiva plago kaj tiusence la breĉo inter riĉaj kaj malriĉaj landoj kreskos ĝis la jaro 2000 kaj viktimigos pli ol 600 milionojn da homoj, kiuj vivos en plej malriĉa tavolo. Tiu terura atentigo venas el Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Popolfavora Agado, kiu ĵus analizis la nunajn tendencojn de ekonomia kresko en la mondo. Fakte, mizero en evoluantaj landoj estas kaj plu estos rezulto de internaciaj malegalecoj, kaj en tiu spektro troviĝas la alta kosto de pruntedonoj kaj la krizo je ŝuldopagoj. Alivorte, riĉaj landoj plu havos ‘per capita’-gajnon 200-oble pli grandan ol malriĉaj landoj. Por klare montri la gradon de tia barbaraĵo, necesas diri, ke la kvanto da tritiko destinata en Usono al la fabrikado de manĝaĵoj por bestoj klare sufiĉus por forigi malsaton en la afrika kontinento, per unu sola fojo...”

"La Besto"

Estas oportune nun rememori la emfazan proteston de la granda poeto Manuel Bandeira (1886-1968) kontraŭ la manko de homeco en la Homaro, kio plu minacadas sennombrajn popolojn:

"Hieraŭ mi vidis beston
en malpuraĉa korto
kaj ĝi kolektadis manĝaĵojn inter rubaĵoj.

Kiam ĝi trovis ion,
ĝi ne ekzamenis, ĝi ne flaris:
ĝi avide voris ĝin.

La besto ne estis hundo,
ne estis kato,
ne estis rato.

La besto, Dio mia, estis homo."

Tial la batalado kontraŭ malsato, en kiu la inda profesoro Herbert de Souza (1935-1997) fariĝis potenca murrompilo, kompreneble postulas konstantajn impulsojn.

Sen tia senco pri Frateco, kiu rezultigas solidaran agadon, pri kiu Jesuo, la Ekumena Kristo, estas luma ekzemplo, kiujn problemojn oni efektive mildigos, eĉ kun la nuntempa teknologia progreso?

Laŭ tio, kion mi skribis en mia artikolo "Sendependiĝo", publikigita en Folha de S.Paulo (Ĵurnalo el San-Paŭlo), je la 7-a de septembro 1986, en tempo, kiam, pro teknologia progreso la prognozoj rilate produktadon estas superataj, malsato estas ja skandalo! Kial?! Mankas Amo en la Animoj, kaj tio kaŭzas pligrandigon de la bedaŭrinda –ismo de egoo.

La frato de Henfil (1944-1988) – mi konservas ĉe mi bonhumoran, ilustritan dediĉon, kiun tiu ĉiam rememorata humurdesegnisto, ankaŭ naskita en la ŝtato Minas Gerais, en la urbo Ribeirão das Neves, Brazilo, sendis al mi el sia Taglibro de Blato – scipovis percepti, per la lensoj de socia vero, tion, kion Benjamin Franklin (1706-1790) skribis en siaj meditoj:

“― Kie estas malsato, tie oni ne respektas leĝon (...)”.

Tio signifas, ke venos tago, kiam okazos io neatendita. La Popolo estas ĉiama surprizo.

Betinho parolas

La Dia Providenco kondukas altvalorajn homojn en la sinon de ĉiuj nacioj kaj en ĉiuj tempoj, por ke konsciencoj ne endormiĝu kaj el la kutimo mediti aperu homamaj agoj kaj ampleksaj rezultoj. Jen kial mi finas ĉi tiun modestan omaĝon per rememorigo de esprimoplena admono de la senmorta Civitano Solidareco:

“ ― Malsato estas ekskludado. For de la tero, de mongajno, de laboro, de salajro, de edukado, de ekonomio, de la vivo kaj de civitaneco. Kiam homo atingas tian situacion, ke li ne havas kion manĝi, tio signifas, ke ĉion alian oni forneis al li. Ĝi estas iaspeca moderna enkarcerigo aŭ ekzilo. Morto dum vivo. Kaj ekzilo sur la Tero. (...) oni faris verajn miraklojn je progreso. Unu el la plej grandaj Malnetaj Enlandaj Produktoj en la mondo brakumas malriĉecon, kaj tio estas plej miriga mizero. (...) du mondoj en unu sama lando, en unu sama urbo, tre proksimaj laŭ geografio kaj senfine malproksimaj laŭ homa sperto.”

Neniu povus diri tion pli trafe. Gratulojn, Betinho, kie ajn vi staras nun! Kaj ni scias, ke vi staras en bona loko. Kaj ke vi plu vivas, ĉar mortintoj ne mortas.

_____________________________________
*Civitano nomata Solidareco – Publikigita en la libro Leĝeraj Tekstoj kaj Intervjuoj, de Paiva Netto (Eldonejo Elevação – jaro 2000) kaj en Revuo Bona Volo nº 204, en aŭgusto 2005.

José de Paiva Netto, verkisto, ĵurnalisto, radiokronikisto, komponisto kaj poeto, naskiĝis je la 2-a de Marto 1941, en Rio-de-Ĵanejro/RJ, Brazilo. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV). Efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter), li estas ano de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de la Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj en Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Verkistoj en Rio-de-Ĵanejro, de la Sindikato de Radiokomunikantoj en Rio-de-Ĵanejro kaj de la Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ en la Akademio de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri defendado de homaj rajtoj kaj konceptado de la idealo de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Grandanimeco kaj Frata Amo”. Resume, ĝi estas la matematika konstant-nombro, kiu harmoniigas la ekvacion de vivo spirita, morala, mensa kaj homa. Nu, sen tia scio, ke ni ekzistas en du sferoj, sekve ne nur en la fizika, fariĝas malfacile atingi Socion vere Solidaran, Altruisman, Ekumenan, ĉar ni plu neglektos, ke la scio pri Supera Spiriteco plialtigas la karakteron de la homoj, kaj konsekvence tiu scio kondukas la homojn al la konstruado de Tutplaneda Civitaneco”.